Fwd: (lbl - redaktantoj) jelpi

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2015, 1:33:43 PM1/9/15
to °listo 'lbl'
Leo:
Mi serĉas oficialan vorton por "jelpi".
Ĉu "ve-blek-i" tauĝas?

Amike salutas Leo


~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2015, 1:51:12 PM1/9/15
to °listo 'lbl', lbl - Leo De Cooman
|   Mi serĉas oficialan vorton por "jelpi". Ĉu "ve-blek-i" tauĝas? Amike salutas Leo

Mi ne scias. Ĝi ne estas en niaj listoj.  La reta PIV diras:

jelp/i (ntr) Akre ekkrii, kiel vundita aŭ kolereta hundo aŭ kiel ŝakalo.

ve-bleki laŭ mi taŭgas. "akre ekkrii" aŭ "akre bleki" povus esti alia variaĵo.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 9, 2015, 2:16:33 PM1/9/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 09/01/2015 19:33, Renato Corsetti ha scritto:
> Leo:
>
> Mi serĉas oficialan vorton por "jelpi".
> Ĉu "ve-blek-i" tauĝas?
Jelpas vulpoj, kaj hundoj por ĝemi

Tial ĝem-bleki ... ĉu?
J-K Rinaldo


Antonio De Salvo

unread,
Jan 9, 2015, 3:02:17 PM1/9/15
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Leo De Cooman

 

En la germana vortaro Kruse estas (krom hurleti) plorgxemeti.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 9 gennaio 2015 19:51
A: °listo 'lbl'; lbl - Leo De Cooman
Oggetto: (la bona lingvo) jelpi

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Pjer

unread,
Jan 11, 2015, 1:06:41 PM1/11/15
to la-bona...@googlegroups.com, l...@de-cooman.be
Ŝajnas, ke "jelpi" respondas al "japper" en la franca, ties signifo estas "aboyer" = boji (Fund. vorto) pri junaj hundoj aù bleki pri ŝakalo.
Do hundete bleki, tiaokaze "bojeti" povus taùgi.

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2015, 3:21:40 PM1/11/15
to la-bona...@googlegroups.com, l...@de-cooman.be

Pjer:

 

|   Do hundete bleki, tiaokaze "bojeti" povus taùgi.

 

Ne malbone. Kion pensas la aliaj?

 

Amike

 

Renato

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 12, 2015, 3:30:57 AM1/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti

 | Do hundete bleki, tiaokaze "bojeti" povus taùgi.

Mi intervjuis ĉiujn bestojn. Jen iliaj respondoj
- amortamburadas, brufrapas, taburadas kaj kriĉas testudoj
- beas ŝafoj [be-e-e!]
- blateras kameloj
- bojas aŭ ŭaŭas hundoj kaj fokoj [boj!]
- bojetas hundetoj
- bramaras cervoj
- brufrapas, taburadas, amortamburadas, kriĉas testudoj
- cincas musoj
- ĉirpas cikadoj kaj griloj
- fajfas merloj kaj turdoj
- gakas anseroj
- gluglas meleagroj [glu-glu-glu]
- grakas korvoj kaj kornikoj [grak!]
- gruntas porkoj, aproj kaj erinacoj [grunt!]
- graŭlas agresaj hundoj
- henas ĉevaloj [hen!]
- hojlas lupoj, tirhundoj kaj orelstrigoj
- hurlas hundoj kaj lupoj
- iaias azenoj
- jelpas ĝemantaj hundoj kaj vulpoj
- kakabas aŭ kriaĉas perdrikoj
- klukas kokinoj
- klakadas cikonioj kaj delfenoj
- kokerikas kokoj
- kraĉospirasaŭ, ronronas aŭ ŝpinadas katoj
- krias hiurundoj kaj mevoj
- kriaĉas aŭ kakabas perdrikoj
- kriĉas rabobirdoj (agloj, mevoj, akcipitroj), tamen ankaŭ testudoj
- kukulas kukuoj
- kvakas ranoj, bufoj kaj anasoj [kvak!]
- kveras aŭ rukulas kolomboj kaj turtoj
- kvivitas birdoj
- mekas kaproj
- miaŭas katoj
- muĝas bovoj
- murmuregas urso
- najtingalo kantas
- pepas kokidoj, paseroj kaj porkidoj
- remaĉas bovoj
- ronkas ĉevaloj
- ronronas, kraĉospiras aŭ ŝpinadas katoj
- roras leonoj kaj tigroj [ror!]
- rukulas aŭ kveras kolomboj kaj turtoj
- sibilas serpentoj [sss!]
- ŝirkriegas pavoj
- ŝpinadas, ronronas aŭ kraĉospiras katoj
- spiregas balenoj
- taktakas pegoj
- tamburadas, brufrapas, amortamburadas aŭ kriĉas testudoj
- triladas alaŭdoj
- trumpetas elefantoj
- ululas gufoj, strigoj kaj lupoj [huu!]
- ŭaŭas aŭ bojas hundoj [ŭaŭ]
- zumas abeloj, kuloj, muŝoj kaj insektoj [zzz!]

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2015, 4:57:58 AM1/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Mi intervjuis ĉiujn bestojn. Jen iliaj respondoj
Vi faris grandan laboron.

|   - bojas aŭ ŭaŭas hundoj kaj fokoj [boj!]
"ŭaŭas" estas vorto, kiun mi vidas la unuan fojon (kiel cetere multaj aliaj). via laboro konvinkas min pri la genieco de la zamenhofa sistemo: ĉiuj blekas.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 12, 2015, 6:50:09 AM1/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
|  J-K Rinaldo: - bojas aŭ ŭaŭas hundoj kaj fokoj [boj!]
"ŭaŭas" estas vorto, kiun mi vidas la unuan fojon (kiel cetere multaj aliaj). via laboro konvinkas min pri la genieco de la zamenhofa sistemo: ĉiuj blekas.
Tiujn vortojn mi ĉerpis el la esperanta literaturo, kaj ilin citis
por helpi Leon en liaj lingvaj esploroj pri la bestbleokoj.
"Ŭaŭado" mi eltiris el la ekbleko [ŭa!] de hundo, ja trovita en literaturo.

Ke ĉiu bestoj blekas estas konkludo tro simpliga: ja De Salvo jam atentigis
ke ĉiuj bestoj blekas per sia lingvo.

Mi kolektis ankaŭ liston de la bruoj kun dekstra itallingva klarigo.
Se ĝi povas interesi mi povas esperantigi la dekstran kolumnon
J-K Rinaldo

bruo

- rumore o verso dell’uomo

blablao

- chiaccherio

fajfo [fajfilo]

- fischio [fischietto]

flustro

- bisbiglio

gluglo

- gorgoglìo (liquido che esce dalla bottiglia)

- riso non sufficentemente trattenuto

grinco

- stridio, cigolio

grumblo

- brontolio

ĝemo

- gemito

hupo

- rumore di clacson

hurli

- urlare (del mare)

klako

- schiocco (di lingua, di mani, di frusta)

knako

- r. di denti che battono

knalo

- sparo, scoppiare (palloncino), schiocco (di frusta)

knaro

- scricchiolio (porta, ruota, neve), crepitio di tuono

krako

- crepitio (di qualcosa che si rompe)

krio

- grido

lirlado

- mormorio (ruscello)

muĝo

- muggito (di forte vento)

murmuro

- stormire delle foglie, mormorare del vento, verso dell’orso

plaŭdo

- sciacquio (onde)

raslo

- respiro di ammalato

ronko

- il russare

rumoro

- r. confusi, vocio, brusio

sibilo

- sibilo (serpente, pallottola)

singulto

- singhiozzo

skuo

- scossa o sbattimento (porta)

sono

- monete

sonoro

- canto (bicchiere di cristallo)

stertoro

- rantolo

strido

- stridio

suspiro

- sospiro

susuro

- fruscio

ŝmaco

- rumor di labbra (baciando o mangiando), schioccare di lingua

- risucchio di liquido denso o di pantano

ŝriko

- strillo

tiktakto

- tiktak

tinto, tintado [tintilo]

- tintinnio (bicchieri, campanello)[campanello]

tondro

- tuono

trilo

- trillo

tumulto

- tumulto (popolo)

ŭa!

- bebokrio

zumo

- il canticchiare senza parole


Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 12, 2015, 8:48:54 AM1/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tre interesiĝas pri la kolektado fare de J.K.Rinaldo. Bv esperantigi la italan parton.    Hundbleko devenas en multaj lingvoj de onomatopeoj:  Ouah ouah! en la franca, gâu gâu [gaŭ gaŭ] en la vjetnama. La esperanta ŭa ŭa donas ŭaŭaado, ekŭaŭadi ktp laŭ la principo de vortfarado. Malgraŭ ke la Akademio malrekomendas la uzon de ŭ antaŭ vokalo, mi ĉiam preferas ŭaŭai ol hundbleki.                                                                                                                                     Thu

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 12, 2015, 11:08:02 AM1/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
LISTO DE BRUOJ (de homoj aŭ de aĵo). Inter kadraj krampoj foje la iloj por eligi la bruo.
Inter ili estas ne Oficialaj Radikoj (ne OR), pri kiuj utilus proponi samsignifajn vortojn aŭ oficialigon.

- blablao - ne OR: babilbruo, babiladaĉo
- fajfo [fajfilo]
- flustro
- gluglo - ne OR: - pri akvo eliranta de botelo
                            - pri ridado ne sukcese retenata
- grinco
- grumblo
- ĝemo
- hupo - ne OR: sona avertilo
- hurli - ne OR: lupobleki
- klako: pri kruda rapida movo de io kontraŭ io (per lingvo, manoj, vipo, dentoj...)
- knalo - ne OR: pri pafo, aŭ krevanta baloneto aŭ vipo
- knaro - ne OR: akra bruo de skrapado aŭ frotado, aŭ pri grincanta pordo, rado aŭ pistita neĝo aŭ tondrokraketado
- krako: sekan bruon
- krevo: subita rompiĝo sub premforto
- krio
- lirlado - ne OR: milda frustro de riveretoj
- muĝo: - obtuza bruo simila al bovobleko
              - bruo de ventego, acvofalo, marondoj aŭ de ŝiptrumpetego
- murmuro: - malakuta mallaŭta sonon de folioj, de vento.
                     - ursobleko
- plaŭdo: bruo estiĝanta batigante kontraŭ plataj supraĵoj... de ondoj, de remiloj, flugiloj sur akvo
- raslo - ne OR: - bruo produktata de aerpaso tra aervojoj (tipa en la kuracista profesio)
                          - stertoro
- ronko
- rumoro - ne OR: konfuza kolektiva voĉbruo
- sibilo - ne OR: malklara sono de serpento aŭ kuglo
- singulto
- skuo
- sono... ankaŭ pri moneroj
- sonoro... sono daŭranta, pri kristaloj ekzemple
- stertoro
- strido - ne OR: bruo akra, orelŝire sibila
- suspiro: - ne OR: forta longa elspiro por esprimi bedaŭron
- susuro
- ŝmaco: - lipobruo kisante, mangiante aŭ per la lango
               - bruo de densaj ensuĉitaj likvoj aŭ ŝlimejo
- ŝriko - ne OR: akuta bruo
- tiktakto - ne OR: onomatopea alterna sono kiel tiu de oroloĝo aŭ tipa danco
- tinto, tintado [tintilo]: iom tremanta sono pri interfrapiĝantaj glasoj aŭ tintiloj
- tondro
- trilo
- tumulto
- ŭa! - ne OR: bebokrio
- zumo: - obtuza bruo
              - pri homo murmuranta aŭ kantanta per preskaŭ fermita buŝo


Nguyen Xuan Thu skribis:

Hundbleko devenas en multaj lingvoj de onomatopeoj:  Ouah
ouah! en la franca, gâu gâu [gaŭ gaŭ] en la vjetnama. 
Tio komprenigas ke la jam citita LISTO DE BESTOBLEKOJ ne havas oficialan valoron.
Ĝuste pro tio ke onotopeo varias de lando al lando.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2015, 9:55:02 AM1/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johano Karlo,

vi insistas pri inventado de radikoj. La fakto ke vi trovis ilin en la literaturo, eble signifas, ke principe ili estus ignorindaj.

Momente ni koncentriĝu pri la vortoj "ne Oficialaj Radikoj (ne OR), pri kiuj utilus proponi samsignifajn vortojn aŭ oficialigon."
- blablao - ne OR: babilbruo, babiladaĉo
- gluglo - ne OR: - pri akvo eliranta de botelo
                            - pri ridado ne sukcese retenata
- hupo - ne OR: sona avertilo
- hurli - ne OR: lupobleki
- knalo - ne OR: pri pafo, aŭ krevanta baloneto aŭ vipo
- knaro - ne OR: akra bruo de skrapado aŭ frotado, aŭ pri grincanta pordo, rado aŭ pistita neĝo aŭ tondrokraketado
- lirlado - ne OR: milda frustro de riveretoj
- raslo - ne OR: - bruo produktata de aerpaso tra aervojoj (tipa en la kuracista profesio)
                          - stertoro
- rumoro - ne OR: konfuza kolektiva voĉbruo
- sibilo - ne OR: malklara sono de serpento aŭ kuglo
- strido - ne OR: bruo akra, orelŝire sibila
- suspiro: - ne OR: forta longa elspiro por esprimi bedaŭron
- ŝriko - ne OR: akuta bruo
- tiktakto - ne OR: onomatopea alterna sono kiel tiu de oroloĝo aŭ tipa danco
- ŭa! - ne OR: bebokrio
Laŭgrade mi proponos liniojn, sed ankaŭ aliaj bonvolos.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages