I: (la bona lingvo) dukt-o

2 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Feb 21, 2010, 8:32:48 AM2/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi jam sendis ĉi tiun mesaĝon tri fojojn, sed ĝi neniam alvenas. Ĉu eble pro la ilustraĵo? Antaŭe mi metis ĝin en la mesaĝon mem, sed nun mi sendas ĝin kiel aldonaĵon.

Anna

 

 


Da: Anna Lowenstein [mailto:anna.lo...@esperanto.org]
Inviato: sabato 20 febbraio 2010 10.41
A: 'la-bona...@googlegroups.com'
Oggetto: R: (la bona lingvo) dukt-o

 

Mi ne sekvis la tutan diskuton, sed ĉu vi traktis la medicinan uzon de la vorto “dukto”? En mia libreto “Sukcesa mamnutrado” mi efektive uzis la vorton “duktoj” por la laktoduktoj, tra kiuj lakto vojaĝas tra la mamoj ĝis la elirpunktoj en la cicoj.

 

[Ilustraĵo forigita – vidu la aldonaĵon.]

 

Jen ilustraĵo de homa mamo. Ĉu ankaŭ tiuokaze uzi la terminon “kondukilo”? Aŭ ĉu tamen “dukto” estus pli oportuna? Kompreneble ekzistas ankaŭ aliaj duktoj/kondukiloj en la korpo, kiuj portas sekreciaĵojn de diversaj glandoj. Vidu (anglalingve): http://en.wikipedia.org/wiki/Duct_%28anatomy%29 Mi rimarkas, ke en la difino komence de la artikolo, oni uzas la vorton “channel” (kanalo).

Kore,

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 19 febbraio 2010 18.07
A: ° listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) dukt-o

 

Ronaldo:

Mi nur volas aldoni, ke internacie, dukto ne cxiam estas tubo. Foje gxi estas
ponto (akvadukto, viadukto, cervidukto )

mi kontrolis kaj "viadukto" apartenas al la 2-a oficiala aldono. Ĉu ni havu la linion

viadukt-o (2oa) = alt-a pont-o ?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mamo.bmp

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2010, 9:14:54 AM2/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi jam sendis ĉi tiun mesaĝon tri fojojn, sed ĝi neniam alvenas.

Nun ĝi alvenis.

Mi nun rimarkas ke PIV mem montras la alternativan esprimon: konduk-tubo, kaj por la medicina kaj por aliaj uzoj.

Ĉu ni registru tion?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages