pind-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 30, 2009, 4:50:15 PM11/30/09
to °listo 'la bona lingvo'
PIV resendas de "pajnt-o" al "pind-o", mezurunuo de proksimume duona litro.

En la parolata lingvo mi nur aŭdis "pajnt-o" ?

Kiu estas viaj spertoj, opinioj?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 30, 2009, 5:23:21 PM11/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Kiu estas viaj spertoj, opinioj?

Arkaika nemetrika unuo, kies uzo jam de multaj jaroj ne plu estas
permesata laŭ internaciaj normoj. :-)

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2009, 2:23:50 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Arkaika nemetrika unuo
Certe, sed nur el la lingva vidpunkto, se oni volas paroli pri tio, kion oni uzu: pajnt-o aŭ pindo?

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 1, 2009, 2:58:04 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen ankorau’ uzata en Britujo (ec’ se nur neformale!) Mi mem ankorau’ havas anglajn kuirlibrojn, kiuj uzas la malnovan sistemon. Do mi foje devas “traduki” receptojn de la eksa brita sistemo al kilogramoj kaj litroj.

Mi ne trinkas bieron, sed mi pensas, ke eble biero en trinkejoj ankorau’ estas vendata lau’ pajntoj. Estus preferinde demandi al brita esperantisto, c’u g’i ankorau’ estas uzata, ekzemple por biero kaj eventuale lakto, kaj kiel la britaj esperantistoj nomas g’in.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 30 novembre 2009 23.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pind-o

Anna Lowenstein

unread,
Dec 1, 2009, 3:10:14 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Iom eksterteme mi memoras tre sukcesan reklamkampanjon kiam mi estis infano, kun la slogano "Drinka pinta milka day" = Drink a pint of milk a day (Trinku pajnton da lakto ĉiutage). Se en la angla oni diras rapide "pint of" ĝi povas soni kiel "pinta".
La slogano estis tiel sukcesa, ke la vorto "pinta" eĉ eniris la lingvon kaj estas trovebla en bonaj vortaroj. Ĝi signifas pajnto da lakto.
Fakte, britoj havas emocian ligon kun la malnova sistemo de mezurunuoj, kaj do ne tre volonte akceptis devigan metrigon. La esprimoj "pajnto da biero" aŭ "pajnto da lakto" kunportas kromsignifojn, kiuj ne troviĝas en la koncepto "duonlitro da..."
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 30 novembre 2009 23.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pind-o

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2009, 3:41:11 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
"Drinka pinta milka day". . .  La esprimoj "pajnto da biero" aŭ "pajnto da lakto" kunportas kromsignifojn, kiuj ne troviĝas en la koncepto "duonlitro da..."
Mi volonte kredas tion, sed eble, se ni volas havi liniojn, ili devus esti:

pajnt-o --> duon-a litr-o
pind-o --> duon-a litr-o

Nur tiel ni povas certigi komprenon fare de italoj aŭ vjetnamoj.

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 1, 2009, 4:45:08 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, vi pravas! Se mi tradukus anglan tekston en Esperanton, por la esprimo ”pajnto da biero” mi certe tradukus ”duonlitro da biero”.

Sed por pli precizaj tradukoj (ekzemple receptoj) tio ne estus sufic’e preciza. Do, necesus aldoni interkrampe (brite: 568 ml; usone: 473 ml).

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 1 dicembre 2009 9.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pind-o

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 1, 2009, 5:34:42 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Se "a pint of beer" signifas, kiel diras Anna, pli ol "duonlitro da
biero" por la angloj (NE por la anglolingvaj australianoj!), ni devas
traduki la australian frazon kiel "duonlitro da biero" kaj la britan
frazon
AU per "pajnto da biero",
AU per "duonlitro da biero" kun plurvorta aldono de la ekstra brita signifo,
AU per kombino de "duonlitro da biero" kun pluraj afiksoj ktp. por doni tiun
ekstran signifon.
La unua solvo kreus milojn da neologismoj necesaj por indiki chiujn
malsamajn komprenojn en la tuta mondo.
La dua solvo shajnas al mi necesa, kvankam pli praktika estus, doni
antauan klarigon pri chi tiu ekstra signifero che la britoj.
La tria solvo shajnas al mi neebla por naudeknau procentoj de tiaj
kulturaj diferencetoj de kutimaj nocioj. Ghenerale oni ne indikas,
che tradukado, la kulturajn nocidiferencojn, da kiuj chiu vorto
havas dekojn, se ne centojn. Krome, che audo de la Esperanta
"duonlitro da biero", mi komprenas la esprimon sen la britaj
ekstrajhoj, kaj la britoj laugrade komprenos ghin kun la ekstrajhoj,
vole-nevole. Se mi telefonas al japano kaj diras, ke en Australio ne
necesas hejtigilo sub la tablo en vintro, li pensas pri sia malalta
tablo kaj mi pri mia alta. Kutime indiki tiujn diferencojn estas
superflua en la lingvo, char la vorto "tablo" ne perdis sian
kulturan signifon por mi nek por la japano.


>
> Iom eksterteme mi memoras tre sukcesan reklamkampanjon kiam mi estis
> infano, kun la slogano "Drinka pinta milka day" = Drink a pint of milk a
> day (Trinku pajnton da lakto ĉiutage). Se en la angla oni diras rapide
> "pint of" ĝi povas soni kiel "pinta".
> La slogano estis tiel sukcesa, ke la vorto "pinta" eĉ eniris la lingvon
> kaj estas trovebla en bonaj vortaroj. Ĝi signifas pajnto da lakto.
> Fakte, britoj havas emocian ligon kun la malnova sistemo de mezurunuoj,
> kaj do ne tre volonte akceptis devigan metrigon. La esprimoj "pajnto da
> biero" aŭ "pajnto da lakto" kunportas kromsignifojn, kiuj ne troviĝas en
> la koncepto "duonlitro da..."
> Anna
>
> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
> Inviato: lunedì 30 novembre 2009 23.23
> A: la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman

unread,
Dec 1, 2009, 6:02:25 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis


>> Arkaika nemetrika unuo
> Certe, sed nur el la lingva vidpunkto, se oni volas paroli pri tio,
> kion oni uzu: pajnt-o aŭ pindo?


Se temas pri la usona mezurunuo por likvaĵoj, diru *0,473176** *litron
Se temas pri la usona mezurunuo por seka materio, diru *0,550610* litron
Se temas pri brita mezurunuo, diru *0,568261* litron
Se temas pri novzelanda mezurunuo... demandu de kiuj prapatro la uzanto
devenas...

Nia karmemora Claude Piron (patrono de ĉi tiu retejo) ŝatis kompari la
tempon bezonatan por akceptigi diversajn bonajn ideojn: "arabaj"
ciferoj, la metrika sistemo, Esperanto.
Jen klara ekzemplo: tiuj mezurunuoj ankoraŭ estas uzataj, kvankam
internaciaj normoj jam delonge "kondamnis" ilin.
Eble la uzantoj de tiuj unuoj ankoraŭ kalkulas kiel la romianoj: IX x
XLIV = .... kaj malakceptas la tiel nomatan araban cifersistemon. (Ĉu
tiuj, kiuj kuraĝas uzi arabajn ciferojn estus enkarcerigataj en
Guantanamo? Iam homoj estis kondamnataj al morto pro tia krimo, laŭ Claude)

:-) Amike salutas
Leo


mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 1, 2009, 7:00:55 AM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Australio.
Dum la lastaj kvardek jaroj mi neniam uzis la vorton "pint" nek audis
iun ajn uzi ghin. Almenau ne en Australio, anglolingva lando. Ankau
la boteloj kaj aliaj ujoj shanghatis antau kvardek jaroj.

ro-esp

unread,
Dec 3, 2009, 11:53:31 AM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi favoras linion kiu direktas de "pindo"(kiun miatakse neniu rekonus)
al "pajnto"
(kiun cxiuj angleparolantoj rekonas), kun priskribo "plimalpli duona litro".

en la nederlanda nederlanda la vorto "pint" (nl-a prononco pynt, belga pint)
uzatas cxefe por biero, sed en la jaroj sepdek ankaw por laktoreklamo.
La heroo
de gxi nomigxis "joris driepinter" - sed tio flanken

Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2009, 12:33:57 PM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
kun priskribo "plimalpli duona litro".
Mi aldonis tiun priskribon.

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 3, 2009, 12:54:28 PM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi preferus: “proksimume duona litro”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 3 dicembre 2009 18.34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pind-o

Leo De Cooman

unread,
Dec 3, 2009, 1:14:58 PM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein skribis:


> Mi preferus: “proksimume duona litro”.

Jes! "Pli malpli" estas iom stranga esprimo. Mi foje diras "pli aŭ
malpli" laŭ la nederlanda "min of meer"

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2009, 2:08:55 PM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
mi aldonis proksimume.

renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 4, 2009, 6:35:48 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas la du liniojn:

pajnt·o ~ duon·a litr·o (mezurunuo por likvaĵoj en Britujo kaj aliaj anglalingvaj landoj proksimume egala al duona litro)
pind·o ~ duon·a litr·o (mezurunuo por likvaĵoj en Britujo kaj aliaj anglalingvaj landoj proksimume egala al duona litro)

Ni ambaŭokaze uzas "~", do ni malrekomendas neniun el la du radikoj. Tamen laŭ mi ni malrekomendu unu el la du radikoj, prefere "pindo". "pajnto" tiam ankaŭ povas aperi kiel alternativo ĉe "pindo". Aldone mi preferus "duonlitro" al "duona litro"; ĉe "duona litro" mi pli ol ĉe "duonlitro" pensus pri preciza kvanto, dum ja estas nur proksimume duona litro. Kaj verŝajne sufiĉas havi la longan klarigon ĉe unu el la du linioj. Do jen mia propono por la du linioj:

pajnt·o ~ duon·litr·o (mezurunuo por likvaĵoj en Britujo kaj aliaj anglalingvaj landoj proksimume egala al duona litro)
pind·o → duon·litr·o, pajnt·o

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Dec 4, 2009, 6:59:54 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Tio s’ajnas al mi bona arang’o. Sed c’u preferi “pajnto” au’ “pindo”? Mi vidas, ke PIV faras la malon; de “pajnto” g’i transsendas al “pindo”. Tamen en la vortaro de Wells mi trovas ”pajnto”.

C’u iu informig’is, kiun terminon efektive uzas la britaj/usonaj/au’straliaj/novzelandaj esperantistoj? Precipe en Britujo la koncepto estas ankorau’ sufic’e viva – mi ne scias pri la aliaj landoj – do supozeble la tieaj esperantistoj devas havi opinion pri tio.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 4 dicembre 2009 12.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pind-o

Marcos Cramer

unread,
Dec 4, 2009, 7:19:47 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

C’u iu informig’is, kiun terminon efektive uzas la britaj/usonaj/au’straliaj/novzelandaj esperantistoj?


Mi ĉeestis britajn kongresojn kaj ofte renkontis junajn (bieremajn) britojn ĉe alilandaj junularaj Esperanto-aranĝoj. Ĉiuj ĉi britoj uzis nur "pajnto" kaj neniam "pindo". Mi do oftege aŭdis en Esperanto la vorton "pajnto" kaj neniam la vorton "pindo". Ŝajnas al mi ke "pajnto" estas viva vorto (almenaŭ por la britaj Esperantistoj kiuj konas tiun mezurunuon el sia denaska lingvo), dum "pindo" estas nur-vortara malviva vorto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 8:48:25 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
pajnt·o ~ duon·litr·o (mezurunuo por likvaĵoj en Britujo kaj aliaj anglalingvaj landoj proksimume egala al duona litro)
pind·o → duon·litr·o, pajnt·o
Mi ĝustigis laŭ tiu propono. Tio ne signifas, ke ankaŭ mi principe sentas ke "duon-litro" estas formo preferinda al "duona litro". simple, laŭ mi, temas pri alia formo, kiun esperantistoj kun difinitaj lingvaj fonoj ŝatas plie.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 4, 2009, 2:39:14 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:

Pardonu min. Laŭ mi nek duona litro, nek duonlitro taŭgas en tia difino.
Litro estas precizega mezurunuo (egala al milono de m³.) Mi proponas:

pajnt·o ~ mezurunuo por likvaĵoj aŭ aliaj substancoj en Britujo kaj
aliaj anglalingvaj landoj iom pli granda ol duona litro kaj malsama laŭ
la lando kaj mezurenda substanco.
pind·o → pajnt·o

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Dec 4, 2009, 4:21:34 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
pajnt·o ~ mezurunuo por likvaĵoj aŭ aliaj substancoj en Britujo kaj
aliaj anglalingvaj landoj iom pli granda ol duona litro kaj malsama laŭ
la lando kaj mezurenda substanco.

En nia listo ni listigas uzeblajn alternativojn, ne difinojn. Kiam mi parolas pri mia vizito al brita drinkejo, mi certe ne dirus ke mi trinkis "mezurunuon por likvaĵoj aŭ aliaj substancoj en Britujo kaj aliaj anglalingvaj landoj iom pli granda ol duona litro kaj malsama laŭ la lando kaj mezurenda substanco da biero" anstataŭ "pajnto da biero"! Fakte mi dirus "mi trinkis duonlitron da biero". En tiaj situacioj ne multe gravas ke estis kelkaj mililitroj pli. Kaj en la sciencaj kuntekstoj, en kiuj gravas precizeco, eĉ la vritoj ne plu uzas pajntojn.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 4:28:46 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Laŭ mi nek duona litro, nek duonlitro taŭgas en tia difino.
> Litro estas precizega mezurunuo (egala al milono de m³.)
Kara Leo, kompatu nin! Ni estas normalaj parolantoj kaj scias nenion pri
milonoj de m3.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2009, 8:36:04 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Fakte mi dirus "mi trinkis duonlitron da biero". En tiaj situacioj ne
multe gravas ke estis kelkaj mililitroj pli. Kaj en la sciencaj
kuntekstoj, en kiuj gravas precizeco, eĉ la vritoj ne plu uzas pajntojn.

Pardonu, mi ne atentis, pri kiu retejo ĝuste temas. Mi pensis pri difino
por oficialigo.

Vi ankaŭ povus diri "mi trinkis glasegon da biero"..

Sur mezurilo, kiu estis ĉe aparato aĉetita antaŭ malpli ol du jaroj, la
metrikaj indikoj troviĝas inter du "anglaj": oz kaj cup. Sur alia, pli
malnova mezurilo estas cups (ŝajne 4 cups = 1 oz) kaj quart (kiu
ŝajnas esti 4 cups aŭ 32 oz). Sur tria mezurilo estas indikoj en
"fluid ozs & pints". Se mi bone memoras oni liveras brulaĵon por motoroj
en "gallon".en anglalingvaj landoj (eble ne plu en Britio pro EU???)
Mi neniam uzis tiajn enhavmezurojn.
Colojn kaj futojn ni devis uzi subentrepene laborante por iuj firmaoj en
la sepdekaj jaroj: Fonto de eraroj kaj grandaj perdoj! En tiaj kazoj ja
gravas precizeco. Kaj Esperanto ankaŭ estu uzebla en la maŝinkonstrua fako.
Pro miskalkulo inter tia nemetrika kaj metrika sistemoj iam malsukcesis
spacoprojekto kostinta miliardojn da dolaroj.
Colo, futo, mejlo, funto, unco, mejlo, tuno estas fundamentaj vortoj.


Amike salutas
Leo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2009, 10:33:45 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Pardonu, mi ne atentis, pri kiu retejo ĝuste temas. Mi pensis pri difino 
por oficialigo.
Bone. Do sendu viajn proponojn al la alia listo.

Kaj Esperanto ankaŭ estu uzebla en la maŝinkonstrua fako.
Certe.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages