lila, profani, profana

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 3, 2008, 1:04:52 PM5/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn kvar liniojn:

lil-a --> hel-malv-a
profan-a = ne-religi-a, mal-religi-a
profan-i =mal-sankt-ig-i, mal-observ-i la sankt-ec-o-n de
profan-(ul)-o = ne-religi-ul-o, hom-o ne-instru-it-a pri sankt-ajx-o-j

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 3, 2008, 1:20:17 PM5/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn kvar liniojn:

Mi registris ilin ilin kun kelkaj s'ang'etoj:

lil-a --> hel-malv-a

lil-a --> he-e malv-a, hel-malv-a


profan-a = ne-religi-a, mal-religi-a
profan-i =mal-sankt-ig-i, mal-observ-i la sankt-ec-o-n de
profan-(ul)-o = ne-religi-ul-o, hom-o ne-instru-it-a pri sankt-ajx-o-j

profan-a = ne-religi-a, mal-religi-a
profan-i = mal-sankt-ig-i, mal-observ-i la sankt-ec-o-n de
profan-o [3oa]= ne-religi-ul-o, hom-o ne-instru-it-a pri sankt-a -o-j, ne-inic-it-o

aparte mi metis "profano" kaj ne "profan(ul)o", c'ar en PIV oni indikas la formon "profano", kiel la bazan formon (homo neinicita....).

Carlos, bons'ance, ke vi restas viva kaj laboranta. C'iuj ceteraj s'ajne eniris la vintran dormon, malgrau' tio, ke estas printempo.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
May 3, 2008, 3:28:26 PM5/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
> aparte mi metis "profano" kaj ne "profan(ul)o", c'ar en PIV oni indikas la
> formon "profano", kiel la bazan formon (homo neinicita....).

Tamen la Akademio indikas la formon "profani" kiel bazan formon. Ankau
ReVo sekvas tiun konsilon de la akademio, kaj tial havas "profanulo".
Chiuokaze, per la enkrampeco de la "ul" en "profan-(ul)-o" ni
permesigas ambau interpretojn.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 3, 2008, 3:54:04 PM5/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Tamen la Akademio indikas la formon "profani" kiel bazan formon.

Sed la tria aldono havas profan-o. Eble mi devos iom pli esplori por
vidi, kio okazis.

Bertilo Wennergren

unread,
May 3, 2008, 9:23:49 PM5/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Marcos:

>> Tamen la Akademio indikas la formon "profani" kiel bazan formon.

> Sed la tria aldono havas profan-o. Eble mi devos iom pli esplori por
> vidi, kio okazis.

La afero estas iom kaporompa. Ne estas tiel, ke la Akademio rekomendas
"profani", kaj ke ReVo tiun rekomendon sekvas. Estas fakte inverse!
La indiko "profani" en la Akademia Vortaro estas heredajho de ReVo
(kiu siavice ricevis tion el PV).

Komence la Akademia Vortaro importis difinojn kaj bazformojn el
ReVo kiel provizorajn indikojn. La difinojn mi intertempe forigis
(au pli ghuste kashis). Aperas nur difinoj, kiujn la Akademio
oficialigis. Sed multaj el la bazformoj importitaj el ReVo plu
restas. La kialo estas, ke tute ne estas facila afero enpreni
bazformojn el la efektivaj Oficialaj Aldonoj (nek el la Universala
Vortaro), char en multegaj okazoj tute ne aperas eksplicita bazformo
en tiuj oficialaj fontoj. Aperas nur tradukoj nacilingvaj, kaj tute
ne estas facila afero interpreti tiujn tradukojn. Iafoje ili estas
kontraudiraj inter si. Alifoje ili estas malklaraj rilate la
vortklason.

PROFAN/ estas ghuste tia problema okazo. Ghi aperas en 3OA sen
finajho, sed kun la jenaj tradukoj:

profane - profane - Profan - profano - profano - profano

Temas pri la lingvoj Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala
(Itala. Devus cheesti ankau Pola traduko, sed pro ia kialo mankas
Pola traduko de PROFAN/.)

Tiuj tradukoj estas sufiche malklaraj rilate la vortklason. La
jenon skribis pri tio Wuster en "La oficiala verkaro" (1923)
pri PROFAN/:

En 3 [= 3OA]: nepre -a lau A. dum la G tradukajho shajnas O-vorto
per sia granda komencliero, a-vorto per sia formo.

Fakte la hezito estas inter "profana" kaj "profano".
"Profani" certe ne estas ghusta lau la oficialaj dokumentoj.
La menciita formo "profanulo" derivita el "profani" estas
strangajho. Formo kiel "profanulo" devus esti bazita sur
"profana".

Jen labortasko por la Akademio...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2008, 2:51:27 AM5/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>La indiko "profani" en la Akademia Vortaro estas heredajho de ReVo
>(kiu siavice ricevis tion el PV).

Fakte mi nun rimarkas ke en malnova PV estas tuta prezento surbaze de
"profan-i" (tr), kaj kun "profanul-o", sed kun la signifo de
"profana" ne derivita el "profan-i"...

> En 3 [= 3OA]: nepre -a lau A. dum la G tradukajho shajnas O-vorto
> per sia granda komencliero, a-vorto per sia formo.

En tia okazo mi dirus, ke la plejmulto de la lingvo indikas al "profan-o".

>Jen labortasko por la Akademio...

Certe.

Anna Lowenstein

unread,
May 14, 2008, 11:43:38 AM5/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nur nun mi legas c'i tiun mesag'on. Mi supozas, ke "lila" fakte temas pri la
koloro de la floro "lilako" (en la angla oni diras "lilac" por ambau'). Do,
en Esperanto mi dirus "lilak-kolora" au' "lilaka". Cetere, ankau' malvo
estas speco de floro, do mi ne vidas kialon por preferi unu super la alia!
Mi proponas:
lil-a --> lilak-kolor-a, lilak-a.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 3 maggio 2008 19.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) lila, profani, profana

Renato Corsetti

unread,
May 14, 2008, 1:43:38 PM5/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi supozas, ke "lila" fakte temas pri la
koloro de la floro "lilako"

Vi missupozas. Lau' PIV lil-a estas la adjektivo de lil-o, kaj lilo estas la koloro de lilako.

lil-a --> lilak-kolor-a, lilak-a.

Mi aldonas viajn samsignifajn esprimojn al tiuj d ela malvo, kiu estas registrita en PIV.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
May 14, 2008, 2:21:16 PM5/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi povas nur komenti, ke la kompilintoj de la malnova PIV evidente tute ne komprenis la vortfaran sistemon de Esperanto. La nova PIV bons’ance parte korektis tion, do havas nur “lila” kaj ne mencias lilakojn.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 14 maggio 2008 19.44


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) lila

 

Anna:


Antonio De Salvo

unread,
May 14, 2008, 3:53:09 PM5/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

>profan-a = ne-religi-a, mal-religi-a
profan-i =mal-sankt-ig-i, mal-observ-i la sankt-ec-o-n de
profan-(ul)-o = ne-religi-ul-o, hom-o ne-instru-it-a pri sankt-ajx-o-j
Kion opinias la aliaj?

Mi respondas:
1) profana estas: a) nereligia (NE malreligia), laika; b) malsankta ("se vi
levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos" - Eliro 20,25); c)
ordinara ("vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo" - Levidoj 10,10).
Interese, ke kontrauxe la Londona Nova Testamento uzas "profana": kion Dio
purigis, tion vi ne nomu profana - Agoj 11,9;

2) profani estas vorto zamenhofa, do - laux mia modesta opinio - ni devas
trakti gxin kun granda respekto (gxia kontestado iamaniere egalus al kulpigo
de la papo pri herezo).
TAMEN, se la celo estas tiu, liveri pli facile kompreneblan vorton, en la
zamenhofa Biblio mem trovigxas du anstatauxaj vortoj: malsanktigi kaj
malhonori:
- observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos,
tiu mortu (Eliro 31,14)
- ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio (Levidoj 21,6)
- ne malhonoru la nomon de via Dio (Levidoj 18,21)
(Interese: en la Londona Nova Testamento, kontrauxe, estas uzata la vorto
"profani":
- cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo
profanas la sabaton kaj estas senkulpaj? (Mateo 12,5)

3) profanulo estas: a) nereligiulo, laiko; b) neinicito; 3) nekompetentulo,
nespertulo, malspertulo, senspertulo, nefakulo, malklerulo, nespecialisto.

Amike,
Antonio De Salvo


Renato Corsetti

unread,
May 14, 2008, 4:36:22 PM5/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


1) profana estas: a) nereligia (NE malreligia), laika; b) malsankta ("se vi
levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos" - Eliro 20,25); c)
ordinara ("vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo" - Levidoj 10,10).
Interese, ke kontrauxe la Londona Nova Testamento uzas "profana": kion Dio
purigis, tion vi ne nomu profana - Agoj 11,9;

Alivorte la Londona Biblio malsanktigis Esperanton.


(Interese: en la Londona Nova Testamento, kontrauxe, estas uzata la vorto
"profani":

Kiel oni devis pruvi.

Mi provis iom korekti lau' viaj indikoj.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 3, 2008, 9:00:37 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/5/3, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Mi proponas la jenajn kvar liniojn:

Mi registris ilin ilin kun kelkaj s'ang'etoj:

lil-a --> hel-malv-a

lil-a --> he-e malv-a, hel-malv-a
 
     Nun en nia tabelo de "simplaj samsignifaj vortoj" aperas la jeno :
lil-a --> lilak-kolor-a, lilak-a,hel-e malv-a, hel-malv-a
     Io kun koloro simila al la karakteriza koloro de la rozoj ne estas "roz/a", sed ja "roz/(o/)kolor/a". Simile, io kun koloro simila al la karakteriza koloro de la malvoj ne estas "malv/a", sed ja "malv/(o/)kolor/a" ;  se hele, do "hel/e malv/(o/)kolor/a".
     Mi opinias, ke, se temas pri unu sola koloro, ne pri du koloroj, ni devas proponi nur unu tradukon, ne du tradukojn.
     Lau la Varingjena PIV, "lilak/o" estas nomo de unu speco de siringoj. En la NPIV estas konfesate, ke "lilak/o" egalas al "siring/o" (oni aldonas : "pli speciale la ornamaj sp-oj k hibridoj", sed tio ne shanghas, ke anstatau difino oni havas tradukon al "siringo"). Shajnas klare, ke la radikon "lilak/" ekuzis homoj, kiuj la Fundamentan radikon "siring/" ne konis au priforgesis, kaj ke aliaj ghin preferis pro la sama kialo kaj pro la simileco al alilingvaj vortoj (france : "lilas" <lila'>).
     En la REVO oni diras, ke la siringaj floroj estas "blankaj au violkoloraj". Vere estas, ke la "violkoloraj" siringofloroj ne estas precize samakoloraj, kiel violoj. Mi ne scias, chu ni tamen diru, ke tia floro estas "viol/(o/)kolor/a", eble "hel/e viol/(o/)kolor/a", chu pli bone konvenus "(hel/e )malv/(o/)kolor/a", au chu ni devas diri, ke ghi estas "siring/(o/)kolor/a". Inter tiuj ni devas elekti unu.
     Mi proponas la jenon (korekteblan en la limoj de tio, kion en la jhusaj linioj mi skribis) :
lil-a --> siring-o-kolor-a
lilak-o --> siring-o [fun] *
     Post skribo de la antaulasta jhusa linio, mi ekkonscias, ke ne siringo estas tiakolora, sed nur ties floroj (dum rozo en Esperanto, kvankam ne en la PIV-lingvo) nepre estas la floro mem. Chu do ni devas anstataue skribi :
lil-a --> siring-o-flor-o-kolor-a         ?
     Se vi konsentus nek kun unu, kiun vi rigardus malghusta, nek kun la alia, kiun vi opinius ne-elteneble tro longa, ni supozeble devus kontentighi per "(hel/e )malv/(o/)kolor/a",  au per "hel/e viol/(o/)kolor/a". Memoru, ke per envortaj krampoj mi signas, kiel multaj faras, ke la enkrampajhon oni povas havi au ne havi !  Sed en nia tabelo ni prefere rekomendu nur unu formon, do ni tiajn krampojn ne uzu.
 
     * Shajnas al mi nepre utile, ke ankau post niaj rekomendatajhoj ni signu la Fundamentecon, kiel chi-supre mi faris pri "siring/o". Estus pli bone tion fari per [Fun], kun granda fo, au pli simple per [F], ol per [fun].
     Tio por plenaj vortoj estos tre facila. Sed ankau post apartaj vorteroj estus utile signi la Fundamentecon. Tamen estus tede tion fari post chiu el ili. Chu iu el vi povus provi vortigi la kriteriojn, lau kiuj ni signu au ne signu la Fundamentecon, tiel, ekzemple, ke ni ja signu tiun de "siring/" en "siring/o/flor/o/kolor/a", sed certe ne tiun de "o(/)" kaj eble ankau ne tiun de "flor/" ?
 
     Kore salutas                                               Francisko

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 9:39:38 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
lil-a --> siring-o-kolor-a
lilak-o --> siring-o [fun]  *
kaj evidente Francisko proponas forigi chi tiun linion:

lil-a --> lilak-kolor-a, lilak-a,hel-e malv-a, hel-malv-a.

Popolo kaj senato de "La Bona Lingvo", chu vi konsentas?

Renato



Harri Laine

unread,
Sep 3, 2008, 10:15:30 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> *lil-a* --> lilak-kolor-a, lilak-a,hel-e malv-a, hel-malv-a.


>
> Popolo kaj senato de "La Bona Lingvo", chu vi konsentas?

Pri tuja forigo de chiaj rekomendoj kun "lilak" mi tre konsentas.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 10:35:45 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

Pri tuja forigo de chiaj rekomendoj kun "lilak" mi tre konsentas.
Forigitaj.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 3, 2008, 11:08:26 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankau konsentas kun la forigo de alternativoj kun "limak". Mi tamen ne konsentas kun Francisko pri lia pledo, ke ni havu nur unu alternativon, kiam temas pri nur unu koloro. La saman koloron oni povas tute bone nomi per malsamaj rimedoj, precipe kiam ne ekzistas unusola radiko, kiu esprimas la koloron.

Aldone, mi opinias ke kolornomoj kiel "roza", "viola" kaj "malva" estas akcepteblaj mallongigoj de "rozkolora", "violkolora"k ja "malvokolora", precipe kiam la konteksto montras, ke temas pri koloro.

Do lau mi la linio pri "lila" povus esti

lila- --> hel-viol-a, hel-malv-a, siring-o-kolor-a

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 1:18:04 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


lila- --> hel-viol-a, hel-malv-a, siring-o-kolor-a

Bone. Ne tiu, kiu diskutas multe, sed tiu, kiu prezentas la jam pretan linion havas ŝancon gajni.

Kio pri

lilak-o --> siring-o ?

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Sep 3, 2008, 5:42:25 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis
>lil-a --> lilak-kolor-a, lilak-a,hel-e malv-a, hel-malv-a.
Popolo kaj senato de "La Bona Lingvo", chu vi konsentas?
Simila koloro estas magenta (ne en PIV), precize difinita. Por kompreni mi provas iom klarigi la aferon:

En la adicia kolorsistemo (ekz. en kolortelevidilo) la bazaj koloroj estas ruĝo, verdo kaj bluo.
Sufiĉas memori, ke ruĝo + verdo estigas flavon.
En la subtraha kolorsistemo (ekz. kolorfoto presita sur blanka papero) la bazaj koloroj estas la komplementoj de la antaŭaj: glaŭko (kiu tralasas verdan kaj bluan lumon), "magento" (kiu tralasas ruĝajn kaj bluan lumon) kaj flavo (kiu tralasas ruĝan kaj verdan lumon).
Sufiĉas memori, ke magenta kolorfiltrilo super flava filtrilo lasas trapasi nur la ruĝan lumon. Por presi rugan bildon via kolorpresilo metas magentan inktavolon sur flavan.
La "lila" koloro estas ne tre precize difinita laŭ la koloro de floroj, same kiel "rozkolora" (ekzistas multaj originalaj specioj en la genro rozo) kaj eventuale aliaj koloroj bazitaj sur florkoloro. Sufiĉas serĉi per Google "malva" en interretaj bildoj kaj provi difini, kiu malvo laŭ vi estas "hele malva"
La precizaj koloroj (kiaj la menciitaj ĉi-supre) estas science difinitaj. Koloro estas precize difinebla per 3 apartaj nombroj.
 
"Magenta" estas malofta vorto en Esperanto. Ĝi ne troviĝas en PIV. Vidu:
 
Mi ne tuj proponas anstataŭan vorton, mi volis nur atentigi, ke preciza vorto "magenta" estas scienc-teknike uzata, por kiu ofte necesas traduko el pluraj lingvoj.
 
Amike salutas
Leo
 

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 4:49:31 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi ne tuj proponas anstataŭan vorton, mi volis nur atentigi, ke preciza vorto "magenta" estas scienc-teknike uzata, por kiu ofte necesas traduko el pluraj lingvoj.
Alivorte vi ne proponas linion por niaj listoj.

Bone.

Renato



ro-esp

unread,
Sep 3, 2008, 5:27:28 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Fra Simo <fra...@gmail.com>
Aan: la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: woensdag 3 september 2008 15:00
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: lila, profani, profana


>2008/5/3, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
>
>> Mi proponas la jenajn kvar liniojn:
>>
>>
>> Mi registris ilin ilin kun kelkaj s'ang'etoj:
>>
>> lil-a --> hel-malv-a


lila estas koloro (kiel purpura, cxu jes?)
malvo estas herbo (NL kaasjeskruid)

Cxu temas pri francismo (mauve) ?

gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
Sep 4, 2008, 9:50:37 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
La Esperanta vorto por "magenta" estas "malva" (au "malvokolora"). La Esperanta Vikipedio jam uzas tiun bonlingvan terminon ankau en la faka senco priskribita deLeo.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2008, 9:59:13 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mi ne spertas pri koloroj (ha, pri kiom da aferoj mi ne spertas!), sed laux tabelo pri koloroj cxe

http://users.libero.it/luclep/itaint.htm

malva kaj magenta estas du diversaj nuancoj, kun du diversaj kodoj (alklaku la nomojn, aperos la koloro).

 

Gxis

Antonio De Salvo

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 4 settembre 2008 15.51

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 10:23:45 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La Esperanta vorto por "magenta" estas "malva" (au "malvokolora"). La Esperanta Vikipedio jam uzas tiun bonlingvan terminon ankau en la faka senco priskribita deLeo.
Bonvolu proponi linion.

Amike

Renato



Marcos Cramer

unread,
Sep 4, 2008, 10:35:18 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
lila estas koloro (kiel purpura, cxu jes?)
malvo estas herbo (NL kaasjeskruid)

Malvoj havas rozviolajn florojn (vidu la bildon che la ReVo-artikolo pri "malvo"). Tial oni nomas tiun rozviolan koloron "malva".

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Sep 4, 2008, 10:41:53 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

laux tabelo pri koloroj cxe

http://users.libero.it/luclep/itaint.htm

malva kaj magenta estas du diversaj nuancoj, kun du diversaj kodoj (alklaku la nomojn, aperos la koloro).

Nu, temas pri la italaj vortoj "malva" kaj "magenta". Do la Esperanta "malva" havas la signifon de la itala "magenta". La itala "malva" por mi estas iu nuanco de "viola". Se en iu tehhnika cirkonstanco ne eblas ghin nomi simple "viola", oni povas uzi iun duvortan esprimon por pliprecizigi (kiel "malhele viola").

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Sep 4, 2008, 11:06:20 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Bonvolu proponi linion.

Per interreta sercho mi tute ne sukcesis trovi iujn ajn Esperantajn uzojn de "magenta", do lau mi ni ne bezonas linion por ghi.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 11:55:14 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Per interreta sercho mi tute ne sukcesis trovi iujn ajn Esperantajn uzojn de "magenta", do lau mi ni ne bezonas linion por ghi.
Bone.

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2008, 1:12:03 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

laux tabelo pri koloroj cxe

http://users.libero.it/luclep/itaint.htm

malva kaj magenta estas du diversaj nuancoj, kun du diversaj kodoj (alklaku la nomojn, aperos la koloro).

 

Marcos Cramer:

Nu, temas pri la italaj vortoj "malva" kaj "magenta". Do la Esperanta "malva" havas la signifon de la itala "magenta". La itala "malva" por mi estas iu nuanco de "viola". Se en iu tehhnika cirkonstanco ne eblas ghin nomi simple "viola", oni povas uzi iun duvortan esprimon por pliprecizigi (kiel "malhele viola").

Mi respondas:

laux mi, ne temas (nur) pri nacilingvaj nuancoj.

Malvo estas (supozeble) malva-kolora cxie; laux NPIV, temas pri koloro inter roza kaj viola, mi dirus pli viola ol roza.

“Magenta” estas, efektive, italdevena vorto; gxi rilatas al la batalo apud urbeto Magenta (1859), kaj laux du diversaj tradicioj gxi memorigas aux la multan sangon tie elversxitan, aux la koloron de la golfpantalono de la francaj zuavoj tie batalintaj. Precipe en ligo kun la sango, la italaj vortaroj parolas pri “intensa karmezino” (tia esprimo estas uzata ankaux de la granda itala-esperanta vortaro de Carlo Minnaja), kaj la germana-esperanta vortarego de Krause tradukas per “rugxo” resendante al “fuksia”.

Efektive, se oni komparas la kolorojn laux la internacia tabelo cxe

http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Koloroj

sxajnas al mi ke la internacia “magenta” (tiu “meza”, kodo FF00FF, ne tiu hela aux tiu malhela) koincidas kun la sam-koda itala formo “rosa carico” (= “intense rozkolora”) kaj kun la samkoda “fuksia” (konforme al Krause): koloroj pli parencaj al rugxo ol al violo.

Fine, mi atentigas ke “magenta” estas uzata ankaux en Esperantujo (ekzemple, en la supre menciita pagxo de Vikipedio).

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 3:03:37 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

  se oni komparas la kolorojn laux la internacia tabelo cxe

kial vi ne proponas kelkajn liniojn pri ĉi tiuj strangaj koloroj pro klarigi ilin al la neteĥnika popolo, kiel mi.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Sep 4, 2008, 6:49:49 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:
> Mi ne spertas pri koloroj (ha, pri kiom da aferoj mi ne spertas!), sed laux tabelo pri koloroj cxe http://users.libero.it/luclep/itaint.htm  malva kaj magenta estas du diversaj nuancoj, kun du diversaj kodoj (alklaku la nomojn, aperos la koloro).

 

La du koloroj ne estas identaj, vi pravas. Supre de la kolornomo vi vidas ses sesdekumajn ciferojn (jes ciferoj el la deksesuma sistemo: la "litero" A signifas dek, B signifas dekunu, ktp. ĝis F por dekkvin). Ĉiu duopo estas nombro el la tri nombroj, kiuj difinas la koordinaton de koloro. Ili indikas la valoron laŭ respektive la ruĝa, verda kaj blua akso de la adicia kolorsistemo.  Ekzemple FF0000 estas pura ruĝo, 00FF00 estas pura verdo, 0000FF estas pura bluo. Pura magento estas FF00FF, kiu vialingve estas ROSA CARICO.

Kiel vi vidas, estas multe pli facile kaj precize, se oni difinas koloron per 3 nombroj ol per tuta listo da elpensitaj kolornomoj.

Ĉi tie estas ĉiufoje nur du cifero por unu kolorakso. Ili tamen sufiĉas por precize difini 16 777 216 malsamajn kolorojn. Mi ne kapablus elpensi tiom da kolornomoj

 

Amike salutas

Leo

Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2008, 8:03:31 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Prave, estas neeble elpensi 16 milionojn da nomoj por difini cxiujn kolornuancojn . Tion oni ne faras ecx en naciaj lingvoj. Sed almenaux oni devus akordigxi pri la plej kutimaj nuancoj. Mi jam notis preskaux 400 el ili (en la itala, parte ankaux en la angla kaj esperanto), kune kun la respektiva sesdekuma kodo; la problemo estas, ke unu sama nomo havas plurajn kodojn (ekzemple: avelkolora aux flave bruna estas A13F00 kaj F5F5DC; ebura estas FFFFD0 kaj FFFFF0; orangxa estas FF8100 kaj FFA500; ktp), kaj al unu sama kodo respondas ofte pluraj nomoj (ekz. E1E140 estas malhela citronflava kaj malhela citronverda). Jen plia ekzemplo de internacia konfuzo, ankaux en tiuj sciencaj kampoj en kiuj oni kutime opinias, ke regas unuforma scienca nomenklaturo.

Cetere, en botaniko kaj zoologio la konfuzo estas ecx pli granda, malgraux la latina nomenklaturo. Mi estas nun cerbumanta (por mia giganta Vortaro itala-esperanta, kiu nun komencas aperi rete cxe http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=index&d=7 ) pri esperantlingva listigo de solanacoj; nu, mi trovigxas antaux fenomenoj kia cxi tiu:

solanum bitteri (= solanum boergeri) (= solanum chacoense) (= solanum emmeae) (= solanum garciae) (= solanum gibberulosum) (= solanum guaraniticum) (= solanum horovitzii) (= solanum jujuyense) (= solanum knappei) (= solanum laplaticum) (= solanum parodii) (= solanum saltense) (= solanum schickii) (= solanum subtilius):

Gxis

Antonio De Salvo

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: venerdì 5 settembre 2008 0.50

Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 9:39:19 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:
> Prave, estas neeble elpensi 16 milionojn da nomoj por difini cxiujn kolornuancojn . Tion oni ne faras ecx en naciaj lingvoj. Sed almenaux oni devus akordigxi pri la plej kutimaj nuancoj. Mi jam notis preskaux 400 el ili (en la itala, parte ankaux en la angla kaj esperanto), kune kun la respektiva sesdekuma kodo; la problemo estas, ke unu sama nomo havas plurajn kodojn (ekzemple: avelkolora aux flave bruna estas A13F00 kaj F5F5DC; ebura estas FFFFD0 kaj FFFFF0; orangxa estas FF8100 kaj FFA500; ktp), kaj al unu sama kodo respondas ofte pluraj nomoj (ekz. E1E140 estas malhela citronflava kaj malhela citronverda). Jen plia ekzemplo de internacia konfuzo, ankaux en tiuj sciencaj kampoj en kiuj oni kutime opinias, ke regas unuforma scienca nomenklaturo.
 
Tiu konfuzo estas tre ĝena, kiam oni volas determini iujn vivaĵojn, ekzemple fungojn, kiuj iam estis klasigitaj laŭ la koloro de la sporoj. Ĝis nun, laŭ mia scio, ĝis nun neniu kontentige solvis la problemon de la vorta kolornomenklaturo. Nur la scienca sistemo precize difinas koloron per 3 nombroj (kiuj respondas al apartaj organetoj en la homa okulo).
 
> Cetere, en botaniko kaj zoologio la konfuzo estas ecx pli granda, malgraux la latina nomenklaturo. Mi estas nun cerbumanta (por mia giganta Vortaro itala-esperanta, kiu nun komencas aperi rete cxe http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=index&d=7 ) pri esperantlingva listigo de solanacoj; nu, mi trovigxas antaux fenomenoj kia cxi tiu: solanum bitteri (= solanum boergeri) (= solanum chacoense) (= solanum emmeae) (= solanum garciae) (= solanum gibberulosum) (= solanum guaraniticum) (= solanum horovitzii) (= solanum jujuyense) (= solanum knappei) (= solanum laplaticum) (= solanum parodii) (= solanum saltense) (= solanum schickii) (= solanum subtilius):
 
Al la sama konkludo venis mia samlandano Wim M.A. De Smet, zoologo, kiu iniciatis la sistemon *NBN* (Nova Biologia Nomenklaturo), kiu cetere estas tute bazita sur Esperanto. Tamen la tasko pripensi taŭgan nomon  laŭ tiu sistemo por ĉiuj jam konataj vivaĵoj estas grandega. Laŭ mia scio oni ankoraŭ ne alvenis al la planta regno (precipe zoologoj okupiĝas pri ĝi).  La jam ekzistantaj listoj estas interesaj.
La ekzemplo, kiun vi donis pri Solanum bitteri, jam bone sed ne komplete vidigas la problemon, ankaŭ priskribitan de Wim De Smet. Kompleta nomo de vivaĵo ankaŭ donu la nomon (aŭ mallongigon) de la aŭtoro, kiu unue priskribis ĝin en fama verko aŭ revuo. Ofte oni bezonas duonan paĝon por laŭnorme nomi planton, pri kiu estis/as multaj diskutoj.  :o(
(Oni povus kompari kun iuj vortoj en Esperanto   ;o)
 
Amike salutas
Leo 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages