Mi ne kapablas respondi per nur kelkaj vortoj. Mi pardonpetas.
Se mi bone memoras, mi iam provis trovi taŭgan sistemon por indiki
la diversajn ilojn por transformi iun formon de energio en alian,
supozeble kiam temis pri baterioj, piloj, akumulatoroj, ...
Ekzemple "Elektra pilo" transformas ĥemian formon de energio en
elektran formon.
Aŭtomobila motoro transformas ĥemian energio en meĥanikan energion.
Iuj "reŝargeblaj" piloj transformas elektran energion en ĥemian
formon de energio.
Lastatempe ni ofte vidas ilojn, kiuj transformas luman energion en
elektran energion.
Ĉi tie temas pri ilo, kiu transformas la energion de vento en
elektran energion.
Jam delonge ni "nederlande" parolas pri "foto-elektrische cel", en
kiu la komenca formo troviĝas en la unua radiko, la rezulta energia
formo estas en la dua radiko, kaj ĉar temas pri transformilo (ĉu iu
aparato kapablas "generi"/ estigi energion? - Fakte ili nur
transformas energiformojn).
Ŝajnas al mi, ke temas pri "transformilo". Ĉu tiaj terminoj taŭgas
por ĉiutaga uzado, estas alia afero.
La neoficiala "generatoro" laŭ PIV estas
"Maŝino por produkti
elektran povon" (kvankam nacilingve oni
uzas similan radikon por aliaj "produktoj", ekzemple por
"vaporgenerilo", "azotgenerilo", ...)
"Ventgeneratoro" estas ilo, kiu transformas ventenergion en elektran
energion. (Sed iuj naciaj lingvoj uzas tre similan vorton por indiki
aparaton, kiu estigas venton, do "ventilatoron")
"ator" ne estas oficiala sufikso. Jen listo de ĉiuj PIVaj KAPvortoj
finiĝantaj per "atoro". La oficialajn vortojn mi markis per posta
ikso.
administratoro
akumulatoro
aligatoro x
amatoro x
amplifikatoro
aspiratoro
bombinatoro
bukcinatoro
denominatoro
desintegratoro (ne plu en nova PIV)
diktatoro x
dilatatoro
ekscitatoro (ne plu en nova PIV)
ekvatoro x
elevatoro
generatoro
gladiatoro x
gubernatoro
imperatoro
iniciatoro
inkubatoro
irigatoro
karburatoro (ne plu en nova PIV)
komutatoro
kondensatoro
kuratoro x
literatoro
monokromatoro (ne plu en nova PIV)
numeratoro
obturatoro (ne plu en nova PIV)
operatoro
oratoro x
prokuratoro
radiatoro x
radioamatoro (ne plu en nova PIV)
reformatoro
regulatoro
resonatoro
rotatoro
spektatoro
statoro
terminatoro
totalizatoro
transformatoro (ne plu en nova PIV)
uzurpatoro
Post forigo de klare neteĥnikaj kaj nesciencaj "atoroj" kaj de
malnovaj vortoj restas
akumulatoro (SSV: elektr·uj·o, elektr·o·konserv·uj·o)
amplifikatoro (SSV:
amplifikator·o → fort·ig·il·o,
pli·fort·ig·il·o, (se temas pri sono) laŭt·ig·il·o)
aspiratoro
dilatatoro (=dilatanto laŭ PIV)
elevatoro
generatoro
inkubatoro (kovilo)
irigatoro (klisterilo)
karburatoro (=karburilo laŭ PIV)
komutatoro (=komutilo laŭ PIV)
kondensatoro (1. kondensilo 2. kondensoro)
numeratoro (numeranto)
obturatoro (=fotoaparata obturilo laŭ PIV)
radiatoro x
regulatoro (1. arkaike 2. reguligilo)
resonatoro
rotatoro 1. rotacipova objekto 2. iu muskolo)
statoro
terminatoro (astroscienca termino)
totalizatoro (... 2.=sumigilo)
transformatoro (en nova PIV apud transformilo)
Aldonindaj estas (iuj) kapvortoj finiĝantaj per "toro"
detektoro
emitoro
induktoro
inhibitoro
injektoro
interuptoro
kolektoro
komputoro
kontaktoro
konvertoro
monitoro
motoro x
reaktoro
reflektoro
refraktoro
termistoro
traktoro x
transduktoro
transistoro x
vektoro
Krome la malnova PIV konsideris "ator" kiel neoficialan sufikson kaj
aldonis ĝin al kapvortoj por formi novajn vortojn. Do entute
troveblas multe pli da "kunmetitaj" vortoj finiĝantaj per "atoro".
En la nuna PIV ni legas:
-ator/ 💡 Suf. kun la signifo
«maŝino aŭ aparato, produktanta specifan agon»: transformatoro. Rim. -il/ estas preferinda.
Ni do povas konstati, ke PIV emas ellasi iujn "(a)torojn" kaj
anstataŭigi ilin per "iloj"
Ĉu alia radiko ol "il" preferindas por nia "generatoro"? Fakte ni ne
vere "estigas" energiojn, nur kolektas, rikoltas, transformas
diversajn formojn de energio.
Laŭ PIV elektrejo estas "ejo, kie oni produktas elektran energion
por ...
Ĉu "vent-elektrejo" estas akceptebla vorto?
Laŭ PIV centralo estas fabriko produktanta elektran aŭ alifontan
energion.
La aldonitaj ekzemploj estas:
- akvo-energia centralo
- vapor-energia centralo
- nukle(o)energia centralo
- (atomcentralo) ...
Laŭ tiuj ekzemploj ni povus nomi la turon portantan la ilojn
transformantajn ventenergion en elektran energion: "vent-energia
centralo".
Fakte "generatoro" estas nur la elektra maŝino (asinkrona
alternatoro), ne inkluzivanta la konstruaĵon por subteni ĝin, nek la
maŝinon ("muelilo", turbino), kiu transformas la ventenergion en
mekanikan energion).
La vorto "ventgeneratoro" estas inter la ekzemploj sub la kapvorto
"generatoro". Temas nur pri la elektra maŝino en la turo, kiu estas
"alternatoro" (tiu vorto estas en PIV kunmetaĵo de altern- kaj
"ator". Ĝi do ne estas kapvorto, kaj do ne troviĝas en mia listeto).
Resume: laŭ mi ŝajnas taŭgaj vortoj por indiki la tutan konstruaĵon,
ne nur la elektra maŝino en la turo:
- vent-centralo (se "centralo" estas "produktejo" de elektro
- vent-elektrejo
Nuntempe ekzistas aroj de tiaj elektrejoj. Ĉu "ventelektrejo"
indikas nur unu turon, aŭ ĉiujn turojn en la aro? Tion ni pripensu.
Amike salutas Leo