PIV konservas la ĥ en ĉi tiuj vortoj.
Mi eble dirus:
iĥtiofagio --> nur-fiŝ-manĝ-ad-o
iĥtiologio --> fiŝ-scienco
iĥtiolog-o --> fiŝ-scienc-ist-o
Kion vi pensas?
Amike
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Mi komencis relegi la liston de ankoraŭ ne pritraktitaj vortoj. Ĉiu tiuj
eble estis siatempe senditaj de Leo.
PIV konservas la ĥ en ĉi tiuj vortoj.
Mi eble dirus:
iĥtiofagio --> nur-fiŝ-manĝ-ad-o
iĥtiologio --> fiŝ-scienco
iĥtiolog-o --> fiŝ-scienc-ist-o
Kion vi pensas?
<<<>>>
Ho, denove io pri mia fako.
La formo iĥtio por fiŝo jam de jarcentoj internaciiĝis, sed la klarigoj
estas konvenaj kaj trafaj.
Ĝi venas de la greka ἰχθύς, do “fiŝo”.
Ronald S.