tokonomo

4 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Oct 23, 2012, 9:48:14 AM10/23/12
to la-bona-lingvo
Saluton!

Laux PIV tokonomo estas "japana dekoracia nicxo en la gastocxambro".
En la angla kaj franca Vikipedioj gxi estas speco de "alcove".
Kaj PIV kaj ReVo diras, ke alkovo estas litnicxo.

Miaj demandoj estas:
(1) Cxu "alkovo" en Esperanto estas nicxo nur por lito?
(2) Cxu en Esperanto oni ne povas uzi "alkovon" por japana "tokonomo".

Antauxdankon!

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2012, 2:56:03 PM10/23/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
|   (1) Cxu "alkovo" en Esperanto estas nicxo nur por lito?
Fakte, laŭ mia kompreno ĝi estas lito kovrita per baldakeno. Vidu "baldakeno" en Vikipedio ne nur en Esperanto.

|   (2) Cxu en Esperanto oni ne povas uzi "alkovon" por japana "tokonomo".
Mi pensus ke ne, kvankam mi ankoraŭ ne komprenas kio efektive estas "tokonomo" en la japana.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Vastalto

unread,
Oct 23, 2012, 10:51:20 PM10/23/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>| (2) Cxu en Esperanto oni ne povas uzi "alkovon" por japana "tokonomo". Mi
>| pensus ke ne, kvankam mi ankoraŭ ne komprenas kio efektive estas
>"tokonomo"
>| en la japana.

Tokonomo estas nepre necesa parto de japanstila gastocxambro. Gxi
trovigxas ankaux en mia domo.

Mi citas parte el Enciklopedieto Japana (NAKAMURA Teruo, 1964):
"TOKONOM-O : dekoracia nicxo aperta de la plafono gxis la bazo, iom pli
altigita ol la nivelo de la tatamita planko, cx. 1 m. profunda kaj 2 m.
largxa. ...... Sur la funda muro oni pendigas kakemonon. La bazospaco
estas tegita per unupeca tuta lignoplato, kaj iafoje, kovrita per
tatamostila mato. Tie oni metas vazon de ikebano, aux ornam-soklon kun
incensilo sur gxi. ...... Tokonomo estas la plej honora loko en japana
cxambro. Kiam oni havas gastojn, oni sidigas ilin antaux tokonomo."

Bildoj en tiutema artikolo de Vikipedio helpos komprenon.
http://en.wikipedia.org/wiki/Tokonoma

Mi timas, ke tokonomo estas tro granda por nomi gxin "nicxo".

Amike

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Oct 24, 2012, 2:46:10 AM10/24/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto, pro la klarigoj! Nun ni komprenas la tokonomon, kaj kuraĝas diri, ke la traduko per "alkovo" ne havas grandan sencon. Mi vere dirus, ke la vorto "tokonomo" havas rajton ekzisti en Esperanto por tiu specifa aĵo.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages