Metroo

5 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2010, 4:11:14 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne povis traduki "metroo"n per oficialigita vorto ĉe Tatoeba.

Le métro circule sous terre.
Subways run under the ground.
地下鉄は地面の下を走る。
地铁在地下通行。

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Sep 25, 2010, 4:32:02 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran fervojon al la lasta haltejo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 25 settembre 2010 22.11
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Metroo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2010, 4:38:35 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

|ᅵ Mi ne povis traduki "metroo"n per oficialigita vorto ĉe Tatoeba.

Eble "subtera fervojo" enhavas ĉiujn oficialajn elementojn.

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2010, 6:48:35 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:

Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran fervojon al la lasta haltejo”.

Anna


Jes, sed tiel mi devus traduki la frazon

Le métro circule sous terre.
Subways run under the ground.
地下鉄は地面の下を走る。
地铁在地下通行。


      
jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere" aŭ el la angla "Subteraj fervojoj estas sub la tero" (laŭ mia nur elementa scipovo de la angla min mirigas, ke "vojoj kuras"  :-)   Nu, mi jam scias, ke en la angla multaj vortoj (kaj literoj) ne estas prononcataj, eĉ ne skribataj. Supozeble temas pri: subway [train]s run under the ground.

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Sep 26, 2010, 3:11:51 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi cxiam uzis “subtera fervojo”, aux simpligite “subfervojo”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: domenica 26 settembre 2010 0.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Metroo

--

Cvi Solt

unread,
Sep 26, 2010, 4:09:52 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/9/26 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:

Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran fervojon al la lasta haltejo”.

Anna


Jes, sed tiel mi devus traduki la frazon

Le métro circule sous terre.
Subways run under the ground.
地下鉄は地面の下を走る。
地铁在地下通行。


      
jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere" aŭ el la angla "Subteraj fervojoj estas sub la tero" (laŭ mia nur elementa scipovo de la angla min mirigas, ke "vojoj kuras"  :-)  

en la angla - subway estas la subtrena trajno, kaj la vorto "run" cxi tie signifas veturas

cvi

--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Anna Lowenstein

unread,
Sep 26, 2010, 4:26:57 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Estus malfacile elegante traduki tiun frazon, ĉar la esperanta esprimo jam en si mem havas la klarigon. En la angla kaj la franca la terminoj “métro” kaj “subway” ne estas travideblaj kaj do necesas klarigi ilin. Jen la pruvo, ke Esperanto estas pli facila lingvo! Mi tradukus ĝin tiel: “Subteraj fervojoj iras sub la grundo”.

 

En la angla oni efektive diras, ke vojo kuras de unu loko al alia. Verŝajne tio estas nur iom pli nelogika ol diri, ke ĝi iras!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman


Inviato: domenica 26 settembre 2010 0.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Metroo

 

Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:

--

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 26, 2010, 5:49:44 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo:

> Mi cxiam uzis “subtera fervojo”, aux simpligite “subfervojo”.

Jes, multaj uzas "subtera fervojo", kaj tiu esprimo ja povas esti bona
termino por tiaj specoj de fervojoj. Sed on atentu, ke metroo (au
metropoliteno) principe ne ĉiam kaj ĉie estas subtera. Preskaŭ ĉiam la
ĉefaj partoj de metroa fervojo estas subteraj, sed tre ofte grandaj
partoj de tia fervojo estas ne subteraj, iafoje eĉ superteraj!
Ekzemple en Stokholmo grandaj partoj de la metroa reto estas
nesubteraj kaj ialoke eĉ superteraj.

Tio povas esti argumento por aparta termino, "metroo" (aŭ
"metropoliteno"), sed ankaŭ bone eblas doni al "subtera fervojo"
apartan difinon. Oni tiam tamen rimarku, ke tio malfaciligas uzi
"subtera fervojo" por parto de ordinara fervojo, kiu iras sub la tero.

Oni notu, ke la uzo, kaj la difinoj, de tiaj ĉi terminoj tre varias de
loko al loko, pro diversaj lokaj cirkonstancoj kaj leĝoj. En iaj lokoj
oni nomas "subtera fervojo" rigore nur tiujn partojn de metroo, kiuj
fakte estas subteraj. Tiel tamen ne estas en Stokholmo, kie oni uzas
la terminon "tunnelbana" (= "tunelvojo") por ĉiuj parto de la
Stokholma metroo.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 7:22:38 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte la diskuton pri metroo kaj subteraj fervojoj (Antonio, via "subfervojo" meritas la diplomon pro honoro), mi demandas min ĉu ni devus havi la liniojn:

metro-o --> sub-ter-a fer-voj-o
metropoliten-o --> sub-ter-a fer-voj-o.

Fakte "metroo" laŭ mia konstato estas uzatega en vikipedio. ni povus ankaŭ havi la pli mildan signon = .

Johan Derks

unread,
Sep 26, 2010, 1:00:57 PM9/26/10
to la bona lingvo
Renato:
Mi demandas min c^u ni
> devus havi la liniojn:
>
> metro-o --> sub-ter-a fer-voj-o
> metropoliten-o --> sub-ter-a fer-voj-o.
>
> Fakte "metroo" lau( mia konstato estas uzatega en vikipedio. ni povus
> ankau( havi la pli mildan signon = .


Leginte 'metropoliteno' de Varankin kaj mem uzante 'metroo', mi dirus,
ke
la linioj de Renato devus esti kun signo de egaleco.
Se mi iam verkos romanon (ne timu), mi skribos lau Karolo Pic:
chefurbalo au metropolalo.

Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 1:37:44 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>ᅵ Leginte 'metropoliteno' de Varankin kaj mem uzante 'metroo', mi dirus, keᅵ la linioj de Renato devus esti kun signo de egaleco.

Tion mi uzos post kelkaj aliaj reagoj.

Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2010, 3:02:18 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/09/2010 9:26, Anna Lowenstein skribis:
Mi tradukus ĝin tiel: “Subteraj fervojoj iras sub la grundo”.
Dankon! Tiu frazo plaĉas al mi. Mi uzos ĝin.

Amike salutas Leo

Cvi Solt

unread,
Sep 26, 2010, 2:42:09 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
veturas ne iras

2010/9/26 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Je 26/09/2010 9:26, Anna Lowenstein skribis:

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fra Simo

unread,
Sep 26, 2010, 7:15:26 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
    Mi povas imagi, kiel Anna veturas per subtera fervojo, sed ne kiel shi povus "preni" subteran fervojon (kio shajnas al mi simple ne ebla) au (kion shi eble povus helpe de kelkaj levmashinegoj) subterfervojan vagonaron.

     Pli grave por Leo nun :
       --- "fer/voj/o" estas Fundamenta :
fer'voj'      chemin de fer | railway | Eisenbahn |                 желѣзная дорога | droga źelazna, kolej.

       --- Mi de infaneco (ech pli longe !) veturas tra Parizo per "subtera fervojo", same kiel Anna , de malpli longa tempo, tra iuj aliaj urboj ;  sed tio ne estas nepre decidiga ;


       --- Mi volonte parolus pri "urba fervojo", kio estus pli proksima tradukajho de la franca "métro", kaj ne igus paroli, iom mirige, pri surgrunde au supergrunde irantaj vagonaroj de la "subtera fervojo", sed mi memoras, ke en germanaj urboj "Stadtbahn" estas io iom alia :

       --- En Budapeshto funkcias unu el la plej malnovaj tiaj fervojoj (eble la plej malnova : kiu scias, tiu konfirmu), kiun oni hungarlingve nomas "a Földalatti", t. e. :  "la Subtera" ;

       --- Demandoj levighas pri la precizaj signifoj de  "fer/voj/o" kaj ties alilingvaj respondajhoj, kaj speciale pri tiuj de la franca "(chemin de fer )métro(politain)", de la angla "subway", k. t. p. ;

       --- Demandoj levighas, chu oni povas diri, ke vagn(ar)o au ia ajn veturilo "iras" (mi inklinas al jesa respondo) au "veturas" (mi inklinas al nea : veturanto sidas [au staras, k. t. p.] en au sur veturilo).

     Pli multon en posta fojo, se mi kapablos.

2010/9/26 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:

Anna Lowenstein

unread,
Sep 27, 2010, 5:11:52 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen, Cvi, “subway” ne signifas “trajno” sed “subtera fervojo” aŭ “subtera trajnsistemo”. Povus esti, ke foje parolanto diras “subway” por la trajno, sed tio estas nepreciza kaj neformala uzo, certe ne ĝusta en ĉi tiu kunteksto.

 

La demando estas, ĉu vojo iras. Ĉu oni povas diri, ekzemple, “la aŭtovojo iras de Romo al Napolo”? Mi fakte havis iom da duboj, tradukante la frazon, sed ankaŭ la alternativoj ne ŝajnis al mi kontentigaj. Pli ĝusta traduko eventuale estus: “Subteraj fervojoj estas sub la grundo”. Sed mi ne ŝatis tion, ĉar tio pli verŝajne respondas al la demando “Kio estas sub la grundo?”, dum ĉi tiu traduko bezonas respondon al la demando: “Kie estas la subtera fervojo?” Se “iras” ne ŝajnas al vi la ĝusta verbo, oni povus diri: “Subteraj fervojoj lokiĝas sub la grundo”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona-lingvo@googlegroups.com] Per conto di Cvi Solt
Inviato: domenica 26 settembre 2010 20.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: R: (la bona lingvo) Metroo

Anna Lowenstein

unread,
Sep 27, 2010, 5:19:30 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Jes, multaj uzas "subtera fervojo", kaj tiu esprimo ja povas esti bona
termino por tiaj specoj de fervojoj. Sed on atentu, ke metroo (au
metropoliteno) principe ne ĉiam kaj ĉie estas subtera. Preskaŭ ĉiam la
ĉefaj partoj de metroa fervojo estas subteraj, sed tre ofte grandaj
partoj de tia fervojo estas ne subteraj, iafoje eĉ superteraj!
Ekzemple en Stokholmo grandaj partoj de la metroa reto estas
nesubteraj kaj ialoke eĉ superteraj.


Anna:

Ankaŭ la roma kaj la londona subteraj fervojoj havas sekciojn, kiuj ne iras (lokiĝas?) subtere. Sed ĉar la plej granda parto de la sistemo troviĝas subgrunde, mi same nomas ilin "subtera fervojo". La londona efektive nomiĝas anglalingve "London Underground", kaj neniu plendas, ke tio ne estas ĝusta nomo. Tro insisti pri tio ŝajnas al mi pedante.

Certe, se la tuta sistemo estas surtera, ne havas sencon nomi ĝin "subtera fervojo". En tiu kazo mi nomus ĝin "urba trajno" aŭ "urba trajnsistemo" aŭ simile.

Anna


Antonio De Salvo

unread,
Sep 27, 2010, 8:58:13 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Fra Simo:

   > Mi povas imagi, kiel Anna veturas per subtera fervojo, sed ne kiel shi povus "preni" subteran fervojon.

 

Mi kutimas diri “trafi” (taksion, tramon, vagonaron, aviadilon ktp).

Gxis

Antonio

 

 

Leo De Cooman

unread,
Sep 27, 2010, 5:47:44 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/09/2010 13:58, Antonio De Salvo skribis:

Mi kutimas diri “trafi” (taksion, tramon, vagonaron, aviadilon ktp).


Jes. Mi uzis "trafi" en tiu senco ĉe Tatoeba: "Mi trafis ŝin en la vendejo" (aŭ simile). Iu samideano reagis (ŝercete) "Jes! precize inter la okuloj".
Kompreneble li komprenis "trafi" en la senco I laŭ PIV, ne laŭ la sencoj II aŭ III.
Ankaŭ en la nederlanda "treffen" havas diversajn sencojn.

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Sep 27, 2010, 5:20:10 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi trafas trajnon, mi havas la ideon, ke mi atingas ĝin ĝustatempe, do ke la trajno alvenas kaj ankaŭ mi alvenas samtempe (eventuale post iom da kurado!) Mi ne uzus “trafi” simple por la ideo veturi per difinita trajno.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 27 settembre 2010 23.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Metroo

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 3:25:08 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la problemo pri la uzo de ”iri” en ĉi tiu senco:

 

La fervoja linio iras de Milano al Parizo.

La vojo Appia iras de Romo al Brindisi.

La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino.

 

Efektive temas pri iom aparta maniero uzi la verbon “iri”. Ĉu iu havas pli bonan solvon?

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 3:27:25 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la demandon pri la uzo de la verbo “preni” en frazoj de la speco:

 

Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.

Mi prenis la trajnon por iri al Milano.

 

Kiu estus la verbo pli taŭga? Kelkaj uzas “trafi”. Ĉu “Mi uzas la trajnon por iri al la lernejo”?

 

Amike

 

Renato

Fabio Bettani

unread,
Sep 28, 2010, 3:50:34 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la demandon pri la uzo de la
> verbo “preni” en frazoj de la speco:
>
> Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.

Mi plurfoje spertis tiun dubon, verkante vojìndikojn por atingi la
festivalejojn de la itala E-junularo.

"Prenu la trajnon de X al Y" ŝajnis al mi dubinda paŭsaĵo el la itala
("prendi il treno"), dum "trafu la trajnon de X al Y" ŝajnis al mi ia
bondeziro ("se vi maltrafos ĝin, vi devos atendi ĝis la sekva
mateno!").

Mi tiam elturniĝis per la neakceptinda formo "eniĝu la trajnon" (ja ne
decas akuzativo post iĝ-verbo). Verŝajne la plej bonaj solvoj estas
"eniru la trajnon", aŭ "veturu per trajno"?.

"Uzu la trajnon" ŝajnus al mi tute komprenebla, sed iom tro ĝenerala.

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 4:06:28 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> Verŝajne la plej bonaj solvoj estas
"eniru la trajnon", aŭ "veturu per trajno"?.

"Uzu la trajnon" ŝajnus al mi tute komprenebla, sed iom tro ĝenerala.

Nu, mi ŝatas la simplan "veturu per trajno".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 28, 2010, 7:44:44 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
> "Prenu la trajnon de X al Y" ŝajnis al mi dubinda paŭsaĵo el la itala ("prendi il treno")

Ne estas nur paŭsaĵo de la itala. Simile oni ankaŭ esprimas sin en la germana, angla kaj hispana. Eĉ en la svahila oni diras analoge "kuchukua basi" ("preni buson") kvankam pli kutimas "kupanda basi" ("eniri buson"; laŭvorte "supreniri buson"). Pro la internacieco de tiu metafora uzo de "preni", kaj ĉar ĝi ĉiuokaze jam ŝajnas tre kutima en Esperanto, mi ne havas problemojn diri "preni trajnon" en Esperanto.

Renato:


> Nu, mi ŝatas la simplan "veturu per trajno".

Tamen ŝajnas al mi ke ekzistas nuanca diferenco inter "veturi per iu trajno" kaj  "preni iun trajnon". La unua esprimo pli emfazas la daŭron de la veturado, dum la dua pli emfazas la decidon veturi per tiu trajno. Sed veŝajne tia nuanco kutime tute ne gravas.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Sep 28, 2010, 8:45:22 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi diras "utiligi".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 28 settembre 2010 10.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) preni

Fabio:

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Sep 28, 2010, 10:03:40 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 28.9.2010 10:27:

> Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.
> Mi prenis la trajnon por iri al Milano.
>
> Kiu estus la verbo pli taŭga? Kelkaj uzas “trafi”. Ĉu “Mi uzas la
> trajnon por iri al la lernejo”?

Estas utile havi kelkajn sufiĉe vastsignifajn verbojn, ne tro
matematike limigitajn. Lastatempe ĉi tie estis simila demando
ankaŭ pri "iri" (ĉu vojo povas iri?). "Teni" estas tria ekzemplo.

Ne malofte mi renkontis ion similan al "preni taksion",
"prenu la buson je la 16-a", kaj tiuj ne ŝajnas maltaŭgaj.
Zamenhof mem almenaŭ unu fojon uzis "preni droŝkon".

Ankaŭ iradon de vojo mi pretas akcepti, kaj abundas ekzemploj.
Certe oni povas diri ankaŭ "la vojo pasas (tra kamparoj,
de nordo al sudo...)". Anglaj vojoj ja kuras, sed tradicie
la esperantaj ĉefe iras aŭ pasas sed ankaŭ pri kurado troviĝas
ekzemploj.

Kompreneble, Esperanto donas (vi povus demandi, ĉu ĝi fakte
"donas") multajn eblojn esprimi sian intencon, ankaŭ tre precize
kaj detale, sed por simplaj aferoj iam utilas simplaj vortoj.

Mi tre ŝatus, se niaj alikulturaj kolegoj esprimus sin pri
ĉi tiaj ĝeneralaj vortoj, ne nur pri fakaj terminoj. Ĉu
"prenu trajnon" kaj "la vojo iras" estas malfacile kompreneblaj
ekz. por parolantoj de la ĉina, japana, vjetnama kaj korea?

Harri

Vastalto

unread,
Sep 28, 2010, 10:39:51 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Harri Laine <harri...@iki.fi> skribis:


>Mi tre ŝatus, se niaj alikulturaj kolegoj esprimus sin pri
>ĉi tiaj ĝeneralaj vortoj, ne nur pri fakaj terminoj. Ĉu
>"prenu trajnon" kaj "la vojo iras" estas malfacile kompreneblaj
>ekz. por parolantoj de la ĉina, japana, vjetnama kaj korea?

Mi, japano, komprenas ilin senprobleme (eble pro mia kono
de la angla), kaj foje uzas ilin. Mi pensas, ke tiaj metaforaj
uzoj ne estas malfacilaj por ke japanoj lernu ilin.

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Sep 28, 2010, 12:35:06 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/09/2010 12:44, Marcos Cramer skribis:

> > "Prenu la trajnon de X al Y" ŝajnis al mi dubinda paŭsaĵo el la
> itala ("prendi il treno")
>
> Ne estas nur paŭsaĵo de la itala. Simile oni ankaŭ esprimas sin en la
> germana, angla kaj hispana.

Kaj en la nederlanda, kaj en la franca.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Sep 28, 2010, 12:12:45 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
     La impresoj de Anna pri la verbo "traf/i" shajnas al mi ghustaj (kvankam lau mi ne nepras la samtempa alvenado de la veturonto kaj de la vagonaro). Tio gravas, ke la veturonto la vagonaron eble maltrafus, sed efektive ne maltrafis. Ofte utilas, por ghusta kapto de la signifo au preciza senco de iu vorto, tiun kompari kun aliaj vortoj al ghi iel rilatantaj, speciale kun vortoj, kiujn oni povus elekti anstatau ghin, tre speciale kun ghia mal-vorto. Tiu trafas, kiu ne maltrafas.
       Pri io, kies maltrafon oni kutime ne timas, eble povas manki tiu sencokoloreto (vidu pri tio chi-sube neforvishitan komentarion de Leo !), sed ne pri vagonaro, nek pri homo, kun kiu oni faris rendevuon, k. t. p.

     (Preterpase : en nia lingvo ekzistas la vorto "vagon/ar/o", tial ne utilas vorto "trajn/o" por la sama signifo :
vagon'           wagon | waggon | Wagon | вагонъ | wagon.
 
        vagon'ar'     train | train | Zug (Bahn-) | поѣздъ | pociąg..)

2010/9/27 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Kiam mi trafas trajnon, mi havas la ideon, ke mi atingas ĝin ĝustatempe, do ke la trajno alvenas kaj ankaŭ mi alvenas samtempe (eventuale post iom da kurado!) Mi ne uzus “trafi” simple por la ideo veturi per difinita trajno.

Anna

 


Je 27/09/2010 13:58, Antonio De Salvo skribis:

Fra Simo

unread,
Sep 28, 2010, 12:51:24 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Mia unua intenco estis respondi, ke "iras" estas en tiaj frazoj tre aprobebla. Sed, kontrolinte en la NPIV, mi trovis tie kiel solan autoran citajhon unu frazon de Kabe, verkisto pri kiu mi memoras, ke li tre ofte francece sin esprimas. Pro tio mi malpli firmas.
     Tamen mi opinias, ke ni portempe ne havu paragrafon pri "ir/i".


2010/9/28 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Leo De Cooman

unread,
Sep 28, 2010, 2:09:24 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/09/2010 8:27, Renato Corsetti skribis:

Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.

Mi prenis la trajnon por iri al Milano.


Ankaŭ en la nederlanda oni "prenas" trajnon, aŭtobuson, ... aŭ "iras" aŭtobuse....
Kaj ankaŭ ĉe ni la vojo "iras" de A al B.

Amike salutas Leo

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 28, 2010, 9:16:46 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Por mi tiu estas la signifo de "etendiĝi"

Franklin

2010/9/28 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la problemo pri la uzo de ”iri” en ĉi tiu senco:

 

La fervoja linio iras de Milano al Parizo.

La vojo Appia iras de Romo al Brindisi.

La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino.

 

Efektive temas pri iom aparta maniero uzi la verbon “iri”. Ĉu iu havas pli bonan solvon?

 

Amike

 

Renato

 

--

Fra Simo

unread,
Sep 28, 2010, 1:25:22 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Kial do ne kontentighi per "vetur/i per", au "ir/i per', au "uz/i" ?  CHiuj tri dirmanieroj estas simplaj, klaraj, nenian malfacilajhon levantaj. Ili povas esti samtempe rekomendataj.

     Zamenhofa citajho : "SHi ne veturis, shi uzis siajn proprajn piedojn."
     Por trairi la urbon, depende de la urgho, mi piediras au mi uzas autobuson (egale bone : "... au mi iras per autobuso"). Al la chefurbo mi kutime veturas per vagonaro (eblus diri, miaimprese iomete malpli elegante : "Por iri al chefurbo, mi veturas per vagonaro" ;  en iuj kunteksto, chi tiu lasta povis esti preferinda)...


2010/9/28 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Johan Derks

unread,
Sep 28, 2010, 1:52:24 PM9/28/10
to la bona lingvo
Mi ne havas problemon pri 'preni', char tio ne signifas, ke oni prenas
(levas, portas, shtelas) la trajnon, sed ke el diversaj eblecoj oni
prenas la eblecon de trajno.

Estas vero ke la ideo de veturilo kiel unu el pluraj eblaj veturiloj
fadis, do tiam 'veturi per trajno'.

Se oni volas havi transitivan verbon, oni povus anstatau 'veturi per
trajno' ech diri 'veturi trajnon'.

Johan

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 1:57:11 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Franklin:

 

Ø  Por mi tiu estas la signifo de "etendiĝi"

 

Bone, mi komencis registri treege provizore la linion:

ir·i (En esprimoj kiel 'La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino) ~ etend·iĝ·i

Vi rajtas diri, ke oni forigu la linion aŭ proponi alian ekvivlaentan vorton.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 28, 2010, 2:00:09 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la problemo pri la uzo de
> ”iri” en ĉi tiu senco:
> La fervoja linio iras de Milano al Parizo.
> La vojo Appia iras de Romo al Brindisi.
> La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino.

> Efektive temas pri iom aparta maniero uzi la verbon “iri”. Ĉu iu havas pli
> bonan solvon?

Laŭ mi ne indas provi kontraŭbatali tiun jam tre forte enradikiĝintan figuran
uzon de "iri". Jam Zamenhof uzis "iri" en tia maniero:

El post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio
disfluis kaj malaperis en la malproksimo.

(El "Marta")

Rimarku, ke ankaŭ "disfluis" estas simila okazo! Kaj fakte ankaŭ
"malaperis"! Zorga analizo kredeble montros, ke nia lingvo estas
fariĉita per tiaspecaj figuraj uzoj de movaj kaj statoŝanĝaj verboj.

Nur tre pene oni povas eviti tion, sed kial provi? Mi vetas, ke
similaj esprimoj ekzistas en pli-malpli ĉiuj lingvoj.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

renato corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 2:58:32 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Nur tre pene oni povas eviti tion, sed kial provi? Mi vetas, ke
similaj esprimoj ekzistas en pli-malpli ĉiuj lingvoj.

Bone. Mi komencis meti la aferon en la plej milda formo. Mi vere ŝatus scii de Vastalto kaj de la aliaj ekstereŭropaj listanoj, kiujn metaforojn oni uzas ĉe ili.

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Sep 28, 2010, 2:26:58 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin Montenegro-Rodas skribis:

> Por mi tiu estas la signifo de "etendiĝi"

Jes, kial ne. Ĉiu verbo havas ian propran nuancon.

Mi forgesis mencii unu voj-verbon, tre klasikan: konduki.

"la suda vojo kondukis al Bet-Leĥem"
"La vojo kondukis tra olivarbaro"
"La vojo kondukas super la altaj montoj al B."

Ĉiuj verbon (iri, pasi, konduki, etendiĝi...)
havas sian nuancon, kaj prefero ŝajnas iomete
dependi de kunteksto. "Iri" ŝajnas al mi plej
neŭtrala.

Harri

Ronald Schindler

unread,
Sep 28, 2010, 1:17:05 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ laŭ la germana lingvo “preni” estas uzata vorto. “Trafi” ĉe ni signifas, ke oni atingas ekz. la trajnon ĝustatempe.

Mi mem ofte uzas la vorton “vojaĝi” per trajno a.s.

Ronaldo S.

Harri Laine

unread,
Sep 28, 2010, 2:30:12 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Bone, mi komencis registri treege provizore la linion:
>
> ir·i (En esprimoj kiel 'La transsiberia fervojo iras de Moskvo al
> Pekino) ~ etend·iĝ·i

Mia opinio: tute forigu.
Harri

Cvi Solt

unread,
Sep 28, 2010, 3:43:04 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/9/27 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Tamen, Cvi, “subway” ne signifas “trajno” sed “subtera fervojo” aŭ “subtera trajnsistemo”. Povus esti, ke foje parolanto diras “subway” por la trajno, sed tio estas nepreciza kaj neformala uzo, certe ne ĝusta en ĉi tiu kunteksto.

 

Saluton, Anna!

Mi sercxis en vortaro - kaj vi pravas.

Mi komprenis la vorton kiel unuavice "subtera trajno", kaj certe legis aux auxdis fojfoje esprimojn kun tia senco. Al mi sonas tute nature:
Lia "subway" alvenis malfrue
Mi cxiam legas la jxurnalon en la "subway"
Post 40-minuta veturado hejmen en la "subway"

Kaj en multaj aliaj frazoj mi povas sxangxi tute nature "subway" al trajno, ne al fervojo.

Tamen, la 2 vortaroj donas vian signifon.

Amike

Cvi


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Anna Lowenstein

unread,
Sep 28, 2010, 4:57:31 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Harri.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: martedì 28 settembre 2010 20.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ir-i

Renato:

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 5:45:47 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> Mi, japano, komprenas ilin senprobleme (eble pro mia kono
de la angla), kaj foje uzas ilin. Mi pensas, ke tiaj metaforaj
uzoj ne estas malfacilaj por ke japanoj lernu ilin.

Bone. C'u vi povas diri al ni, kiel oni lauyvorte esprimas tiujn koncptojn en la japana?

Amike

Renato


Vastalto

unread,
Sep 28, 2010, 11:12:09 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tiuokaze en la japana oni diras "nori-mono (veturilo) ni (-n) noru
(rajdi/veturi)".

Do, japanoj dirus "mi RAJDis cxevalon, trajnon, sxipon ktp" kaj "mi
VETURis per cxevalo, trajno, sxipo ktp" pli-malpli lauxvorte en
Esperanto.
La japana "noru" estas dusenca. Unu estas "(ek)rajdi", "envagonigxi",
sursxipigxi" ktp, kiu signifas momentan agon. La alia estas "veturi",
kiu signifas dauxran agon. Laux mi "preni trajnon" estas gxuste por la
unua senco (momenta ago). Kaj por la dua senco japanoj ofte uzas "iku"
(=iri).

Vastalto

-----
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> skribis:

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 2:05:34 AM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto!

> Tiuokaze en la japana oni diras "nori-mono (veturilo) ni (-n) noru
(rajdi/veturi)".

Tre interese estas, ke la sama metaforo estas uzata en la araba. Oni "rajdas" chion kaj la "pasaghero" mem estas simple "rajdanto". Mi ne proponas uzi tiun metaforon en Esperanto, sed simple provi kompreni kiom vaste uzataj en la mondo estas la dirmanieroj de Esperanto.

> Laux mi "preni trajnon" estas gxuste por la
unua senco (momenta ago). Kaj por la dua senco japanoj ofte uzas "iku"
(=iri).

Evidente la baza "iri" estas komprenata en multaj landoj.

Amike

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Sep 30, 2010, 1:55:16 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
> /La fervoja linio iras de Milano al Parizo./

Ĉu eble "la fervoja linio kunligas Milanon kaj Parizon"?

(aŭ interkonekti ...)

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 3:58:41 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> Ĉu eble "la fervoja linio kunligas Milanon kaj Parizon"?

Certe, tiu estas esprimo, kiun mi ofte legas.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Oct 1, 2010, 2:29:08 PM10/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

Eduardo:

> ?u eble "la fervoja linio kunligas Milanon kaj Parizon"?

manke de pli trafa alternativo, mi versxajne uzus "kondukas de
Parizo al Milano""

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages