Karaj geamikoj,
la projekto "La Bona Lingvo" komencas iom enordig'i.
Mi ankorau' estas kunmetanta la listojn de T. Salomon kaj de Gotou
Humiiko. Mi ankau' notas strangajn novajn radikojn, kiujn mi renkontas
c'iutage en tesktoj en Esperanto. Aliflanke jam kelkaj esperantistoj
komencis rigardi la listojn kaj komenti pri ili.
Mi petas vin ke vi bonvolu rigardi c'e:
http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
por vidi, kiel statas la listoj por la unuopaj literoj. Viaj
komentoj, proponoj, ktp. estas aparte bonvenaj.
Krome, kiam vi renkontas vorton en Esperanto, kiu povus esti pli facile
esprimebla per fundamentaj kaj oficialaj radikoj, bonvolu diri tion al
c'i tiu listo au' al mi persone.
Multajn
bondezirojn al c'iuj por la nova jaro!
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------