Kie mi aldonis jenajn simboloj
N angle
R arabe
F france
G germane
I itale
H hispane
J-K Rinaldo el Padova IT.EU
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:
> - bangalo el bungalow N
Neniu komento.
> - bideo el bidet F
Eble "sidbanujo"?
> - bikino el bikini N
Neniu komento.
> - bingo el bing N
Cxu "bing"? Cxu ne "bingo"? Cxu temas pri loterieca ludo?
> - bitniko el beat N
"beatnik", cxu ne?
> - blugxino el blue jeans N
Poste aperas "jxinso" kun sama signifo ...
> - bluso el blues N
Neniu komento.
> - brigxo el bridge N
Gxi bone sidas kaj laux mia memoro jam estas oficiala.
> - brikolado el bricolage F
Mi almenaux komprenas la vorton.
> - briocxo el brioche F
Pri kio temas? Cxu io mangxebla?
> - buldogo el bulldog N
Cxu ne "dogo" signifas la samon?
> - buldozo el bulldozer N
Cxu ne ankaux "buldozero"? Eble "fosmasxino"?
> - bumerango el boomerang N
Gxi bone sidas.
> - celofano el cellofan F
Gxi bone sidas.
> - cxadoro el chador R
Mi konas nek la vorton nek la araban lingvon!
> - cxaledo el chalet F
"vilao"? "libertempa domo"?
> - cxincxilo el chinchilla H
"zibel-pelto"? Aux cxu cxincxilo estas besto parenca al la zibelo?
> - dazibao el la Cxina
Nekonata al mi.
> - derbio el derby N
Neniu komento.
> - dezajno el design N
Eblas tradukoj: modelo, grafikajxo ...???
> - diodo el diode N
Laux mia memoro, pridiskutita por la 9a Oficiala Aldono.
> - dopodo el doping N
Cxu "dopodo" aux "dop-ad-o"? Cxu la kapvorto estu "dopi"?
> - dosiero el dossier F
Gxi bone sidas, kun signifoj papera (ujo en kiun meti truitajn foliojn) kaj
elektronika ("file" N).
> - elito el elite F
Gxi bone sidas.
> - entreo el entrée F (una mangxo post la antauxmangxo)
Felicxe vi klarigis! "Antauxmangxo", "intermangxo"?
> - eks- el ex N
Cxu ne oficialigita prefikso?
> - fakso el fax N
Oni proponis "telekopio".
> - frankfurtajxo (hot dog) el Frankfurt G
"Frankfurta kolbaso"?
> - gabardino el gabardine F
Cxu temas pri sxtofo aux vestajxo? En la norvega "gabardin" estas sxtofo,
sed en la hispana "gabardina" nun egalas al "mantelo".
> - gadgxeto el gadget F
Mi ne certas pri la signifo.
> - gago el gag N
Cxu "burleskajxo", "improvizita komikajxo" aux io simila?
> - golo el goal N
Se vi celas la sportan signifon de "goal", gxi bone sidas.
> - goldeno el golden delicius N
Mi ne konas la anglan esprimon nek la Esperantan vorton. Se mi auxdas
"golden", mi nun unuavice pensas pri la hundoraso "golden retriever".
> - golfludo el golf N
Versxajne gxi bone sidas, malgraux la geografia signifo de "golfo".
> - gulago el la Rusa
"tendara malliberejo"?
> - gulasxo el gulash G
La germana ortografio estas "Gulasch". Laux mia scio la vorto originas el la
hungara "gulyás". La E-a vorto jam bone sidas.
> - gejsxo el la Japana
Cxiuj komprenas gxin, mi pensas.
> - gxinzo (aux jxinso) el gins N
Pri kio temas? Certe ne "jeans". Cxu vegetajxo orienta?
> - gxihado el jihad R
Oni kutime tradukas gxin per "sankta milito", sed lauxdire la signifo pli
similas al "fortostrecxo".
> - hamburgajxo (hamburger) el Hamburg G
Multo estus aldonebla, ekz. ke en la angla oni asocias "hamburger" kun "ham"
= "sxinko".
> - harakiro el la Japana
Internacie komprenata.
> - hasxisxo el hascisc R
Internacie komprenata.
> - hipio el hippy N
Internacie komprenata.
> - hokeo el hokey N
Gxi bone sidas.
> - holdingo el holding N
Devus ebli traduko.
> - huligano el hooligan N
Eble la angla transprenis gxin el alia lingvo, eble kelta; en la rusa
"hxuligan" estis konata longe antaux ol la piedpilkludaj huliganoj
ekfuroris. "bruemulo"?
> - hupo el hupe G (clacson F)
Neniu komento.
> - imprimaturo el imprimatur (latine)
Gxi lauxvorte signifas "presigxu". Cxu "prespermeso"?
> - jeto el jet N
Versxajne gxi bone sidas.
> - jetsocieto el jet set N
Nepras alia traduko.
> - jankio el yankee N
Neniu komento.
> - jetono el jeton F
"jxetilo"?
> - jogurto (aux jahurto) el jogurt N
Mi pretas veti, ke oni tiel ne skribas la vorton en la angla. La origino
cetere estas pli orienta.
> - jxako el jack N
Eble la angla vorto estas plursignifa, ankaux sur la elektra kampo.
> - jxamboreo el jamboree N
Gxi bone sidas. Se tamen traduki, "skolta (monda) tendaro".
> - jxerzo el jersey N
Neniu komento.
> - jxinso el jeans N
Tiun Esperantan formon vi prezentis ankaux kiel alternativon de "gxinzo",
kaj tie vi indikis kiel fontvorton ne "jeans", sed "gins". Mi konfuzigxas!
> - jxokero el jolly N
Cxu el "jolly", cxu ne el "joker" = "sxercisto"? Cxu vi celas tiun
ludkarton, kiu povas anstatauxi kion ajn - aux cxu vi celas ion alian?
> - kabaredo el cabaret F
Gxi bone sidas, vivu Schwartz!
> - kanjono el canyon N
Versxajne en ordo. Cetere "canyon" devenas de la hispana "cañón", kiu
origine signifas "tubego", sed kiu evoluis ankaux al "kanono".
> - kapucxino el cappuccino I
Tian kafon ni ne povas malhavi! :-)
> - kasxmiro el cachemir F
Cxu sxtofo? Gxi devenas de la geografia teritorio Kasxmiro.
> - kebabo el kebab R
Internacie komprenata.
> - kecxupo el ketchup N
"tomatajxo", "tomat-sauxco".
> - kermeso el kermess F
Laux iu vortaro la franca ortografio estas "kermesse". La vorto sxajne
devenas de (malalt)germana aux nederlanda vorto, kiu eble signifis "pregxeja
foiro". Tamen "kermeso" jam bone sidas en E-o.
> - kivo el kiwi (lingvo maora)
Cxu vi celas la frukton aux la birdon?
> - klauxno el clown N
Gxi bone sidas.
> - klimakso el climax N
Greka, cxu ne?
> - klozeto por watre closet N
Ne "watre", sed "water". "necesejo".
> - kojoto el coyote N
Mi pensis, ke "coyote" estas hispana, sed origine nahoatla.
> - kokakolao el coca cola N
Neniu serioza komento, sed mi preferas kapucxinon!
> - koktelo el cocktail N
Gxi jam bone sidas.
> - kondoro el condor H
Internacie komprenata, sed se vi volas, "vulturego".
> - krapfeno el krapfen G
Nekonata al mi.
> - kulmino el culmine I, culminer F
La itala sxajnas substantivo, la franca sxajnas verbo. Cxu ne "kulmini"
estas en ordo?
> - kuskuso el kuskus R
Internacie komprenata.
> - lagero el lager G
Cxu "tendaro"? Sed la germana "Lager" estas plursenca, eble "stokejo", eble
"lagro" ...
> - lumdiodo el led N
Versxajne angla mallongigo, en kiu mi ne povas decxifri la "e".
> - macxeto el machete H
"gxangala trancxilo"?
> - mafio el mafia I
Internacie komprenata - kaj praktikata.
> - majxoretoj el majorettes F
Nekonata al mi.
> - managxero el manager N
Eble jam internacie komprenata.
> - manekeno el mannequin F
Diskutenda: cxu montrist(in)o de vestajxoj, aux cxu pupo por montri
vestajxojn? La hispana "maniquí", kiu havas la saman originon - fakte
malaltgermanan aux nederlandan kun la signifo "vireto", signifas nur pupon,
ne homon.
> - maskoto el mascotte F
Gxi bone sidas.
> - metaldetektilo el metal detector N
En ordo, se "detekti" estas en ordo.
> - metroo el metrò F
La franca ortografio estas "métro". La E-a vorto jam estas akceptita.
> - nomenklaturao el nomemklatura (rusa)
"alta funkciularo", "mosxtaro"?
> - (K)nokauxto el knok out (aux KO) N
Neniu komento, mi volas plu vivi!
> - ofseto el offset N
Jam multe uzata.
> - omleto el omelette F
Multe uzata; pli primitiva traduko estus "ovajxo".
> - pasxao el la turka
Mi pensas, ke internacie komprenata, kvankam mi mem ne tute certas pri la
signifo.
> - pigxino el pidgin N
Gxi bone sidas, ne nur kiel faktermino.
> - piranjo el piranha (portugala)
Nekonata al mi.
> - plejdo el plaid N
Cxu "lankovrilo" aux "lantapisxo" aux io simila?
> - pogromo el pogrom (russo)
Internacie komprenata. Gxi implicas kaj persekutadon kaj murdadon.
> - pokero el poker N
Internacie komprenata.
> - poncxo el poncho H
Eniris en multajn lingvojn, sed se oni insistus, eblus trovi tradukon.
> - poneo el pony N
"cxevaleto".
> - poplino el popeline F
Cxu sxtofo? Se jes, gxi eble restu.
> - porna el N, F, I ktp.
"pornografia", se oni ne volas mallongigi, kiel oni faris pri "foto" por
"fotografio".
> - pouxlo el pool N > kunigitaro
Bone, ke vi klarigis, tiel ke ni ne komprenu "nagxbaseno"!
> - pucxo el putsch G
Post Hamburgo 1974 neniu dubas!
> - pulovero el pullover N
Neniu komento.
> - puncxo el punch F
Gxi bone sidas.
> - punko el punk N
Versxajne cxiuj komprenas.
> - puzlo el puzzle N
"kaprompilo", "cerbumilo".
> - rancxo el ranch N
"bieno" kun iu adjektivo?
> - regemuziko el reggae N
Neniu komento ankoraux.
> - rokenrolo el rock and roll N
Eble Bertilo komentu.
> - rostbefo (aux steko) el rost beaf N
"roast beef", cxu ne? "rostita bovajxo"?
> - Rotario el Rotary N
Internacie komprenata.
> - selters-akvo el seltz N
"minerala akvo", eble kun plia specifa adjektivo.
> - skipo (aux teamo) el equipe F
Tiun vorton oni terure misuzas. Laux mia vortaro gxi signifas laborkolegaron
laborantan laux la sama horaro. Se industria entrepreno funkcias dum la 24
horoj de la tagnokto, eble laboras tie tri skipoj dum po 8 horoj. Se por
aliaj signifoj oni jam havas "grupo", "anaro", "kolegaro", "teamo" ktp., oni
ne uzu "skipo" tiusignife!
> - skotero el scooter N
Versxajne gxi jam bone sidas.
> - slango el slang N
Mi sxatus "jxargono", sed "slango" jam enradikigxis ecx en la redakta
terminaro de "la bona lingvo".
> - smokingo el smoking N
Gxi restu gxis gxi eksmodigxos!
> - spagetoj el speghetti I
Cxu ne "spaghetti"? Internacie komprenata.
> - spanielo el spaniel N
Neniu komento.
> - sprinto el sprint N
Gxi jam bone sidas; sed se traduki, "mallongdistanca kurego"?
> - sprajo el spray N
Tradukinda.
> - spurto el spurt (aux rush) N
Traduko trovebla post cerbumado.
> - sputniko el sputnik (rusa)
Internacie komprenata, sed eble "satelito"?
> - steko (aux rostbefo) el steak N
"bifsteko"?, "rostajxo"?, "fritajxo"? Mi pli bone mangxas ol preparas.
> - streso (mensa strecxo) el stress N
Neniu komento.
> - striptizo el striptease N
Versxajne internacie komprenata.
> - sxereo el sherry N
En iu vortaro mi legis "jeres-vino", sed tiun vortaron mi evidente ne plu
havas. La vino devenas de la regiono cxirkaux la hispana urbo Jerez de la
Frontera. Dum la mezepoko Jerez estis prononcata "sxeréc", el kiu nomo la
angloj faris la karesformon "sherry".
> - sxika el chic F
"eleganta"?
> - sxunti el shunt N
Mi ne certas pri la signifo, sed io diras al mi, ke temas pri elektroteknika
vorto, cxu "junti" aux "kunigi"?
> - teamo (aux skipo) el team N
Mi povus akcepti "teamo" kiel sportan terminon, ekz. la po 11 ludantoj en
piedpilka batalo.
> - tranco el trance F
Mi pensas, ke internacie komprenata, almenaux kiel faktermino.
> - turneo el turnée F
"tournèe", cxu ne?
> - turneo el turnée F
Superflua ripeto.
> - tvido el tweed N
Neniu komento.
> - vursto el wurstel G
La germana vorto estas "Wurst". La -el estas diminutivo sudgermana
(auxstra). Mi preferus "kolbaso".
Ho, kia laboro! Mi povis pensi nek pri sprinto nek pri spurto!
Otto
>> - buldogo el bulldog N
> Cxu ne "dogo" signifas la samon?
Buldogo estas speco de dogo.
Mopso estas alia speco de dogo.
>> - eks- el ex N
> Cxu ne oficialigita prefikso?
Ho ve! "Eks-" estas Fundamenta!
>> - rokenrolo el rock and roll N
> Eble Bertilo komentu.
"Rokenrolo" estas nomo de certa muzikstilo.
Alia nomo ne estas bezonata.
>> - spanielo el spaniel N
> Neniu komento.
Ekzistas multaj hundrasoj. Ili havu nomojn. Ĉu ne?
Kial ni diskutas pri tiaj vortoj?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>> - bitniko el beat N
>>
> "beatnik", cxu ne?
>
Jes
>> - blugxino el blue jeans N
>>
> Poste aperas "jxinso" kun sama signifo ...
>
Jxinso estas nekolora, kaj blugxino (aux blujxinso) estas kolora.
>> - bluso el blues N
>>
Temas pri muziko de usonaj nigruloj... eble la angla traduko ne estas bona
>> - brigxo el bridge N
>>
> ... laux mia memoro jam estas oficiala.
>
Sxajne ne
>> - buldozo el bulldozer N
>>
> Cxu ne ankaux "buldozero"? Eble "fosmasxino"?
>
PIV entenas "buldozo"... jes fosmasxino, tamen ne plugmasxino.
Eventuale "termova masxino"
>> - bumerango el boomerang N
>>
> Gxi bone sidas.
>
Tames ne estas oficiala vorto
>> - celofano el cellofan F
>>
> Gxi bone sidas.
>
Sed ne estas oficiala
> > cxaledo el chalet F
>
> "vilao"? "libertempa domo"?
>
Eble "libertempa montdomo"
> - dezajno el design N
>
> Eblas tradukoj: modelo, grafikajxo ...???
>
Eble "desegnarto"
>> - diodo el diode N
>>
> Laux mia memoro, pridiskutita por la 9a Oficiala Aldono.
>
Sxajne ne
>> - dopodo el doping N
>>
> Cxu "dopodo" aux "dop-ad-o"? Cxu la kapvorto estu "dopi"?
>
Eble "dop-ad-o" pli tauxgas, se "dopi" estus oficiala vorto
>> - dosiero el dossier F
>>
> Gxi bone sidas, kun signifoj papera (ujo en kiun meti truitajn foliojn) kaj
> elektronika ("file" N).
>
Tamen gxi ne estas oficiala
>> - elito el elite F
>>
> Gxi bone sidas.
>
Tamen ...
>> - entreo el entrée F (una mangxo post la antauxmangxo)
>>
> Felicxe vi klarigis! "Antauxmangxo", "intermangxo"?
>
Ne estas ekzakte tiuj
>> - eks- el ex N
>>
> Cxu ne oficialigita prefikso?
>
Sxajne ne
>> - frankfurtajxo (hot dog) el Frankfurt G
>>
> "Frankfurta kolbaso"?
>
Eble pli bone "Frankfurta kolbaseto"
>> - gabardino el gabardine F
>>
> Cxu temas pri sxtofo aux vestajxo? En la norvega "gabardin" estas sxtofo,
> sed en la hispana "gabardina" nun egalas al "mantelo".
>
mi rilatigas al franca vorto (F)
> - golo el goal N
>
> Se vi celas la sportan signifon de "goal", gxi bone sidas.
>
Tamen ...
>> - goldeno el golden delicius N
>>
> Mi ne konas la anglan esprimon nek la Esperantan vorton.
>
Temas pri pomo
>> - golfludo el golf N
>>
> Versxajne gxi bone sidas, malgraux la geografia signifo de "golfo".
>
Hum??
> - gulasxo el gulash G
>
> La germana ortografio estas "Gulasch". Laux mia scio la vorto originas el la
> hungara "gulyás". La E-a vorto jam bone sidas.
>
Vi pravas pri la origino de la vorto. Tamen gxi ne estas oficiala
>> - gejsxo el la Japana
>>
> Cxiuj komprenas gxin, mi pensas.
>
Tamen ....
>> - gxinzo (aux jxinso) el gins N
>>
> Pri kio temas? Certe ne "jeans". Cxu vegetajxo orienta?
>
Ne kolora jxinso
> - hamburgajxo (hamburger) el Hamburg G
>
> Multo estus aldonebla, ekz. ke en la angla oni asocias "hamburger" kun "ham"
> = "sxinko".
>
Cxu "Hamburga viando"?
>> - harakiro el la Japana
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - hasxisxo el hascisc R
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - hipio el hippy N
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - hokeo el hokey N
>>
> Gxi bone sidas.
>
Tamen ...
> - huligano el hooligan N
>
> Eble la angla transprenis gxin el alia lingvo, eble kelta; en la rusa
> "hxuligan" estis konata longe antaux ol la piedpilkludaj huliganoj
> ekfuroris. "bruemulo"?
>
Cxu "bruema sportzeloto"?
> - imprimaturo el imprimatur (latine)
>
> Gxi lauxvorte signifas "presigxu". Cxu "prespermeso"?
>
Eble
>> - jeto el jet N
>>
> Versxajne gxi bone sidas.
>
Tamen ...
> - jetono el jeton F
>
> "jxetilo"?
>
Eble ne
> - jxamboreo el jamboree N
>
> Gxi bone sidas. Se tamen traduki, "skolta (monda) tendaro".
>
Tamen ...
> - jxinso el jeans N
>
> Tiun Esperantan formon vi prezentis ankaux kiel alternativon de "gxinzo",
> kaj tie vi indikis kiel fontvorton ne "jeans", sed "gins".
>
Jes, temas pri alternativa esperanta formo de "jeans"
>> - jxokero el jolly N
>>
> Cxu el "jolly", cxu ne el "joker" = "sxercisto"? Cxu vi celas tiun
> ludkarton, kiu povas anstatauxi kion ajn - aux cxu vi celas ion alian?
>
La plej usata signifo estas ja la ludkarto
>> - kabaredo el cabaret F
>>
> Gxi bone sidas, vivu Schwartz!
>
Tamen ...
>> - kanjono el canyon N
>>
> Versxajne en ordo. Cetere "canyon" devenas de la hispana "cañón", kiu
> origine signifas "tubego", sed kiu evoluis ankaux al "kanono".
>
Tamen ...
>> - kapucxino el cappuccino I
>>
> Tian kafon ni ne povas malhavi! :-)
>
Sed por ke gxi estu bona oni devas gxun pretigi per fresxa kaj integra
lakto kaj per itala kafo
>> - kebabo el kebab R
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - kecxupo el ketchup N
>>
> "tomatajxo", "tomat-sauxco".
>
Eble "tomatkoncentrajxo"
>> - kermeso el kermess F
>>
> Laux iu vortaro la franca ortografio estas "kermesse". La vorto sxajne
> devenas de (malalt)germana aux nederlanda vorto, kiu eble signifis "pregxeja
> foiro". Tamen "kermeso" jam bone sidas en E-o.
>
Tamen ...
>> - kivo el kiwi (lingvo maora)
>>
> Cxu vi celas la frukton aux la birdon?
>
La frukto
>> - klauxno el clown N
>>
> Gxi bone sidas.
>
Tamen ...
> - klozeto por watre closet N
>
> Ne "watre", sed "water". "necesejo".
>
Ne estas eksakte la samo
>> - koktelo el cocktail N
>>
> Gxi jam bone sidas.
>
Tamen ...
> > kulmino el culmine I, culminer F
>
> La itala sxajnas substantivo, la franca sxajnas verbo. Cxu ne "kulmini"
> estas en ordo?
>
Do oni dividu en du vortoj: "kulmino" kaj "kulmini"
Cxiuokaze ... la radiko ne estas oficiala
>> - kuskuso el kuskus R
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - lagero el lager G
>>
> Cxu "tendaro"? Sed la germana "Lager" estas plursenca, eble "stokejo", eble
> "lagro" ...
>
Je internacia medio per lager oni komprenas la karceron por Hebreoj
>> - mafio el mafia I
>>
> Internacie komprenata - kaj praktikata.
>
Tamen ...
> - managxero el manager N
>
> Eble jam internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - manekeno el mannequin F
>>
> Diskutenda: cxu montrist(in)o de vestajxoj, aux cxu pupo por montri
> vestajxojn? La hispana "maniquí", kiu havas la saman originon - fakte
> malaltgermanan aux nederlandan kun la signifo "vireto", signifas nur pupon,
> ne homon.
>
MI celis la plej internacie konata: la franca F
>> - maskoto el mascotte F
>>
> Gxi bone sidas.
>
Tamen ...
>> - metaldetektilo el metal detector N
>>
> En ordo, se "detekti" estas en ordo.
>
Tamen "detekti" ne estas oficiala
>> - metroo el metrò F
>>
> La franca ortografio estas "métro". La E-a vorto jam estas akceptita.
>
Sed ne estas oficiala
> - ofseto el offset N
>
> Jam multe uzata.
>
Tamen ...
>> - omleto el omelette F
>>
> Multe uzata; pli primitiva traduko estus "ovajxo".
>
Tamen ...
>> - pasxao el la turka
>>
> Mi pensas, ke internacie komprenata, kvankam mi mem ne tute certas pri la
> signifo.
>
Tamen ...
>> - pigxino el pidgin N
>>
> Gxi bone sidas, ne nur kiel faktermino.
>
Tamen ...
>> - piranjo el piranha (portugala)
>>
> Nekonata al mi.
>
Temas pri dangxera eta fisxo
>> - pogromo el pogrom (russo)
>>
> Internacie komprenata. Gxi implicas kaj persekutadon kaj murdadon.
>
Tamen ...
>> - pokero el poker N
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - poneo el pony N
>>
> "cxevaleto".
>
Ne estas la samo
>> - poplino el popeline F
>>
> Cxu sxtofo? Se jes, gxi eble restu.
>
Tamen ...
>> - porna el N, F, I ktp.
>>
> "pornografia", se oni ne volas mallongigi, kiel oni faris pri "foto" por
> "fotografio".
>
Tamen ... ecx ne pornofrafio estas oficiala
> - pucxo el putsch G
>
> Post Hamburgo 1974 neniu dubas!
>
Tamen ...
> - puncxo el punch F
>
> Gxi bone sidas.
>
Tamen ...
>> - punko el punk N
>>
> Versxajne cxiuj komprenas.
>
Tamen ...
>> - puzlo el puzzle N
>>
> "kaprompilo", "cerbumilo".
>
Eble "Etkarona cerbumilo"
>> - rancxo el ranch N
>>
> "bieno" kun iu adjektivo?
>
Eble "Usona bestobieno"
>> - Rotario el Rotary N
>>
> Internacie komprenata.
>
Tamen ...
>> - selters-akvo el seltz N
>>
> "minerala akvo", eble kun plia specifa adjektivo.
>
Ne estas la samo
> - skotero el scooter N
>
> Versxajne gxi jam bone sidas.
>
Tamen ...
> - smokingo el smoking N
>
> Gxi restu gxis gxi eksmodigxos!
>
Tamen ...
>> - sputniko el sputnik (rusa)
>>
> Internacie komprenata, sed eble "satelito"?
>
Tamen ...
> - striptizo el striptease N
>
> Versxajne internacie komprenata.
>
Tamen ...
> - teamo (aux skipo) el team N
>
> Mi povus akcepti "teamo" kiel sportan terminon, ekz. la po 11 ludantoj en
> piedpilka batalo.
>
Tamen ...
>> - tranco el trance F
>>
> Mi pensas, ke internacie komprenata, almenaux kiel faktermino.
>
Tamen ...
> - vursto el wurstel G
>
> La germana vorto estas "Wurst". La -el estas diminutivo sudgermana
> (auxstra). Mi preferus "kolbaso".
Eventuale "germana kolbaseto".
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Malgraux la invito de Corsetti atendi
Marcos Cramer:
>Rinaldo
sendis sian listegon per mesaĝo kun temlinio "listo de ne ankoraux
ekzamenitaj neologismoj". Tamen en ĝi estis vortoj jam ekzamenitaj
/ekzemple "manaĝero", pri kiu ni jam havas linion), kaj radikoj, kiuj
tute ne estas novradikoj (ekzemple la Fundamenta "eks-").
>Kvankam la listo ja
entenas kelkajn vortojn, kiujn ni aldonu al nia listo, ĝi estas en sia nuna
formo ne tre utila. Pli bone estus sendi pli mallongan liston pli bone
kunmetitan (kiu do jam havu unuajn proponojn por alternativoj, kaj kiu ne entenu
ion jam traktitan aŭ ion Fundamentan).
Pri multaj el la vortoj, pri kiuj atentigis Rinaldo, mi havus ion por diri; sed estas praktike neeble pritrakti cxion samtempe, ni riskus fari nur konfuzon.
Mi afable petas, ke kiam venos la gxusta tempo, oni alvoku al reagoj pri unuopaj terminoj. Gxis tiam, mi pacience atendos en silento.
Amike
Antonio
Por vortoj Fundamentaj/oficialaj oni ne bezonas bonlingvajhojn.
Por klarigi vortojn fremdajn oni povas verki fremdvortleksikonon.
Formojn novajn, kiom ili ne estas iel aprobitaj de la prilingve autoritata institucio, oni rekomendu eviti kaj anstataue uzi la respondajn vortojn Fundamentajn/oficialajn.
Sed tio chi postulas, ke oni antaue klarigu al si la diferencon. Eble helpas tio: < http://www.ipernity.com/blog/55667/114561 >.
Mi afable petas, ke kiam venos la gxusta tempo, oni alvoku al reagoj pri unuopaj terminoj. Gxis tiam, mi pacience atendos en silento.
Ni preferas traduki ilin per Fundamentaj kaj oficialaj vort-elementoj.Por klarigi vortojn fremdajn oni povas verki fremdvortleksikonon.
Poste reduktita al "tamen ....". Nu, cxi tiu listo ne havas la celon
oficialigi vortojn: tion povas fari nur la Akademio. Ni ja povus REKOMENDI
vortojn por oficialigo, sed mi havas la komprenon, ke ankaux tio ne estas la
celo de cxi tiu listo. Kion ni celas, laux mi, estas denunci la uzadon de
nenecesaj radikoj - sendepende de tio, cxu ili estas oficialaj aux ne - kaj
proponi alternativajn "bonlingvajn" esprimojn. Se mi gxuste komprenis la
aferon, sxajnas al mi nenecese, ke ni okupigxu pri vortoj, pri kies
ekzistorajto en Esperanto ni konsentas. Do pri vortoj, kiuj "bone sidas" en
la lingvo - malgraux ilia ankorauxa neoficialeco - kaj kiujn ni ne trovas
evitindaj, ni prefere ne diskutu.
Otto
Kion ni celas, laux mi, estas denunci la uzadon de nenecesaj radikoj - sendepende de tio, cxu ili estas oficialaj aux ne - kaj proponi alternativajn "bonlingvajn" esprimojn.
krom la kelkaj pritraktitaj vortoj el via listo, restas multaj. Ĉu mi
rajtas peti vin, ke vi decidu por kiuj vi petas ke oni trovu samsignifan
esprimon kaj por kiu ni rekomendu, se ni volos post diskuto,
oficialigon? Poste bonvolu sendi tiujn, por kiuj vi petas ke ni trovu
samsignifan esprimon al ĉi tiu listo per unuopaj mesaĝoj (unu por ĉiu
vorto), kaj tiuj, por kiiuj vi volas ke ni diskutu ĉu rekomendi
oficialigon, al la listo <oficialigin...@yahoogroups.com> laŭ la
sama sistemo "unu-mesaĝo-unu-vorto".
Amike
Renato