Karaj,
redaktante vikipedian artikolon pri nuklea reakciujo, mi ofte stumblis
cxe la vortoj "centralo" kaj "atomcentralo", kiujn mi emus
anstatauxigi per elektrejo kaj "atomelektrejo".
La oka Oficiala Aldono tamen difinas jene la radikon "central/o":
"Centra loko, kie oni produktas ion ĉirkaŭe distribueblan (elektron,
betonon, ...) aŭ funkciigas telefonan sistemon, aŭ kie oni administras
komunan agadon (sindikatoj, partioj, ...)".
Cxu vi opinias, ke en niaj listoj ni menciu la alternativon
"energiejo" al "centralo" (en la senco de energi-produktejo)?
PS. Bonvolu pardoni la mankon de cxapelitaj literoj en miaj
lastatempaj mesagxoj. En mia universitata komputilo ne eblas instali
la tauxgajn kromprogramojn.
Amike,
--
Fabio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj