Re: reakcio kaj jeto

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 18, 2009, 11:38:44 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com


Date: Fri 17 Apr 2009 07:44
From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"

> Nun ni havas linion pri jeto
> > jet·o → re·ag·aviad·il·o

reageervliegtuig, reagierflugzeug, reacting airplane, avion a reagir...

Kaj kion pri
- jetsocieto el jet society --> monduma societo
- jetularo el jet set --> monduma societo?

pluraj punktoj.
1 mi ne scias cxu la vorto "jetsociety" efektive uzatas en la angla
2 law mi temas nek pri eta socio, nek pri societo law ($%^&) PIV
(regula kunestado por iu celo)
3 law mi ecx ne temas pri mondumado
4 la anoj law mi ne nepre dandas
5 la esprimo "jet set" law mi simple kaj nur indikas homojn famajn
kaj ricxajn, per indiki ke ili regule vojagxas per modernaj aviadiloj.
Foje ili ecx proprajxas propran.


Date: Fri 17 Apr 2009 12:36
From: Andreas Kueck

> "Verein Deutsche Sprache" (Asocio "Germana Lingvo") proponas
> por "jet set" la vorton "Schickeria". Ghi devenas - lau Vikipedio -
> de la itala "sciccheria" (chu eble "elegant[ec]o"?)

kial ne "sxikumado" ?

> kaj jida "schickern" ("drinki") kaj estas moka esprimo por la
> fest-/kultur-/mod-scena publikularo, kies (festo-)skandal(et)oj
> estas al la publiko konigataj de la skandalgazetaro.

Date: Fri 17 Apr 2009 13:57
From: "Anna Lowenstein"

> Mi verŝajne dirus ion kiel "la pinto de la pinto"

cxu gxi estas tiom akra ;-)

> aŭ "la elito de la elito"

mi nepre ne uzus tiun. "Elito" rilatas al rezulto de elekta procedo,
kaj homoj anigxas per merito aw mempruvo. Al la jet set eblas anigxi
jam per naskigxo el la gxusta patrino, foje ecx per adoptigxo

> (sed bedaŭrinde "elito" estas neoficiala vorto)

kaj tio gravu kiel ? ;-)

gxis, Ronaldo


Andreas Kueck

unread,
Apr 18, 2009, 1:38:06 PM4/18/09
to la bona lingvo
On 18 Apr., 17:38, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> Date: Fri 17 Apr 2009 12:36
> From: Andreas Kueck
>
> > "Verein Deutsche Sprache" (Asocio "Germana Lingvo") proponas
> > por "jet set" la vorton "Schickeria". Ghi devenas - lau Vikipedio -
> > de la itala "sciccheria" (chu eble "elegant[ec]o"?)
>
> kial ne "sxikumado" ?

Dankon por la konsileto.

La vorto "shikularo" eble estas ne malbona propono: Unue mi pensis, ke
la nek Fundamenta nek oficiala radiko "shik'" ne estas bone uzebla lau
Regulo 15. Sed mi jhus konstatis per helpo de vortaroj, ke "shika"
estas vorto prenita de ne nur ekzemple la germana ("schick"), sed
ankau de la persa ("shik"), turka ("şık") kaj japana ("skikku"), do de
lingvoj el ech tri diversaj lingvaj kulturkomunumoj, nome la
okcidenta, islama kaj orient-azia!

Sekve jen mia propono (esence surbaze de Regulo 15):

jetularo -> shikularo, shajn-elito
jetsocieto -> shikularo, shajn-elito

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 4:56:18 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigindaj radikoj'
Andreas:

> Sekve jen mia propono (esence surbaze de Regulo 15):
>
> jetularo -> shikularo, shajn-elito
> jetsocieto -> shikularo, shajn-elito
>
Do, mi kredas kompreni, ke vi opinias ke la radiko "ŝik-" estas uzebla
sen rekomendo de iu ajn. Ĉar ni estas iom pli konservemaj, bonvolu
proponi ŝik- en la listo de oficialiginda radikoj, kaj ni debatu tie.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Apr 19, 2009, 2:26:07 AM4/19/09
to la bona lingvo
On 18 Apr., 22:56, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Sekve jen mia propono (esence surbaze de Regulo 15):
>
> > jetularo -> shikularo, shajn-elito
> > jetsocieto -> shikularo, shajn-elito
>
> Do, mi kredas kompreni, ke vi opinias ke la radiko "ŝik-" estas uzebla
> sen rekomendo de iu ajn.

Se oni esceptas "ro-esp"-on kaj min, tiam eble sen rekomendo de iu
ajn, sed ne sen rekomendo de io ajn, char lau Regulo 15*) oni povas
uzi "shika".

> Ĉar ni estas iom pli konservemaj,

Tion chi mi jam timis ...

> bonvolu
> proponi ŝik- en la listo de oficialiginda radikoj

Ne, char lau mia kompreno oni, kiel oficialigindajn radikojn,
unuarange proponu tiajn radikojn, kiuj ne estas uzeblaj lau Regulo 15.
Pli la uzebleco de Regulo 15 la Akademio pli specifu la aplikmanieron:
Estas pli bone unufoje konstrui barilon (= pli specifi la
aplikmanieron de Regulo 15) ol daurigi la kaptadon de unuopaj kokoj (=
daurigi la oficialigadon de lau Regulo 15 uzeblaj vortoj).

Mi opinias, ke per tio chi oni minimumigas la kvanton da oficiligindaj
radikoj sen rezignado pri maksimuma esprimpovo per helpo de nur tiaj
vortoj, kiuj estas au Fundamentaj au oficialaj au uzeblaj lau Regulo
15.

*) Dum la Akademio ne estas pli specifinta la aplikmanieron de Regulo
15, mi rigardas kiel uzeblajn lau ghi almenau tiajn vortojn, pri kiuj
trafas la kriterio priskribita en la enkonduko de mia artikolo en
< http://www.ipernity.com/blog/55667/120693 >.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2009, 4:38:28 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> lau Regulo 15*) oni povas uzi "shika".
>
Mi respondas al vi en la alia listo.

Renato


Pilar Otto

unread,
Apr 19, 2009, 7:58:57 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
> [...] sed ne sen rekomendo de io ajn, char lau Regulo 15*) oni povas
> uzi "shika".
[...]

> Ne, char lau mia kompreno oni, kiel oficialigindajn radikojn,
> unuarange proponu tiajn radikojn, kiuj ne estas uzeblaj lau Regulo 15.
> Pli la uzebleco de Regulo 15 la Akademio pli specifu la aplikmanieron:
> Estas pli bone unufoje konstrui barilon (= pli specifi la
> aplikmanieron de Regulo 15) ol daurigi la kaptadon de unuopaj kokoj (=
> daurigi la oficialigadon de lau Regulo 15 uzeblaj vortoj).
>
> Mi opinias, ke per tio chi oni minimumigas la kvanton da oficiligindaj
> radikoj sen rezignado pri maksimuma esprimpovo per helpo de nur tiaj
> vortoj, kiuj estas au Fundamentaj au oficialaj au uzeblaj lau Regulo
> 15.
>
> *) Dum la Akademio ne estas pli specifinta la aplikmanieron de Regulo
> 15, mi rigardas kiel uzeblajn lau ghi almenau tiajn vortojn, pri kiuj
> trafas la kriterio priskribita en la enkonduko de mia artikolo en
> < http://www.ipernity.com/blog/55667/120693 >.

Unue mi devas diri, ke mi iom saturigxas pro la cxiama levado de Regulo 15
al kvazauxa gvida pozicio - por ne diri stelo - en la determinado de tio,
kiuj vortoj estu uzeblaj en Esperanto. Kiel mi jam antauxe diris, Regulo 15,
la antauxlasta regulo de la Fundamenta Gramatiko, versxajne estas intencita
kiel "elturnigxo" por eroj cetere ne enigeblaj, do por "restkategorio", same
kiel la prepozicio "je" kaj la sufikso "-um-". Mi ja samopinias pri tio, ke
la Akademio devus specifi la aplikmanieron de Regulo 15, sed laux mia
opinio, por kiu mi eventuale pledos en la Akademio, la specifo devas
konsideri tiun econ de Regulo 15.

Due mi insistas, ke por ke Regulo 15 estu aplikebla, ne suficxas konstati,
ke vorto aperas en tiom da malsamaj lingvoj: oni minimume devas certigxi, ke
gxi aperas kun (proksimume) la sama signifo en cxiuj tiuj lingvoj. Cxu vi
certas, ke "chic" lauxas tiun kondicxon? Eble jes. Jen kiel tradukas gxin la
el-Esperantaj vortaroj (ne tre ampleksaj), pri kiuj mi disponas: france
"chic, à la mode, de bon goût"; germane "schick; elegant (gekleidet)";
hispane "chic, de buen gusto"; norvege "chic (fiks, moderne)"; ruse
"sxikarnyj".

Trie, kaj plej grave por la diskuto de samsignifajxoj de "jet-societo" kaj
"jetularo": cxu la "sxikeco" de tiuj homoj estas vera, aux cxu gxi estas
same sxajna, kiel ilia "eliteco"?

Otto

Andreas Kueck

unread,
Apr 19, 2009, 12:06:25 PM4/19/09
to la bona lingvo
On 19 Apr., 13:58, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Due mi insistas, ke por ke Regulo 15 estu aplikebla, ne suficxas konstati,
> ke vorto aperas en tiom da malsamaj lingvoj: oni minimume devas certigxi, ke
> gxi aperas kun (proksimume) la sama signifo en cxiuj tiuj lingvoj.

Mi shatas vian atentigadon pri ja ne tro fusha aplikado de Regulo 15.
Sed chu vi same zorge atentigadas viajn Akademiajn kolegojn pri la
rimarkebla uzado de vortoj, kiuj estas ne Fundamentaj kaj ne oficialaj
kaj - kun relative granda certeco - ne uzeblaj lau Regulo 15? Mi celas
vortojn, kiuj entute ne havas iajn oficialajn difinojn au tradukojn
kaj kies signifo estas ne almenau divenebla pro internacieco (mi celas
ne nur "inter-europecon")? Temas pri vortoj, kiuj nepre estas uzataj,
ekzemple de China Radio Internacia: "adoleskanto"; "elimini";
"ekspliki"; "rara"; "secesiiga" ...

Se vi unue sukcesas, ke flanke de la Akademio

a) la uzado de tiaj vortoj (temas ja pri "novaj vortoj") estas
malrekomendata kaj
b) la aplikmaniero de Regulo 15 estas pli specifinta (tiel ke lau ghi
uzeblaj vortoj estas relative bone unuecmaniere rekoneblaj),

tiam vi tute prave povas enfokusigi konjektatan tro fushan uzadon de
Regulo 15.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2009, 1:20:06 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas (al Otto):

> Sed chu vi same zorge atentigadas viajn Akademiajn kolegojn pri la
> rimarkebla uzado de vortoj, kiuj estas ne Fundamentaj kaj ne oficialaj
> kaj - kun relative granda certeco - ne uzeblaj lau Regulo 15?
Otto respondos mem. Ĉiufoje, kiam tio eblas, mi faras. Tre malgranda
sukceso.

> Temas pri vortoj, kiuj nepre estas uzataj,
> ekzemple de China Radio Internacia: "adoleskanto"; "elimini";
> "ekspliki"; "rara"; "secesiiga" ...
>
En ĉi tiu listo kaj ĝia paĝaro ni faras tion. El la vortoj cititaj de
vi mankas nur elimini en niaj listoj:

ĉu elimini --> for-ig-i ?

Estus bele, se vi sisteme sendus tiajn vortojn al ĉi tiu listo.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Apr 20, 2009, 3:41:24 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi shatas vian atentigadon pri ja ne tro fusha aplikado de Regulo 15.
> Sed chu vi same zorge atentigadas viajn Akademiajn kolegojn pri la
> rimarkebla uzado de vortoj, kiuj estas ne Fundamentaj kaj ne oficialaj
> kaj - kun relative granda certeco - ne uzeblaj lau Regulo 15?

Ne per admonado - konfesinde -, sed ja per mia propra lingvouzo.

> Mi celas
> vortojn, kiuj entute ne havas iajn oficialajn difinojn au tradukojn
> kaj kies signifo estas ne almenau divenebla pro internacieco (mi celas
> ne nur "inter-europecon")? Temas pri vortoj, kiuj nepre estas uzataj,
> ekzemple de China Radio Internacia: "adoleskanto";

Mi diras "junulo", sed ankaux povas uzi pli specifan kunmetajxon, se la
kunteksto tion petas.
> "elimini";

Mi diras "forigi".

> "ekspliki";

Mi diras "klarigi", kaj ankaux Piron forte pledis por gxi en "La bona
lingvo". Se ecx lia pledado ne havis la deziratan efikon, kiel mi atendu ke
mi, kies lingva prestigxo estas multe pli malalta ol tiu de Piron, atingu
rezulton?

> "rara";

Mi diras "malofta".

> "secesiiga" ...

Sen kunteksto mi ne scias, kion mi dirus.

> Se vi unue sukcesas, ke flanke de la Akademio
>
> a) la uzado de tiaj vortoj (temas ja pri "novaj vortoj") estas
> malrekomendata kaj
> b) la aplikmaniero de Regulo 15 estas pli specifinta (tiel ke lau ghi
> uzeblaj vortoj estas relative bone unuecmaniere rekoneblaj),
>
> tiam vi tute prave povas enfokusigi konjektatan tro fushan uzadon de
> Regulo 15.

Pri punkto b) mi havas esperon. Konsiderante la nunan konsiston de la
Akademio, mi opinias, ke elspezi energion por provi atingi suficxan
plimulton por punkto a) estus vana afero. En tiu aserto ne kusxas kritiko
pri la nuna konsisto de la Akademio. Se la Akademio estu reprezenta por la
parolantaro de Esperanto, estas juste, ke gxi havu adeptojn kaj de skemismo
kaj de naturismo. La Akademio ja devas LAUX SIA POVO direkti la evoluon de
la lingvo, sed la Akademio ne havas polican auxtoritaton por TRUDI al la
E-parolantaro difinitajn uzojn. Ecx se gxi havus tian povon, la parolantaro
sendube spitus policecan trudadon Akademian. La Akademio ne povas malatenti
la kolektivajn preferojn de la parolantaro. Tial gxi devas lasi, ke pasu
suficxe da tempo, por ke manifestigxu la kolektivaj preferoj, antaux ol
verdikti pri ia lingvouzo. Escepto kompreneble estas, kiam iu uzo rekte
atencas kontraux la Fundamento aux alia kerna parto de la lingvo (sed regas
diversaj opinioj pri tio, KIO rekte atencas ...). La Akademio ankaux devus
batali kontraux konsciaj provoj manipuli la kolektivajn preferojn - sed tio
estas tre tikla afero!

Analizinte la situacion tia, mi konkludas, ke la plej bona strategio ecx de
Akademiano estas pruvadi per la propra lingvouzo, ke eblas esprimi sin klare
kaj elegante per Esperanto simpla kaj ne pezigita de balastaj neologismoj.
Sed kaj en naturismo kaj en skemismo eblas ekscesi. Ekstremajn polusojn eble
reprezentas Karolo Picx kaj Rikardo Sxulco (mi prefere menciu mortintojn por
ne riski ofendi vivantojn).

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 20, 2009, 3:55:13 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
"elimini";
    
Mi diras "forigi".
  

Mi ĵus registris tion. La ceteraj vortoj jam estas en niaj listoj.

kaj en naturismo kaj en skemismo eblas ekscesi.
Mi konsentas.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Apr 20, 2009, 5:55:17 AM4/20/09
to la bona lingvo
On 20 Apr., 09:41, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Andreas:
> > Se vi unue sukcesas, ke flanke de la Akademio
>
> > a) la uzado de tiaj vortoj (temas ja pri "novaj vortoj") estas
> > malrekomendata kaj
> > b) la aplikmaniero de Regulo 15 estas pli specifinta (tiel ke lau ghi
> > uzeblaj vortoj estas relative bone unuecmaniere rekoneblaj),
>
> > tiam vi tute prave povas enfokusigi konjektatan tro fushan uzadon de
> > Regulo 15.
>
> Pri punkto b) mi havas esperon.

Tio sonas bone.

> Konsiderante la nunan konsiston de la
> Akademio, mi opinias, ke elspezi energion por provi atingi suficxan
> plimulton por punkto a) estus vana afero.

Lau mi ne tro malavantaghe: La uzantoj de novaj vortoj ech senplie ja
prave povas resendi al la Antauparolo al la Fundamento (la Antauparolo
permesas la uzon de novaj vortoj), sed se punkto b) estos bonrezulte
atingita kaj se oni estos proponinta konvenajn alternativojn por au
oficialigon de restantaj novaj vortoj, punkto a) estos ne plu
bezonata.

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages