panter' kaj leopard'

3 views
Skip to first unread message

caraco jean-claude

unread,
Oct 22, 2012, 11:28:08 AM10/22/12
to la-bona...@googlegroups.com
C'u vi jam parolis pri tiuj du Fundamentaj nomoj? "panter" kaj
"leopard". La PIV diras ke ili havas la saman signifon.

Renato Corsetti

unread,
Oct 22, 2012, 11:46:52 AM10/22/12
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Cladue:


|  C'u vi jam parolis pri tiuj du Fundamentaj nomoj? "panter" kaj "leopard". La PIV diras ke ili havas la saman signifon.

Laŭ mia memoro ni neniam diskutis pri tio. Kion vi proponas?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Oct 22, 2012, 1:29:11 PM10/22/12
to la-bona...@googlegroups.com
Lau la scienca vidpunkto, "pantero" estas nomo de genro. Leono kaj tigro estas du specioj de pantero. Oni povas decidi ke "leopardo" estas nur nomo de specio. Tiel oni povas konservi la du Fundamentajn vortojn.

Jean-Claude
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Oct 22, 2012, 1:55:20 PM10/22/12
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude:
|   Lau la scienca vidpunkto, "pantero" estas nomo de genro. Leono kaj tigro estas du specioj de pantero. Oni povas decidi ke "leopardo" estas nur nomo de specio. Tiel oni povas konservi la du Fundamentajn vortojn.
La du fundamenteaj vortoj certe estas konservindaj. Sed kion praktike ni, La bona lingvo, povas fari, ne estas klara al mi. Ni makmimume povus havi linion:

panter-o = panter-o, genr-o de rab-o-best-o-j

Kion vi pensas?

caraco jean-claude

unread,
Oct 22, 2012, 4:57:37 PM10/22/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nur proponas ke la du nomoj ne havu ekzakte la saman signifon. En PIV oni legas: pantero: 1) Sinonimo de leopardo. 2) Genro de felisedoj.
2 vortoj por la sama besto estas unu troa vorto. 
Do "pantero = genro de felisedoj" sufic'as kiel difino.

Jean-Claude
--

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2012, 2:50:31 AM10/23/12
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude:


|   Do "pantero = genro de felisedoj" sufic'as kiel difino.

Mi registras tion, se neniu listano protestas.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages