konstruktiva

6 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 25, 2009, 7:54:16 AM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
En Interreto troviĝas pluraj esperantlingvaj uzoj de la vortoj "konstruktiva" aŭ "konstruktive". Plej ofte temas pri io kiel "konstruktiva kritiko", "konstruktiva diskuto", "konstruktiva dialogo", "konstruktiva ideo" ktp. La intencita signifo do estas tiu de la germana "konstruktiv" aŭ angla "constructive". En la Tekstaro de Esperanto ĝi aperas nur unufoje.

Nek PIV nek ReVo konas la vorton, do ĝis nun ne ekzistas Esperantlingva difino de ĝi. Interreta vortaro de la angla difinas "constructive" interalie per "helpanta al plibonigo; instiganta pluan evoluigon aŭ antaŭenigon"; interreta vortaro de la germana difinas "konstruktiv" interalie per "progresiga" ("fördernd"), kio ŝajnas al mi bona alternativo por nia listo.

Do eble ni havu la linion

konstruktiv·a → progres·ig·a, progres·cel·ant·a

Kion opinias la aliaj. Ĉu vi povas pensi pri aliaj bonaj alternativoj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2009, 8:59:08 AM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
konstruktiv·a → progres·ig·a, progres·cel·ant·a
Mi registreis tion provizore. Mi dirus, ke laŭ la uzo en la itala, eble ankaŭ la simpla "help-a" povus taŭgi kiel alternativo.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 25, 2009, 9:33:25 AM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

Sincere, mi ne elpensus apartajn cerbumajxojn; mi diras tute simple “konstru(iv)a”, cxar ja temas pri io (spirito, propono, kritiko, ktp) kiu celas pozitive konstrui, anstataux negative detrui.

Cetere, mi vidas ke ankaux la germana-esperanta vortarego Krause registras “konstru(iv)a propono, konstru(iv)a kritiko”.

Gxis

Antonio

 

P.S. laux mi, estas netrafaj cxu “progresiga” cxu “helpa”; la unua, cxar ne temas pri akcelado de progreso, sed pri strebado por solvi problemon; la dua, cxar ne temas pri apoga kunlaboro, sed pri indiko de la rimedoj per kiuj la adresato povas plibonigi sian konduton .

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2009, 5:41:31 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

mi diras tute simple “konstru(iv)a”

Mi registris konstru-a kiel unuan alternativon. [-iv- evidente venas de la diablo]

laux mi, estas netrafaj cxu “progresiga” cxu “helpa”

Provizore mi lasis ilin, atendante le la konstrua progreso de la diskuto helpos por la fina decido.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 26, 2009, 4:32:52 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Sincere, mi ne elpensus apartajn cerbumajxojn; mi diras tute simple
> "konstru(iv)a", cxar ja temas pri io (spirito, propono, kritiko, ktp)
> kiu celas pozitive konstrui, anstataux negative detrui.

Kvazaux skribite per mia propra klavaro! La bonlingveco de -iv- versxajne
estas diskutinda: -pov- ofte transdonas la saman signifon. Sed cxi-kuntekste
"konstrua" plene suficxas. Pola Radio uzadis "konstruiva", kaj ankaux
"kreiva) por "creativ-".

Otto

Leo De Cooman

unread,
Jan 26, 2009, 12:23:10 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> Sincere, mi ne elpensus apartajn cerbumajxojn; mi diras tute simple “konstru(iv)a”, cxar ja temas pri io (spirito, propono, kritiko, ktp) kiu celas pozitive konstrui, anstataux negative detrui.
___
Mi pensas same.
Amike salutas
Leo

Eduardo Trápani

unread,
Jan 27, 2009, 10:08:58 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
> konstruktiv·a → progres·ig·a, progres·cel·ant·a
>
> Kion opinias la aliaj. Ĉu vi povas pensi pri aliaj bonaj alternativoj?

Kelkfoje, hispane almenaŭ, oni subkomprenas:

pliboniga, helpa aŭ perfektiga (iel kiel pliboniga, sed pli forte).

Amike, Eduardo.

Wen jingen

unread,
Jan 27, 2009, 9:18:52 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj s-anoj,

Mi konsentas ne uzi anglisman neologismon "konstruktiva".

Fakte, se oni ne provas esprimi sin klare per jamaj vortoj, oni bezonas sennombrajn neologismojn kaj sekve, Esperanto farigxos tiel malfacila kiel ajna nacilingvo.

Wen Jingen
membro de IKU-komisiono
Xinfengjie 1#, 12 hao lou, 307
Beijing, 100088
Cxinio
Tel: (H) ++86-(0)10-82273068



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages