2. la tradukinto uzis pluralon. Mi emas uzi singularon. Ĉiu persono surhavas nur unu ĉapon. Temas pri kurso por komencantoj. Mi evitus tie uzi la vorteton "po" .
Mi ne povis rigardi la bildon sen registrig’i. Do, mi bazig’as sur via priskribo.
Lau’ via priskribo, “c’apo” estus la g’usta vorto por tia kapvesto. Aliflanke, por traduki la anglan vorton “hat”, mi normale dirus “c’apelo”. C’u la celo estas priskribi la bildon au’ traduki la anglan frazon?
C’u singulare, c’u plurale? Ne estas firma regulo en Esperanto. Ambau’ solvoj havas avantag’on kaj malavantag’on. Se vi dirus, “Ili surhavas c’apon”, tio donus al mi la impreson, ke la kvar homoj komune portas nur unu grandan c’apon. Por eviti tiun problemon, mi dirus, “C’iu el ili portas c’apon”.
Se la celo estas krei kurson por komencantoj, tutsimple la bildo ne estis bone elektita. C’u la ekirlingvo estis la angla? Anglalingvanoj ec’ ne konscias pri la du supremenciitaj problemoj.
Anna
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: giovedì 3 settembre 2009
11.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Demandoj
Aliflanke, "ili surhavas cxapojn" povus doni la impreson, ke cxiu portas
plurajn cxapojn.
> Por eviti tiun problemon, mi
> dirus, “C’iu el ili portas c’apon”.
Jes, tiu estas la plej sekura maniero.. Tamen mi sxatus iom profundigxi en
la problemon.
1: La sxipo subakvigxis, sed cxiuj sxipanoj savis siajn ajxojn (cxiu havis
pli ol unu ajxon).
2a: La sxipo subakvigxis, sed cxiuj sxipanoj savis siajn vivojn (angla
esprimmaniero ne sentata kiel natura cxe ekz. norveglingvano, cxar cxiu
havis nur unu vivon).
2b: La sxipo subakvigxis, sed cxiuj sxipanoj savis sian vivon (laux angla
pensmaniero tio signifus, ke ili havis unu komunan vivon).
2c: La sxipo subakvigxis, sed cxiuj sxipanoj savis la vivon (esprimmaniero
natura en multaj lingvoj, versxajne cxar cxiu havis nur unu vivon).
En la norvega lingvo, same kiel en Esperanto, ne estas firma regulo. Tamen
la tendenco estas uzi singularon, kiam temas pri "po unu", kaj kompreneble
pluralon, kiam temas pri "po pluraj": "Pro la varmo cxiuj demetis la jakon",
sed "Cxiuj demetis la sxuojn antaux ol eniri en la domon". Tamen singularo
KAJ pluralo eblas cxe priskribo de la sama situacio: "Por la ceremonio cxiuj
havis nudan kapon", "Dum la ceremonio cxiuj staris kun nudaj kapoj". Kiu
estas la diferenco? Laux mi la jena: Se oni volas atentigi pri la stato de
cxiu el la aro, oni emas uzi singularon; sed se oni volas atentigi pri la
NOMBRO de objektoj (po unu apartenanta al cxiu, en cxi tiu ekzemplo la
multaj nudaj kapoj), oni emas uzi pluralon. Do estas nenia kontrauxdiro
inter "multaj perdis la vivON" kaj "multaj vivOJ estis perditaj".
Eblas uzi gramatikajn kategoriojn por esprimi subtilajn nuancojn, sen neceso
najli ("kateni", dirus Zamenhof) cxiun esprimon al rigora regulo! Vivu la
Lingvaj Respondoj!
Otto
En la nederlanda la tendenco estas simila. Tial mi ekdubis vidante la
tradukon "Ili surhavas ĉapelojn."
Nu, mi renkontis plurajn strangaĵojn, kia estis angla tradukenda frazeto
"Shi is giving a haircut", de iu tradukita kiel "Ŝi donas hartranĉon." ...
Ĉu kun aŭ sen pantranĉo? :-)
Amike salutas
Leo
Mi ĵus propone skribis: "Ĉiu surhavas ĉapon." kaj atendas la rezulton de la voĉdonado.
Karaj,
ankaŭ mi aliĝis al Livemocha kaj jam havas la unuajn petojn por helpi, bedaŭrinde ĝis nun nur por la germana lingvo. Sed mi dezirus atentigi pri Esperanto.
Amike
Ronaldo S.