termometro

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 17, 2009, 7:27:54 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, varmo estas bona vorto, kaj mine kredas ke iu ajn uzas "kaloro"
(ekster la greka?)

Tamen, jes indas - kiel faras la fizikistoj - distingi varmon
(esprimenda en kalorioj
aw jxuloj) disde temperaturon (esprimenda en gradoj celsiusaj,
fahrenhejtaj aw kelvinoj)

Se sur via hawto falas dek gramoj da bolanta akvo (100 gradoj
celsiusaj), tio estas pli granda problemo ol se tien falas dek gramojn
da 180-grada oleo. Estas cxar la oleo havas pli altan temperaturon sed
tamen malpli da varmo

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Dec 17, 2009, 5:18:15 PM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Se sur via hawto falas dek gramoj da bolanta akvo (100 gradoj
celsiusaj), tio estas pli granda problemo ol se tien falas dek gramojn
da 180-grada oleo. Estas cxar la oleo havas pli altan temperaturon sed
tamen malpli da varmo

Mi scias ke en faka nacilingva lingvaĵo, la vorto "varmo" alprenas la signifon "varmenergio". Tamen mi ne estas konvinkite ke nepre devas same esti en Esperanto. Se mi volas klare esprimi la ideon pri varmenergio en Esperanto, mi diras "varmenergio" kaj ne "varmo", ĉar "varmo" en la komuna lingvo certe ne signifas "varmenergio", sed ion similan al "temperaturo pli alta ol normale" (kie la interpreto de "normale" dependas de la kunteksto).

Mi ja konsentas ke necesas distingi inter "varmo" kaj "temperaturo". Sed ne pro tio ke la faklingva Esperanto imitu la naciajn lingvojn kaj difinu "varmo" kiel "varmenergio". La difernecon inter "varmo" kaj "temperaturo" mi klarigus per jena ekzemplo: Nun estas tre malvarme en Germanujo, kaj ĉar mi ne ŝatas ĉi tiun malvarmon, mi povas diri kiam mi iras eksteren: "Mi malŝatas ĉi tiun temperaturon." Sed mi ne povas diri "Mi malŝatas ĉi tiun varmon", ĉar fakte temas pri malvarmo kaj ne pri varmo.

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages