kolerik·a → koler·em·a

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2016, 12:13:53 PM9/16/16
to ~ listo 'lbl'
Mi aldonis tiun linion, kiu estis decidita en malnova debato. Ĉi tiu mesaĝo estas ankaŭ provo por pruvi ĉu Marcel daŭre ricevas la mesaĝojn de al listo.

Amike

Renato

--
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Sep 18, 2016, 7:44:37 PM9/18/16
to la bona lingvo


Am Freitag, 16. September 2016 18:13:53 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Mi aldonis tiun linion,

Bonvolu forstreki gxin. Gxi ne havas sencon

                                                                     gxis, Ronaldo N

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 19, 2016, 2:25:22 AM9/19/16
to ED. BLdiskutlisto

N. Ronaldo


> Bonvolu forstreki gxin. Gxi ne havas sencon

Bv. iom klarigi kial. La propono ŝajnas al mi taŭga.
JoKo Rinaldo

ro-esp

unread,
Sep 19, 2016, 6:24:10 PM9/19/16
to la bona lingvo


Am Montag, 19. September 2016 08:25:22 UTC+2 schrieb J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:

N. Ronaldo
> Bonvolu forstreki gxin. Gxi ne havas sencon

Bv. iom klarigi kial. La propono ŝajnas al mi taŭga.


PIV (mangxu gxin la mefisto) diras ke kolerika rilatas al antikva teorio pri enkorpaj likvajxoj hipotezaj.

Reta Vortaro diras : Epiteto de la temperamento karakterizata per rapida agemo, emociemo forte manifestiĝanta en mienado kaj gestoj: la praga fasonstudio proponis stilon „piloto“: alto estas iom pli ol la averaĝa, maldika ..., aktivigita nerva sistemo (pro tio ‐ moviĝemo, rapido de reago, kolerika temperamento) ... [1].
Rim.: En iuj lingvoj oni konfuzas kolerika kaj kolerema. Tio evitindas en Esperanto.

Do se mi bone komprenas, "kolerika" indikas emon al cxiaj emocioj, nepre ne nur kolero

                                                                                     gxis, Ronaldo








 

JoKo Rinaldo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 20, 2016, 3:55:35 AM9/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
N. Ronaldo
> PIV (mangxu gxin la mefisto) diras ke kolerika rilatas al antikva teorio
> pri enkorpaj likvajxoj hipotezaj.
>
> Reta Vortaro diras : Epiteto de la temperamento
> <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/temper.html> karakterizata per rapida
> agemo, emociemo forte manifestiĝanta en mienado kaj gestoj: * la praga
> fasonstudio proponis stilon „piloto“: alto estas iom pli ol la averaĝa,
> maldika ..., aktivigita nerva sistemo (pro tio ‐ moviĝemo, rapido de reago,
> kolerika temperamento) ... [1
> <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kolerik.html#fnt_1>]. *
> *Rim.:* En iuj lingvoj oni konfuzas kolerika kaj kolerema
> <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/koler.html#koler.0ema>. Tio evitindas
> en Esperanto.
>
> Do se mi bone komprenas, "kolerika" indikas emon al cxiaj emocioj, nepre ne
> nur kolero
Eble necesus distingi la tri malsamajn signifojn
- (temante pri komuna kolera emo) → kolerema
- (laŭ la ĝenerala konduto, en psika signifo) → impulsiĝema
- (laŭ la antikva medicino) → galhumora

JoKo

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2016, 6:16:15 AM9/20/16
to la-bona...@googlegroups.com

Johano Karlo:

Eble necesus distingi la tri malsamajn signifojn

- (temante pri komuna kolera emo) → kolerema
- (laŭ la ĝenerala konduto, en psika signifo) → impulsiĝema
- (laŭ la antikva medicino) → galhumora

Tion mi faris.

Renato

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages