Nepre ne "bend/", sed la Fundamenta "stri/" ! (Se, post longa pripesado, oni venus al konkludo, ke estas pli bone rezervi la radikon "stri/" por tiaj sencoj, en kiuj ghi ne nomas ian apartan ajhon, sed ion nur-videblan sur ajho pli vasta, estus tute facile kontentighi per la Fundamenta proksimasignifa "ruband/".)
Nia problemo ni havas ankau' la linion:
vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a, disk-a) film-o
Dankon pro la reatentigo pri tio. Repripensinte la aferon, mi nun preferas simple uzi "filmeto" por "klipo". Lau mi la linio povus aspekti jene:
klip-o (parolante pri film-arto) --> film-et-o, muzik-film-(et)-o
Marcos
Pri "film/o", mi jam diris, kial mi kontrauas ties uzadon por io alia, ol filmo, kaj por ia dokumento au artajho registrita sur filmo, mi rekomendas, ke oni preferu ian alian vorton : au "film/ajh/o" (kiam efektive sur filmo tio estas registrita), au "kin/ajh/o" (tauga sendepende de la registradomaniero, sed nur tiam, kiam rigardanto havas impreson pri movighado).
Kore salutas Francisko