serio de demandosignoj

1 view
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jul 14, 2011, 9:31:34 AM7/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Por doni impreson al la legantoj, kiuj demandosignoj aperas, kiam oni (mi) tralegas revuon, mi donas chi-tie liston da ili el la revuo Esperanto juli-augusta:
 

paĝo 148: bilddatumbanko (en la sama artikolo kie la verkanto uzas 'datadon')

paĝo 150: restadpermeso, la suda Francio

paĝo 151: la suda Anglio, rara (en la senco de 'malfacile troveblaj/renkontataj')

paĝo 157: trafikterminalo (en PIV 'terminalo' nur trovebla kiel teletajpilo), ekzotika (anstataŭ ekzota)

paĝo 158: la orienta Eŭropo, deficito (en la senco de 'maltroo', 'tro malmulte'), veniko (kvasto el branĉoj de kverko aŭ betulo, sekigitaj kun verdaj folioj, uzata kutime en rusa ŝvit-banejo), febla (en la signifo de 'malforte sensebla')

paĝo 159: en la interreto, hungaria vilaĝo, omena, antikomunismo

paĝo 160: retilo

paĝo 164: "En la antaŭkongresa tempo estis organizita ekspozicio ……….., distribuitaj 5000 ekzempleroj …………… kaj gvidita Esperanto-kurso."

paĝo 165: serio da intervjuoj, la Holokaŭsto

 

La listo ne estas impona. Se oni legas 'Monaton', vershajne en chiu numero oni trovas pli da atentindajhoj. Sed char Renato intencis trarigardi la revuon 'Esperanto', mi jam donas 'antaupafon'.
 
Amike,
 
Johan

renato corsetti

unread,
Jul 14, 2011, 12:54:59 PM7/14/11
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Johan, pro la helpo legi la revuon de UEA, kaj pro lalisto de aferoj diskutindaj, kiujn vi sendis ĉi tien.

 

Se vi efektive volas ke oni diskutu ilin, bovolu prezenti ilin unuope kaj klare diri kiu estas la problemo laŭ vi, ekzemple:

 

Ø  paĝo 148: bilddatumbanko (en la sama artikolo kie la verkanto uzas 'datadon')

 

La radiko dat- ne povas esti uzata ĉar………………………

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Jul 14, 2011, 3:57:19 PM7/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
Mi ne volas, ke oni diskutu ilin.
Mi nur volas kreskigi apetiton che la membroj de la-bona-lingvo ankau elekti revuon kaj
serchi kamarado(j)n kun kiu(j) antaudiskuti la atentokaptajn vortojn, dirmanierojn ktp.
 
Mi supozas, ke la legantoj nun scias, ke vi pretas antaudiskuti specialajhojn el la revuo Esperanto
kaj ke mi shatas havi kamarad(in)on kun kiu antaudiskuti vortojn el la revuo Monato.
 
Ni atendu reagojn por 'asociighi' chirkau la unuopaj revuoj.
 
Amike,
 
Johan
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages