maratono

5 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 4, 2012, 11:46:57 AM11/4/12
to ED-LBLdiskutlisto
Maratono ests famkonata greka urbeto, kie okazis antikva monda kurkonkuro.

En la itala linvo la vorto "maratono" estas intencata kiel fina konkuro
ankaŭ en aliaj okazoj, ekzemple okaze de elektokampanjoj inter du
kandidatoj.

La vorto estas citata en PIV kaj ankaŭ en la itala vortaro de Minnaja.

ĉu
maratono= fina konkuro, fina kampanjo
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2012, 12:50:18 PM11/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:


|   maratono= fina konkuro, fina kampanjo

Mi dirus, ke la vorto "maratono" en la signifo de la kurkonkurso devus resti.

Nenio malhelpas laŭ mi havi la linion:

maraton-o (en la senco de fina intensa konkuro/kampanjo) ~ fin-a (streĉ-a) konkur-o, fin-a (streĉ-a) kampanj-o

Cetere mi nun rimarkas, ke la figura uzo de "maratono" estas tute okcidenteca, kaj pro tio sendas la mesaĝon ankaŭ al alia listo.

Amike

Renato


~~~~~~~~
renato corsetti

via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo

ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Nov 4, 2012, 12:57:11 PM11/4/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi mem eventuale uzus la vorton “maratono” metafore, sed kun la signifo de io ekstreme longedaŭra kaj streĉa, kvazaŭ oni kurus maratonon. Mi neniam aŭdis la vorton kun la senco “fina konkuro”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 4 novembre 2012 18.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) maratono

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2012, 1:14:37 PM11/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   Mi mem eventuale uzus la vorton “maratono” metafore, sed kun la signifo de io ekstreme longedaŭra kaj streĉa, kvazaŭ oni kurus maratonon. Mi neniam aŭdis la vorton kun la senco “fina konkuro”.

En la angla verŝajne oni parolas pri "fina kuro". Ekzemple: Obama estas faranta amason da paroladoj en la fina ..... de la elektokampanjo.

Anna Lowenstein

unread,
Nov 4, 2012, 1:20:28 PM11/4/12
to la-bona...@googlegroups.com

La usona elektokampanjo certe estas maratono por la kandidatoj, sed en la senco de afero intense streĉa kaj longa, kiu daŭras kaj daŭras, same kiel maratono. Tamen ne la finaj tagoj estas maratono, sed la tuto. La esenca kvalito de maratono estas ĝia longeco. La lastaj tri kilometroj ne estas maratono, sed la plenlonga kuro de 42 kilometroj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 4 novembre 2012 19.15


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) maratono

 

Anna:

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2012, 1:36:50 PM11/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|    La lastaj tri kilometroj ne estas maratono, sed la plenlonga kuro de 42 kilometroj.

Bone, sed en kelkaj televidaj dissendoj en Italujo oni uzas la esprimon ankaŭ por la lasta streĉa parto. Ĉiuokaze, proponu linion por la figura uzo.

Andrea Fontana

unread,
Nov 4, 2012, 6:08:00 PM11/4/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Mi, italo, devas diri ke eĉ en italujo la plej ofta uzo de la vorto (itale) "maratona" ŝajnas al mi esti tiu citita de Anna.
Uzoj kiel tiuj sugestitaj de Renato kaj Minnaja ŝajnas al mi tre maloftaj

Anna Lowenstein

unread,
Nov 5, 2012, 3:44:54 AM11/5/12
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mia opinio, ni ne bezonas linion por la metafora uzo de la vorto “maratono”. Oni rajtas uzi metaforojn! Se oni uzas la vorton specife por la lasta fortostreĉo, tio certe estas malĝusta. Sed tia uzo ne troviĝas en PIV, kiu donas nur la bazan signifon kaj eĉ ne mencias la metaforan uzon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
Inviato: lunedì 5 novembre 2012 0.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@esperanto.it
Oggetto: (la bona lingvo) Re: maratono

--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 5, 2012, 4:30:07 AM11/5/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam auxdis, ecx en la itala, la uzon de “maratono” en la senco ”fina, lasta fortostrecxo”  (eventuale, en tiu senco oni uzas duon-anglan esprimon, “rush finale”).

En figura senco, en la itala “maratona” signifas “longa, strecxa, peniga kaj seninterrompa marsxo al difinita celo” (cxu la cxina “longa marsxo”? Estas kurioze, ke en la nord-orientaj italaj dialektoj - ekz. en la venetia - oni diras gxuste “marcialonga” = longa marsxo, parolante pri longdistanca vetkuro).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: lunedì 5 novembre 2012 09:45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) Re: maratono

ro-esp

unread,
Nov 6, 2012, 1:06:00 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com


On Sunday, November 4, 2012 5:47:00 PM UTC+1, J-K Rinaldo wrote:
Maratono ests famkonata greka urbeto, kie okazis antikva monda kurkonkuro.

En la itala linvo la vorto "maratono" estas intencata kiel fina konkuro
ankaŭ en aliaj okazoj, ekzemple okaze de elektokampanjoj inter du
kandidatoj.

La vorto estas citata en PIV

mangxu gxin la mefisto

 
kaj ankaŭ en la itala vortaro de Minnaja.

ĉu
maratono= fina konkuro, fina kampanjo

Ne. Mi konsentas kun la aliaj ke la vorto "maratono" indikas ion (tempe) longan. Gxi ne indikas lastecon aw finecon en la lingvojn kiujn mi konas.

                  gxis, Ronaldo N
 
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2012, 2:05:41 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


|   Mi konsentas kun la aliaj ke la vorto "maratono" indikas ion (tempe) longan.

Bone. Ni forgesu pri linio en nia listo de simplaj samsignifaj vortoj. Mi registras en http://www.bonalingvo.org/index.php/Esperanto_ne_estas_la_itala_kun_o-fina%C4%B5oj

maratona (finale) = fina streĉo, fina klopodo, fina kuro

Amike

Renato

PS. Interitala dialogo: Antonio hieraŭ vespere mi aŭdis per miaj propraj oreloj la televidan ĵurnaliston, kiu parolis pri "La maratona di questa ultima notte di campagna per Obama"

Antonio De Salvo

unread,
Nov 6, 2012, 3:42:43 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:
"maratono" estas moderna vorto (lancxita okaze de la unua moderna Olimpiado, Ateno 1896), kiu referencas al la urbeto Maratono (greke Marathonas, jen kial en multaj euxropaj lingvoj konservighxis la "th", ekz. en la angla kaj en la germana), distanca de Ateno je la egalvaloro de 42.195 metroj.
En la jaro 490 antaux Kristo, grekoj venkis tie en decida batalo kontraux Persoj. La greka militisto Filippides kuris senhalte de MARATONO al Ateno por doni la sciigon, kaj tuj post la alveno mortis pro la granda strecxo.
Maratono, do, estas antauc cxio surstrata piedkuro en longeco de 42.195 metroj.
En figura senco, en la itala gxi ankaux signifas:
1) longa, rapidema kaj sencxesa marsxado;
2) rezistokonkurso (ekz, danca maratono);
3) agado kiu postulas longan tempon kaj gxisfinan penon (ekz., laux la germana vortaro Krause, maratona kunsido);
4) longdauxra kaj seninterrompa televida programo por monkolekti favore al bonfara iniciato

Se ni esceptas la kvaran signifon (kiu versxajne estas tipe itala), mi supozas ke la ceteraj sencoj estas internacie transpreneblaj.
Kontrauex, mi neniam auxdis (en la itala) tiun vorton en la senco "fina konkuro, fina kampanjo"; maksimume, oni diras "fina maratono", kie la emfazo ne estas sur la vorto "fina", kiom sur la vorto "maratono" = (fina parto de) longdauxra peniga agado.
Gxis
Antonio De Salvo
P.S. nek en NPIV, nek en vortaro Minnaja, estas la signifo "fina konkuro, fina kampanjo". Eble okazis konfuzo inter "fina" kaj "gxisfina".



Antonio De Salvo

unread,
Nov 6, 2012, 4:15:22 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Precipe por Renato:

la televida frazo “la maratono de cxi tiu lasta nokto de kampanjo” ne referencas al la fakto ke temas pri “fina strecxo”, kiom al la fakto ke temas pri “sencxesa kaj peniga strecxo” (= maratono), kiu okazas cxe la fino de la balota kampanjo.

 Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 6 novembre 2012 20:06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) maraton-o

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2012, 4:25:15 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
>   la televida frazo “la maratono de cxi tiu lasta nokto de kampanjo” ne referencas al la fakto ke temas pri “fina strecxo”, kiom al la fakto ke temas pri “sencxesa kaj peniga strecxo” (= maratono), kiu okazas cxe la fino de la balota kampanjo.
Bone, sed ĉiuokaze en la itala ĵurnalisma ĵargono tiu esprimo por mallongdaŭraj aferoj ekzistas.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages