Interveno? ĉu ĝusta uzo?

3 views
Skip to first unread message

Johan Kohler

unread,
Jan 29, 2015, 3:06:25 AM1/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,
Mi ofte aŭdas ĉe francparolantoj la uzado de "interveno" por "prelego", publika parolado.  Ĉu tio estas ja ĝusta?

Dankon,

Johano

lowenstein, anna

unread,
Jan 29, 2015, 3:36:38 AM1/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke tio ne estas ghusta, t.e. ke "interveno" ne signifas formalan prelegon. Sed mi ja uzus ghin por kontribuo al debato, ekz. se pluraj homoj esprimas sian opinion, mi povus konsideri mallongan opiniesprimon interveno en la debato. Mi ne uzus ghin por pli longa antauprogramita prelego.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2015, 4:19:10 AM1/29/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi samopinias kun Anna. Sed PIV en la reto memorigas nin, ke ni ne estas francoj:

interveni

1 Elpaŝi inter du partioj, kiel peranto aŭ partoprenanto: mi ne volas interveni inter via patro k via amanto; interveni en traktadon; oni petis la ambasadoron interveni kiel paciganto. enmiksi sin.

2 Okazi inter aliaj aferoj: negrava akcidento intervenis dum la prezentado.

interveno. Ago de iu, efiko de io intervenanta: lia interveno en la diskuton klarigis ĉion; la interveno de la vorto «po» en la frazoZ; la soleno finiĝis sen aliaj intervenoj. incidento.

intervenismo £ Sinenmikso, kiun necesigas specialaj cirkonstancoj, de la registaro sur ekonomia tereno.

Cetere ‘intervenismo’ estis tre konata politika vorto okaze de la 1-a mondmilito por difini tiujn, kiuj volis partopreni la militon.

Chiuokaze mi dirus, ke oni rajtas uzi ghin por mallonga alparolo okaze de kunveno, reage al prelego, ne por la prelego mem.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages