> Pro la vorto de la tago mi rerigardis en PIV kaj mi pensas, ke vi almenaŭ
> povas konsenti ke la linio:
>
> dekoraci-o [3oa] (en la senco de honorinsigno) --> honor-insign-o
> estas en ordo.
Ŝajnas, ke tio estas tute en ordo.
Ŝajnas ankaŭ, ke kun la restantaj signifoj de "dekoracio", tiu vorto
estas plene superflua sinonimo de "ornamo". Eble iafoje oni bezonas
uzi "ornamaro".
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Ŝajnas ankaŭ, ke kun la restantaj signifoj de "dekoracio", tiu vorto
estas plene superflua sinonimo de "ornamo".
Efektive. Oni povas foje trovi nuancajn malsamecojn, sed entute du radikoj estas troaj.
Amike
Renato