reformator-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2009, 11:47:04 AM6/23/09
to °listo 'la bona lingvo'
reformator-o --> re-form-ist-o

PIV mem konsilas tion.

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Jun 25, 2009, 11:15:11 AM6/25/09
to la bona lingvo
Do, kion ĉi tiu vorto signifas? "Iu kiu reformas"?

La problemo eblas esti, ĉu la persono "reformas" kiel profesio?
Aŭ eble ni povas klarigi la "ist-" kiel "ismano"

Renato Corsetti

unread,
Jun 25, 2009, 4:16:24 PM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz;

La problemo eblas esti, ĉu la persono "reformas" kiel profesio?
Aŭ eble ni povas klarigi la "ist-" kiel "ismano"
Vi pravas. Malofte oni reformas kiel profesiulo. Mi ŝanĝis la linion al:

reformator·o → re·form·ant·o, re·form·ul·o, re·form·ism·an·o

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jun 28, 2009, 5:45:46 PM6/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/6/25, LajzTajfuno <lcavef...@gmail.com>:

Do, kion ĉi tiu vorto signifas? "Iu kiu  reformas"?

La problemo eblas esti, ĉu la persono "reformas" kiel profesio?
Aŭ eble ni povas klarigi la "ist-" kiel "ismano"
 
     Kvankam multaj ja tiusence ghin uzadas, "ist/o" en Esperanto ne signifas "ismano".  Kontrau ankau tiu lingvofushado ni devas kontraubataladi ;  unua pasho estas, ke ni kontraustaradu, nek uzante nek rekomendante vortojn, en kiuj "ist/"havus tiun eraran signifon. Por diri "ismano", oni diru tion, kon oni intencas diri, t. e. : "ism/an/o".

     Sed  "[...]/st/o" ne nepre devas esti iu, kiu profesie  "[...]/as". Sufichas iel konstanta au kutima au difinanta okupighado pri "[...]/ad/o". En la Universala Vortaro nur la franclingva klarigo estas pri tio malbona (sed tiu venas unua, kaj tiun oni plej multe atentis en la tempo de subita disvastigho de Esperanto komence de la dudeka jarcento).
     Vidu, interalie, en la Biblio la unuan Leteron de sankta Johano :
22 Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo?
 
     Nu, mensogado ne estas "profesio".

 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages