Renato Corsetti:
>sangvin-a --> riĉ-temperament-a,
gaj-humor-a
Malgraux tio, kio estas dirite en PIV
(kaj malgraux tia uzo cxe usonaj psikologoj), mi neniam uzus “sangvina” en la
senco “gajhumora” (verdire, mi ankaux neniam uzus “sangvina”). Cxe-okaze: kial “optimista”
anstataux “optimisma”?
Same mi dubas pri “ricxtemperamenta”, cxar “temperamento” estas neuxtra termino (ekzistas ankaux la “melankolia temperamento”), dum “sangvina” montras iun specifan temperamenton, tiun fajran.
Eble mi estas misvojigita de la itala, sed laux mi “sangvina” egalas al fajra, arda, impeta.
Gxis
Antonio
Mi registris provizore:. . . laux mi “sangvina” egalas al fajra, arda, impeta.
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
Cxu ne ankaux "verva"?
Otto
Cxu ne ankaux "verva"?
Otto:
>Cxu ne ankaux "verva"?
Renato:
>Laŭ la itala uzo verŝajne
ne, sed Antonio bonvolu diri. Pri aliaj lingvoj mi ne scias.
“Verva” ne estas tute maltauxga, sed laux mi gxi havas alian nuancon ol “impeta” ks: gxi respondas al la italaj vortoj “brioso”, “vivace”, kaj montras tute pozitivan kvaliton (viglecon: komparu la muzikan italdevenan esprimon “con brio”), dum “fajra – arda – impeta” montras ian gradon de malekvilibro kaj nepripensemo.
Gxis
Antonio
Renato
Lau’ angla vorto “sanguine” rilatas al la antikva teorio de la kvar humoroj. G’i priskibas difinitan specon de homa personeco: gajhumora, memfida, optimisma, amikema. Mi eble tradukus la vorton per “gajhumora”, kio retenus la koncepton pri la humoroj. En la vortaro de Wells mi trovas “optimisma”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Renato
Corsetti
Inviato: domenica
15 febbraio 2009 19.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
sangvin-a
Lau’ angla vorto “sanguine” rilatas al la antikva teorio de la kvar humoroj. G’i priskibas difinitan specon de homa personeco: gajhumora, memfida, optimisma, amikema. Mi eble tradukus la vorton per “gajhumora”, kio retenus la koncepton pri la humoroj. En la vortaro de Wells mi trovas “optimisma”.
> Lau’ angla vorto “sanguine” rilatas al la antikva teorio de la
> kvar humoroj. G’i priskibas difinitan specon de homa personeco:
> gajhumora, memfida, optimisma, amikema. Mi eble tradukus la
> vorton per “gajhumora”, kio retenus la koncepton pri la humoroj.
> En la vortaro de Wells mi trovas “optimisma”.
Jes, sed se oni parolas pri "sanguine" en la kunteksto de tia
antikva teorio, oni prefere diru "sangohumora" aŭ simile. En
tiu teorio oni ja opiniis, ke pro relativa sangomulteco iu
personoj havas apartan karakteron aŭ humoron.
Poste la vorto akiris pli ĝeneralan signifon, en kiu ne plu
vere rolas tiu antikva teorio. Tiam vortoj kiel "gajhumora"
taŭgas. Sed eble iam oni volas ankaŭ en tiaj okazoj tamen
reteni iom da ligo al la origina teorio, kaj tiam uzi
"sangohumora".
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>