al·glu·i (kopiitan aŭ eltonditan tekston en tekstredaktilo, angle «paste»)

2 views
Skip to first unread message

Aleksej

unread,
Nov 14, 2011, 5:43:42 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
En komputilaj programoj-redaktiloj oni povas kopii elektitan informpecon
en «tond·uj·o·n», samtempe (aŭ ĉe la sekva uzpaŝo) forigante aŭ ne
forigante ĝin el la originala loko. Poste oni povas meti tiun pecon en
elektitan lokon.
* Se temas pri teksto, se en la cela loko ia peco jam estas elektita, ĝi
povas anstataŭiĝi (en «ordinaraj» redaktiloj, kiel tiu de Firefox). Se
nenio estas elektita, la kopiita peco nur dispuŝas la apudan tekston.
* Se temas pri bildo, la nova peco kovras parton de tio, kio estis en
tiu loko, sed almenaŭ en GIMP oni povas ankoraŭ movi la novan pecon ĝis
ĝia malelekto.

Laŭ Vikipedio, en la angla oni nomas tiujn agojn per vortoj, iam uzitaj
por agoj koncernantaj paperojn kun skribaĵoj:
<https://en.wikipedia.org/wiki/Cut,_copy,_and_paste>.

La vortoj «kopi·i» kaj «el·tond·i» havas por mi sencon, kaj ili estas
uzataj en la rusa lingvo («(с)копировать», «вырезать»). Sed la vorto
«al·glu·i» estas malfacile komprenebla.

La ago «paste» en la rusa estas nomata «вставить» («en·meti» aŭ
«en·ig·i»). Al algluo ĝi ŝajnas simila nur kiam oni anstataŭigas
ekzistantan pecon per proksimume similgranda peco. «Al·glu·i» mem ŝajne
povus signifi alfikson al ekstremaĵo (ekzemple, al fino de teksto).

Se mi ĝuste komprenis per Vikipedio, Vikivortaro kaj ReVo, la ago estas
nomata
«alglui» en:
* la angla: paste
* la hispana: pegar
* la nederlanda: plakken
iel simile en:
* la kataluna: enganxar (alglui, alfiksi, alkroĉi?)
* la portugala: colar (alglui, eble alfiksi?)
* la sveda: klistra in (englui?)
alie en:
* la germana: Einfügen (enmeti, enigi), Einsetzen (alfiksi, almeti,
munti, apliki?)
* la rusa: вставить (enmeti, enigi)

Eble utilus konsideri ankaŭ nomojn de la aliaj agoj el la grupo, se ili
diferencas de la anglaj.

Mi proponas kiel alternativojn «en·met·i», «en·ig·i» aŭ almenaŭ
«en·glu·i», sed dubas pri la ago anstataŭiganta elektitan tekston.

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2011, 6:54:52 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej:
>  Mi proponas kiel alternativojn «en·met·i», «en·ig·i» aŭ almenaŭ «en·glu·i», sed dubas pri la ago anstataŭiganta elektitan tekston.
Bone. Ĉu vi aludas al unu el niaj linioj aŭ ĉu temas pri ĝenerala propono?

Amike

Renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

Aleksej

unread,
Nov 14, 2011, 7:09:45 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
On 2011-11-14 15:54, Renato Corsetti wrote:
> Aleksej:
>> > Mi proponas kiel alternativojn «en·met·i», «en·ig·i» aŭ almenaŭ
>> «en·glu·i», sed dubas pri la ago anstataŭiganta elektitan tekston.
> Bone. Ĉu vi aludas al unu el niaj linioj aŭ ĉu temas pri ĝenerala propono?

Mi proponas aldoni linion por «al·glu·i» en la komputila senco.

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2011, 7:15:23 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej:

Mi proponas aldoni linion por «al·glu·i» en la komputila senco.

Do, vi proponas la jenan linion:

al-glu-i (en komputiloj) =/--> en-met-i, en-ig-i, en-glu-i 

Kion opinias la aliaj kaj kio jam estas en la komputila terminaro?

Marcos Cramer

unread,
Nov 14, 2011, 8:54:37 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kion opinias la aliaj kaj kio jam estas en la komputila terminaro?

Mi uzas diversajn programojn kun Esperantigita interfaco (LibreOffice, Firefox kaj la mastruman sistemon Ubuntu). La priparolata ago tie chiam estas nomata "alglui", do mi jam plene alkutimighis al tiu esprimo. Ghi analogas kaj al la angla "paste" kaj al la hispana "pegar", do supozeble estas facile komprenebla metaforo por multaj, pro nacilingva influo. En la germana oni uzas la esprimon "einfügen", kiu lauvorte tradukeblas per "enmeti". Tamen en la germana oni distingas en la komputila terminaro inter "einfügen" ("alglui", angle "paste"; lauvorte "enmeti") kaj "eingeben" (angle "insert"; lauvorte "endoni").

Lau mia kompreno, la Esperantaj esprimoj "enmeti" kaj "enigi" estus komprenataj kiel "insert" / "eingeben", kaj ne kiel "paste" / "einfügen". Do mi kontrauas la proponon de Aleksej.

La Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij proponas la esprimon "elposhigi" (sed aldone mencias "(re)glui"). Tio klarigeblas per tio, ke Sergio tie uzis "posho" por tio, kion oni nun kutime nomas "tondujo". Tamen tiu propono shajne tute ne disvastighis; mi ghis nun neniam vidis ghin en efektiva lingvo-uzo.

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Nov 14, 2011, 11:07:57 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 14/11/2011 11:43, Aleksej schreef:

>
> Mi proponas kiel alternativojn «en·met·i», «en·ig·i» aŭ almenaŭ
> «en·glu·i», sed dubas pri la ago anstataŭiganta elektitan tekston.

Mi preferus "enmeti" aŭ "enigi" ol "englui". Neniu uzas gluon por fari
tion.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages