Esperanta vorto por la angla "netizen"

5 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Mar 28, 2014, 8:40:46 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Netizen estas konata angla vorto, sed mi ne trovas iun esperantistonkiu proponas taŭgan esperanton por tio. Mi opinias ke “retocivitano” estas la ĝusta vorto por la angla netizen. Kion vi pensas pri tio?

Abengo

From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Friday, March 28, 2014 10:26 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) precedenc- o

 

Abengo:

|   Ĉu ne estas aliaj taŭgaj vortoj por “senprecedenca”?


Kara Abengo,


siatempe ni diskutis pri tiu vorto kaj alvenis al la jenaj konkludoj:

precedenco → antaŭ·ekzempl·o
precedenca

precedenc·a (en la formo 'senprecedenca') → (ĝis nun) ne·kon·at·a, antaŭ·e ne vid·it·a, sen·kompar·a, ne·kompar·ebl·a, sen antaŭ·aĵ·o, sen antaŭ·a simil·aĵ·o, sen·egal·a (lau la kunteksto)

precedent·o → antaŭ·ekzempl·o

kiujn vi trovas en nia retejo en la paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_P .

Sed ni povas nun rediskuti kune kun vi. Kiel oni diras tion en la ĉina?

Amike

Renato

--

renato corsetti

ren...@esperanto.org

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 9:04:33 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pensas, ke ĝi estas tre bona esperanta analogaĵo, kiu rekonstruas la kunmetitan vorton, kiun la angla estis transforminta en vortkunfandon. Malgraŭ tio mi taksas RETOCIVITANOn nur kiel metaforon, konsiderante, ke en vero ne ekzistas civitanoj en interreto, sed eble nur tra interreto. Tamen, kiel preskaŭ ĉiam, ĉio dependas de la kunteksto.

lowenstein, anna

unread,
Mar 29, 2014, 3:30:34 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Retocivitano estas bona traduko. La angla tamen estas pli konciza, kaj efektive kunfandas du vortojn. Tio ne funkcias en Esperanto, sed eble ni povus diri Retulo. Ankaŭ Retloĝanto, ĉar tio plutenas la amuzan ideon, ke oni kvazaŭ loĝas en Interreto. Alia ebleco estus Retano.

En la angla vikipedio, mi trovas jenan informon: In Chinese, the terms wǎngmín (网民, literally "net-people") and wǎngyǒu (网友, literally "net-friend") are commonly used terms meaning "internet users", similar to the English use of the term "Netizen."
Laŭ tio, en la ĉina oni diras Ret-homoj kaj Ret-amiko kun la sama signifo.

Anna

Kore,
Anna
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2014, 5:16:01 AM3/29/14
to °listo 'lbl'
Mi ne havas problemojn enmeti en la Sekcio "Esperanto ne estas la angla kun o-finaĵo" linion de ĉi tiu speco:

netizen = retano, retulo, ret-loĝanto, reta civitano

(La ĉina 'ret-homo' estas laŭ mi precize sama kiel nia 'retulo').

Kion vi opinias?

Ĉu iu renkontis praktikajn uzojn de tiu esprimo en Espernato?

Amike

Renato

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 29, 2014, 7:07:36 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi trovis kvar ekzemplojn pri ‘reta civitano’:

https://www.google.com.br/search?q=kaj+en+ne+el+la+pri+%22retocivitano%22&rlz=1C1AVNC_enBR574BR574&oq=kaj+en+ne+el+la+pri+%22retocivitano%22&aqs=chrome..69i57.12783j0j8&sourceid=chrome&espv=210&es_sm=122&ie=UTF-8#q=kaj+en+ne+el+la+pri+%22reta+civitano%22

 

[Se temas, tamen, pri ano de Interreto, kiu estas konata kiel la tutmonda reto de la komputil-retoj, ĉu ne pli gxustas diri INTERRETANO, INTERRETULO, INTERRET-LOĜANTO, INTERRETA CIVITANO? Aŭ ĉu tiu prefikso INTER jam fariĝis tute nenecesa, se konsideri, ke delonge Interreto jam fariĝis tutmonde unu sola komputil-reto, povanta, do, nomi sin simple ‘RETO’?]

 


Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2014, 7:48:29 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Josenilton. Mi povas facile ŝanĝi al:

netizen = (inter)retano, (inter)retulo, ret-loĝanto, reta civitano
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages