kaj en terfiziko kaj en astroscienco uzatas la koncepto "magnitudo".
En la unua okazo, ĝi rilatas al energio de tertremoj; en la dua, ĝi
estas grando, kiu priskribas la helecon de stelo aŭ alia ĉielkorpo.
En ambaŭ okazoj magnitudo estas logaritma grando, do ne eblas rekte
anstataŭigi la vorton per "energio (de tertremo)" aŭ "heleco (de
stelo)". Logaritmoj utilas pro tio, ke niaj sentoj funkcias
logaritmece.
Ĉu la radiko, laŭ vi, oficialigindas? Ĉu oni kapablas elpensi taŭgan
anstataŭaĵon, kiun mi nun ne sukcesas imagi?
Amike,
--
Fabio
> En ambaŭ okazoj magnitudo estas logaritma grando, do ne eblas rekte
anstataŭigi la vorton per "energio (de tertremo)" aŭ "heleco (de
stelo)".
Mi, kiel nematematikisto, ne komprenas kial gravas, ke temas pri logaritma grandeco. Cetere en la parolata itala, ĉu oni ne parolas pri la "forto" de tertremo kaj la "brilo" de stelo?
> Logaritmoj utilas pro tio, ke niaj sentoj funkcias logaritmece.
Vi insistas insulti la homaron. Kiuj estas la rilatoj inter amsentoj kaj amlogaritmoj?
> Ĉu la radiko, laŭ vi, oficialigindas? Ĉu oni kapablas elpensi taŭgan
anstataŭaĵon, kiun mi nun ne sukcesas imagi?
Ĉu niaj neeŭropaj listanoj volas informi nin pri "magnitudo" en la ĉina, japana, vjetnama kaj eventuale ankaŭ suoma?
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: martedì 25 ottobre 2011 20.55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) magnitudo
Karaj,
Amike,
--
Fabio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Jes, tiu estas la deveno de la vorto, sed nun ĝi uzatas por priskribi
tiujn du apartajn fizikajn grandojn: (1) logaritmo de energio de
tertremo, (2) logaritmo de heleco de stelo (= kiom hela ĝi ŝajnas al
nia okulo).
Renato:
> Mi, kiel nematematikisto, ne komprenas kial gravas, ke temas pri logaritma grandeco.
> Cetere en la parolata itala, ĉu oni ne parolas pri la "forto" de tertremo kaj la "brilo" de
> stelo?
Itale, oni ĉefe uzas la vortojn "magnitudo" (pri tertremoj) kaj
"magnitudine" (pri steloj).
Oni ofte elturniĝas dirante, ke tiu aŭ tiu alia tertremo estas
sesgrada (ne uzante la vorton "magnitudo"). Estus kiel diri, ke tiu
taso da varma teo estas kvindek-grada (ne uzante la vorton
"temperaturo").
Mia demando estas: se la celsiusa skalo mezuras temperaturojn, kion
mezuras la Riĥtera skalo?
"Tertremforto" estas tro malfaka, eĉ misgvida (konstruinĝenieroj
esploradas la rilatojn inter la magnitudo de tertremoj kaj la
estigitaj fortoj, kiuj skuas konstruaĵojn).
En la astroscienca senco, eble la koncepto estas pli fakeca. Tamen,
jam la pragrekoj enkondukis ĝin. Ili ne havis ilojn por science mezuri
la helecon de steloj, do ili nur povis fidi al siaj okuloj: tiu stelo
"ŝajnas" duoble pli hela ol tiu alia, kiu siavice aspektas same hele
kiel tiu alia, kaj tiel plu. Kiam oni eltrovis manieron por mezuri
helecon, oni konstatis, ke estas logaritma rilato inter la efektivaj
valoroj kaj tiuj perceptataj de nia okulo. Pro tio endas distingi
inter magnitudo kaj heleco: temas pri du malsamaj grandoj.
--
Fabio
Mi efektive ne vidas la neceson je la vorto “magnitudo”, eĉ por faka uzo. Tio simple signifas “grandeco”, aŭ foje “grado”.
La difino en mia angla vortaro estas jena:
greatness; size; extent; importance; a measure of the intensity of a star’s brightness (astronomy) […] of the first magnitude (of a star) of the first degree of brightness (astronomy); of a very important, significant or catastrophic kind (figurative).
Estas ankaŭ klarigo, ke la vorto devenas de la latina magnus “granda”.
Rilate al tertremoj kaj steloj, oni eventuale povus uzi “grado” anstataŭ “grandeco”. Magnitudo rilatas al la grado de forteco aŭ brileco.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 26 ottobre 2011
10.35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
magnitudo
--
La 15a regulo tamen ne fariĝu preteksto por aŭtomate enpreni en Esperanton ĉiun vorton kun sama formo en pluraj lingvoj, se oni povas tute bone formi la saman koncepton uzante la rimedojn de Esperanto mem. Kaj “magnitude” ja signifas “grandeco”, do mi ne vidas kialon por enpreni por tio novan vorton.
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Johan Derks
Inviato: mercoledì 26 ottobre 2011 11.13
Dankon pro via subteno, Marcos! Chu eble rilate al la steloj (au astroj) temas pri “brileco” prefere ol “heleco”?
Mi opinias, ke la aldono de “-ec-” utilas por montri, ke temas pri speciala koncepto kun specifa signifo.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 26 ottobre 2011
15.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
magnitudo
Per sia lasta mesaĝo Anna sukcesis konvinki min. Jam antaŭ ol legi ŝian mesaĝon mi rimarkis ke en la germana estas simple "Helligkeit" ankaŭ en fakaj kuntekstoj, kaj tial komencis dubi pri mia antaŭa akceptemo al astroscienca uzo de "magnitudo". Post la mesaĝo de Anna nun ankaŭ mi akceptemo al la tertremscienca uzo de "magnitudo" forvaporis.
--
Vi pravas, ke la unua signifo de “hela” kaj “brili” en PIV estas praktike sama (prenante en konsideron la fakton, ke unu estas adjektivo, la alia verbo). Mi mem neniam uzas la vorton ”hela” kun tiu signifo, sed nur kun la dua: ”Enhavanta multe da blanko”. Tial mi estis surprizita pro via uzo de la vorto en tiu kunteksto.
Rigardante nun la difinojn en PIV, mi vidas, ke PIV efektive uzas la vorton ”helo” kun la teknika senco rilate al steloj: Intenso de la luma energio de stelo aŭ alia astro: ŝajna helo (tia, kia ĝi aperas al Tera observanto); absoluta helo (la tuta energio, elradiata de stelo aŭ alia astro).
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 26 ottobre 2011
15.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
magnitudo
Anna demandis:
--
Se montrighus (mi ankorau ne scias), ke la 15a regulo aplikighas (en iu formo, ekzemple en tiu kiun mi proponis en Kopenhago), tiam neniu devas malrekomendi ghin.Ja tiam la pruvodevo estas che tiuj, kiuj volas malrekomendi.La kriterio de la 15a regulo (en formo, kiun finfinfe la Akademio devus fiksi) estas nekontetstebla.Tio ne signifas, ke tiu kiu referencas al la 15a regulo 'enprenas ghin en la lingvon'. Li nur demonstras, ke ghi devas ne esti malrekomendita.
Markos:
> Do oni certe devas akcepti nestatistikajn argumentojn. Kaj statistikaj argumentoj nur povas komplementi aliajn argumentojn, ne anstataŭigi ilin.
Mi samopinias. Mi ankoraŭ ne sukcesis malkovri kiel oni diras “magnitudo” en la ĉina kaj en la araba, sed mi certe sukcesos eltrovi.
Amike
Renato
En English-Chinese Dictionary estas magni-表示“大”,magnitude n.1.巨大,广大,庞大:a harvest of ~丰收 2.重大,重要,重要性,3.量,量值;大小,数量;长度;强度;音量,4.【天】星等(指星的亮度),5.【地】震级。Mi pensas ke la magnitudo estas la ekvivalento de la magnitude en Esperanto. Cxu? Kiel vi cxiuj pensas?
|
|
Ji Yingeng:
En English-Chinese Dictionary estas magni-表示“大”,magnitude n.1.巨大,广大,庞大:a harvest of ~丰收 2.重大,重要,重要性,3.量,量值;大小,数量;长度;强度;音量,4.【天】星等(指星的亮度),5.【地】震级。Mi pensas ke la magnitudo estas la ekvivalento de la magnitude en Esperanto. Cxu? Kiel vi cxiuj pensas?
|
Jes, sed kiel oni diras en la ĉina la jenan ekzemplan frazon:
“La hieraŭa tertremo estis de la 5-a grado de la skalo Riĥter”.
Interesas nin ĉefe kiel oni diras la vorton post 5-a.
Amike
Renato
|
> Jes, sed kiel oni diras en la ĉina la jenan ekzemplan frazon:
> “La hieraŭa tertremo estis de la 5-a grado de la skalo Riĥter”.
Laŭ mi, tamen, la ĉefa temo estas kiel traduki la respondon al la jena demando:
"Kion oni mezuras per riĥteraj gradoj?"
Mi pensas ke la regulo 15 devas esti uzebla ne nur al fremdaj vortoj, sed ankau al radikoj kaj afiksoj(prefiksoj kaj sufiksoj),cxar fakte estas tiele en Esperanto nuntempe.Ni ne devas haltigi la aferojn,sed devas lasi la aferojn sekvi sian naturan vojon.
|
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Ĉu niaj neeŭropaj listanoj volas informi nin pri "magnitudo" en la
> ĉina, japana, vjetnama kaj eventuale ankaŭ suoma?
en la finna
1. Pri tertremoj: normale oni diras "voimakkuus"
(= fort-eco)
Ankaŭ la vorto "magnitudi" ekzistas en la lingvo, sed ĝi
estas tre faka kaj mi trovis ĝin uzatan precipe en tekstoj,
kiuj priskribas la diversajn mezurskalojn: Riĥtera
magnitudo, surfaconda magnitudo, baz-onda magnitudo,
momanta magnitudo. Lastatempe ĝi aperis kelkfoje ankaŭ
en tekstoj de ĉiutaga gazeto, sed la uzo montras
(plej ofte, ŝajnas al mi) miskomprenon de la termino:
tradukintoj komprenis ĝin kiel mezurunuon: "tertremo
de 7 magnitudoj" ks. Ĝi do estas al la verkintoj egale
mistera kiel tiu "Riĥter/Richter".
2. Pri steloj
"kirkkaus" (bril-eco), "suuruusluokka" (grando-klaso),
"magnitudi"
Ankaŭ por steloj ekzistas la vorto "magnitudi", kaj la
artikolo en la finna Vikipedio estas eĉ titolita
"Magnitudi (tähtitiede)" [tähtitiede = stelo-scienco],
sed en la artikolo mem oni uzas ĉefe la vorton
"kirkkaus" (brileco) por la fizika grando kaj la vorton
"magnitudi" por la diversaj teknikaj mezurskaloj.
La "magnitudo" de steloj ne estas nur logaritma, sed
eĉ inverse logaritma, tiel ke stelo kun brileco (t.n.
ŝajna magnitudo) 1 estas pli brila ol stelo kies
brileco estas 3. La plej brilaj steloj havas eĉ
neganitivan "magnitudon", ekz. Siriuso estas −1,46 kaj
Venuso povas esti -4 (minus kvar). Estas iom
surprize konstati, ke stelo kies brilecon montras
pli granda nombro, estas fakte malpli brila.
Amike
Harri
--- 11年10月27日,周四, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道: |
|
|
|
|
|
|
--- 11年10月27日,周四, Fabio Bettani <fabio....@gmail.com> 写道:
|
|
|
|
--- 11年10月27日,周四, Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com> 写道:
|
|
日期: 2011年10月27日,周四,上午6:12 |
|
|
|
|
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
>> La "magnitudo" de steloj ne estas nur logaritma, sed eĉ inverse
>> logaritma
>
> Jen, nova klopodo de matematikistoj por frenezigi min.
Ĝis nun ni restas sen sukceso, sed ni vidos!
Harri