Re: Esperanta esprimo por la angla "one by one"

4 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Mar 25, 2014, 1:40:14 AM3/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Renato,

Mi intencas esperantigi la anglan esprimon “one by one”, sed mi ne scias fari tion. Laŭ la google-tradukilo je google.translate.com ĝi estas “unu per unu”, kio estas strange, eble ne ĝusta. Mi scias ke la germana esprimo por tio estas “ein nach dem anderen“, kaj la google-tradukilo faras “unu post la alia“. Unu post la alia estas verŝjne la ĝusta esprimo de “one by one”.

 

La vorto “vice”, aŭ “sekve” ŝajne ankaŭ esprimas la signifon de “one by one”.  Ĉu iu scias esprimi “one by one” ? En kiu vortaro troviĝas ĉi tiu esprimo?

 

Abengo

 

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 25, 2014, 3:11:22 AM3/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Abengo,

Mi serĉis frazojn enhavantajn "one by one" kun ilia traduko en Esperanton en la programo Tatoeba:http://tatoeba.org/eng/sentences/search?query=one+by+one&from=eng&to=epo Ĝi trovas 90 frazojn, el kiuj estas la 10 unuaj:           
  •  
  •  
Tatoeba estas tre efika programo. Temas pri vortaro de frazoj, ne de vortoj. Mi estas ĝia aktiva kontribuanto delonge (2006). Mi rekomendas ĝin al vi.    Vizitu la artikolon pri Tatoeba en la angla Wikipedia: https://en.wikipedia.org/wiki/Tatoeba                    Amike,                                                                       Thu


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Mar 25, 2014, 3:40:57 AM3/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Thu, pro via esploro. Efektive la esprimo ‘unu post la alia’ ŝajnas al mi la plej klara. Evidente ankaŭ ‘unu post unu’ povas taŭgi. Mi spontane estus pensinta ankaŭ pri ‘unuope’.

 

Amike

 

Renato

 

Cho Chaoming

unread,
Mar 25, 2014, 5:42:33 AM3/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, kara Thu kaj Kara Renato!

 

Estas aliaj anglaj idiomoj , al kiu mi klopodas esperantigi

 

Step by step: poŝo post poŝe, grade

Little by little: iom post iom(e?)

 

Kiel adjektivo,ĉu oni povas diri:

Iom-post-ioma (grada) progreso

poŝo-post-poŝa lernado

 

Abengo

--

Renato Corsetti

unread,
Mar 25, 2014, 6:00:47 AM3/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Abengo:

 

Step by step: poŝo post poŝe, grade

paŝo post paŝo, laŭgrade

Little by little: iom post iom(e?)

iom post iom


| Kiel adjektivo,ĉu oni povas diri:

Iom-post-ioma (grada) progreso

Jes.

| poŝo-post-poŝa lernado

paŝo-post-paŝa lernado.

Vi trovas aliajn provojn traduki al Esperanto anglajn esprimojn en la sekcio: 
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esperanto_ne_estas_la_angla_kun_o-fina%C4%B5oj

Amike

Renato

renato corsetti ren...@esperanto.org

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 25, 2014, 9:53:43 AM3/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages