La chiutaga vortuzado de 'eksplic(it)a' en mia
lingvo (kaj lau mi en aliaj ocidenteuropaj lingvoj) estas tiel, ke oni
konsekvencigas ion antaue diritan.
Tiu konsekvenco povas esti por iuj 'logika',
evidenta, (sub)komprenebla, por aliaj eble ne. La kauzo, ke por aliaj tio ne
estas tuj evidenta povas esti nescio pri cirkonstancoj, manko je rezonkapablo.
En tiu rilato ghi estis 'kashita'.
Do mi ne 'akceptas' (mi transprenas tiun
dirmanieron de Marcos, kvankam 'akcepti' havas apudpenson de 'malaprobo', kiun
mi ne celas.)
la opinion, ke 'eksplic(it)a' enhavas "komprenata kiel rekta signifo de la diraĵo". Chu
la konsekvenco estas 'rekta signifo de la
diraĵo' dependas de la mesaghoricevinto.
La 'eksplicitado' tial estas eble rekta signifo por
iu, sed 'unusencigo, 'klaresprimo' por alia.
Se mi diras al iu persono, ke Y diris eksplice X,
mi abstrahas de la demando, chu X estis jam subkomprenebla kaj rekta de la
antaua dirajho au ne. Tial eksplic(it)a (ek)havis la signifon de 'unusenca', 'klaresprima'
Mi konkludis al tiuj signifoj singarde uzante Google Translate (mi apenau
kuraghas mencii tion, char iuj pensas, ke GT ne estas fidinda !) kaj aliajn
vortarojn.
Tion mi jam priskribis en antau mesagho.
En Tekstaro oni trovas multegajn ekzemplojn de tiu
dua, eble nepropra, signifo:
Mortula ŝipo:
Do, mi eksplicite avertas
vin.
Artikolo el Monato: Gustav Mahler eksplicite malpermesis al sia edzino
komponi.
Por pruvi, ke ankau la signifo 'malimplici' cheestas, oni bezonas montri,
ke antaue estis iu impliciteco, neklareco.
Tio estas la kazo ekzemple en Artikolo el Monato: La estrara
raporto estis pli klara kaj eksplicita.
Kompreneble oni povas fortraduki 'eksplic(it)a' nur al
'malimplic(it)a', oni iras kontrau la lingvouzado ghis nun.
Komparu:
Mortula ŝipo: Do, mi malimplicite avertas vin. Do, mi klare
avertas vin.
Artikolo el Monato: Gustav Mahler malimplicite malpermesis al
sia edzino komponi. Gustav Mahler klaresprime malpermesis al sia edzino
komponi.
Sed Artikolo el Monato: La estrara raporto estis pli
klara kaj malimplicita. estas tute bona frazo.
Amike,
Johan