centjaro ?

1 view
Skip to first unread message

José Antonio Vergara

unread,
Jun 10, 2011, 9:45:55 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> Tiuj senfinaj diskutoj fontas de la ĉiama forgeso de la tria frazo de
> la 11a Fundamenta regulo:
> "La finaĵoj estas rigardataj kiel vortoj".
> Do cent'jar'o = (cent jaroj) 'o, kiel tri'angul'o = (tri anguloj)'o ,
> du'on'frat'o = (duone frata)'o...  NE ESTAS ERARAJ! (...)
> Ĉar en jar'cent'o ( = jar'cento) fundamentas cent(o), do tio estas
> cento da jaroj (...) , kontraŭe en centjaro fundamentas jar(oj), jaro
> entenas signifo de daŭro,
> do cent'jar'o (≠ cent'jaro) daŭro farita de ajnaj 100 sekvantaj jaroj,
> ekzemple de iu tago de 1887 ĝis
> la sama tago de 1987.

Lau mia lingvosento, tiu senpera o-vortigo de la kvanto "cent jaroj"
proponita de Pjer kiel klarigo (cent'jar'o = (cent jaroj) 'o) iel
estas pridubinda, misa, almenau stranga.

Kompreneble, oni ja povas tute facile a-vortigi la nombron: centjara =
(cent jaroj) 'a, sed por krei o-vorton mi uzus kroman vortelementon
(ekz. sufikson, aldoinan radikon, ktp), kio kompreneble produktus
kunmetitajn vortojn, chiu kun aparta signifo au nuanco, ekz.
"cent-jar-igh-o"; "cent-jar-period-o", "cent-jar-daur-o", ech eblus
eksperimenti per "cent-jar-dum-o". Sed rekta, senpera o-vortigo
shajnas al mi tikla.

José Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages