Legosigno / paĝosigno / esplorsigno

4 views
Skip to first unread message

Eduardo Trapani

unread,
Aug 16, 2009, 1:41:46 PM8/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Antaŭ iom da tempo oni sugestis al mi uzi "legosigno" anstataŭ
"paĝosigno" en retesplorilo.

Mi dubas nun inter:

legosigno
paĝosigno
esplorsigno

Memoru ke oni povas aldoni signon por aliaj aĵoj, ne nepre por paĝoj.

Kion vi elektus? Espereble ĉiuj komprenas pri kio temas, se ne jen la
angla traduko: bookmark.

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Aug 16, 2009, 2:21:48 PM8/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

Mi dubas nun inter:

legosigno
paĝosigno
esplorsigno
 
El tiuj tri mi klare preferus "legosigno". "Legosigno" jam estas kutima Esperanta vorto por la baza signifo de la angla "bookmarks" (do tia papereto kiun oni enmetas en libron por memori ĝis kie oni jam legis). Laŭ mi la figura uzo de "bookmarks" ĉe TTT-legiloj estas tute sekvinda en Esperanto.

"Paĝosigno" ja malĝustas, se oni ne nur povas signi retpaĝojn.

"Esplorsigno" por mi estus tute nekomprenebla.

Amike,

Marcos

Fabio Bettani

unread,
Aug 16, 2009, 2:30:09 PM8/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi dubas nun inter:
>
> legosigno
> paĝosigno
> esplorsigno

Laŭ mi la nuna "paĝosigno" tute taŭgas kaj kompreneblas, sed
"legosigno" estus same tute bona, kaj eble eĉ preferinda (ĉar pli
ĝenerala).

La esperantigo de Guglo, kiun prizorgas nuntempe plejparte mi (sed la
gramatikajn erarojn prizorgis plejparte iu mia antaŭulo...!), jam uzas
"legosigno": http://www.google.com/bookmarks/mark?hl=eo&op=edit&bkmk=http://iej.esperanto.it/komiksoj/&title=Fumetti%20in%20esperanto

PS. Iom eksterteme, korajn gratulojn pro via laboro pri Fajrovulpo. Mi
mem uzas la esperantigitan version, kaj ofte imitas viajn vortelektojn
dum la esperantigo de Guglo.

--
Fabio

Pilar Otto

unread,
Aug 17, 2009, 5:26:43 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cxi tiu mesagxo ne estas pri la temo de la mesagxo de Eduardo, sed pri
teknikajxo koncerne la montron de gxiaj cxapelitaj literoj sur mia "ekrano".
Ne-interesigxantoj bv. forvisxi!

Unue iom da fono. Mi metis la vorton "ekrano" inter citiloj, cxar la ekrano,
kiun mi uzas, redonas la tekston brajle. Por tio necesas "interpreta
programo", da kiuj ekzistas pluraj. Normale mi uzas Window-Eyes, kiu redonas
la cxapelitajn literojn en la mesagxo de Eduardo kiel sencxapelajn.
Unikodajn signojn, kiujn Window-Eyes ne kapablas interpreti, ekz. cirilajn
literojn, gxi redonas kiel demandsignojn. Alia programo estas Supernova, kiu
gxenerale estas pli malfacile manipulebla ol Window-Eyes. Sed oni instalis
cxe mi version de Supernova, kiu montras la cirilajn literojn de la rusa
alfabeto per ilia gxusta brajla formo. Por legi cirilliterajn partojn de
retmesagxoj mi do devas uzi Supernova.

La legproblemo mem: Legante la mesagxon de Eduardo per Window-Eyes, kaj ne
tuj komprenante, pri kiu signo gxi temas, mi trovis min antaux du
interpretaj problemoj. 1: Cxu tiu vorto, kiu aperas kiel "legosigno", estu
legata kiel "legosigno" aux "legxosigno" (eventuale §)? 2: Cxu tiu vorto,
kiu aperas kiel "pagosigno", estu legata kiel "pagosigno" aux "pagxosigno"?

La solvo: Por solvi la interpretan problemon mi devis sxangxi de Window-Eyes
al Supernova. Tie la Esperantaj cxapelitaj literoj aperis kiel demandsignoj,
kaj mi povis konstati, ke la gxustaj interpretoj estas "legosigno" kaj
"pagxosigno".

Cxi tion vi bv. konsideri ne kiel plendon pri tio, ke la homoj uzas
Unikodon - normale la kunteksto suficxas, por ke mi gxuste interpretu
Unikodajxojn -, sed kiel teknikan raporton. Se John Wells legas cxi tion, li
konsideru gxin kiel pliampleksigon de la respondo, kiun mi donis al lia
demando pri brajlo kaj Unikodo post mia cxi-jara IKU-prelego.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 6:35:25 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Cxi tion vi bv. konsideri ne kiel plendon pri tio
Sed se la x-skribo aŭ la apostrofo-skribo au eĉ la h-skribo estas pli kompfortaj por vi, mi facile povas adaptiĝi. Mi uzas unikodon, ĉar ĉiuj diris, ke mi devas uzi unikodon.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Aug 17, 2009, 10:27:37 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Sed se la x-skribo aŭ la apostrofo-skribo au eĉ la h-skribo estas pli
> kompfortaj por vi, mi facile povas adaptiĝi. Mi uzas unikodon, ĉar
> ĉiuj diris, ke mi devas uzi unikodon.

Se cxi-liste nur mi havas malfacilajxojn - cetere ne nesupereblajn, kiel mi
antauxe klarigis -, estas tute sensence, ke tiu unu homo bremsu la evoluon
aux malhelpu lauxFundamentan skribon. Cetere, eble post nelonge aperos
versio de Window-Eyes, kiu povas tauxge manipuli Unikodon, kaj eble mi ecx
sukcesos fin-instali EK tiel, ke mi kapablos rapide SKRIBI Unikode (en Word
mi povas, sed mi uzas ALT ' kvarciferan numeron por fari cxapelitan
literon). Mian retposxtilon mi agordis por sendi purtekstajn mesagxojn, kio
kauxzis averton cxiam, kiam mi volas sendi mesagxon enhavantan la
euxro-signon!

Konklude: pli bone ol devigi cxiujn fari unu pasxon malantauxen, estas, ke
mi devigu min mem fari unu pasxon antauxen.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 10:55:20 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Konklude: pli bone ol devigi cxiujn fari unu pasxon malantauxen, estas, ke 
mi devigu min mem fari unu pasxon antauxen.
Bone, sed intertempe mi provos superg'entilumi.

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Aug 18, 2009, 9:33:28 AM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Laŭ mi la nuna "paĝosigno" tute taŭgas kaj kompreneblas, sed
> "legosigno" estus same tute bona, kaj eble eĉ preferinda (ĉar pli
> ĝenerala).

Jes, mi samopinias. Estos grandega ŝanĝo, sed tio estos farita.

> PS. Iom eksterteme, korajn gratulojn pro via laboro pri Fajrovulpo. Mi
> mem uzas la esperantigitan version, kaj ofte imitas viajn vortelektojn
> dum la esperantigo de Guglo.

Mi ĝojas aŭdi tion. Kaj do nun estos mia vico uzi vian vortoelekton :). Ĉi tiaj listoj estas bonegaj por povi havi pli kaj pli koherajn tradukojn.

Amike, Eduardo.


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages