arki-/arhxi-

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2008, 2:56:45 AM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

J-K proponis

>- arki- (plialtranga) --> cxef-
>- arki- (antikveco) --> pra-

Efektive PIV listigas arki-/arhxi- nur en la senco de c'efa. C'u,
Johano-Karolo, vi povas doni ekzemplon de vorto en Esperanto kun la
senco pra- ?

Cetere, en nia listo jam estas "arki-". C'u via propono, J-K, estas
nur pri la formo de la registrado? C'u vi s'atus havi du liniojn anstatau' unu?

Kiel oni diras "arkiepiskopo" en viaj lingvoj? En la itala "arcivescovo".

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Pilar Otto

unread,
Jan 21, 2008, 4:30:26 AM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras "arkiepiskopo" en viaj lingvoj?

En la norvega "erkebiskop". La prefikso "arki-/arhxi-" farigxis en la
norvega "erke-" en vortoj uzataj en la gxenerala lingvo. Gxi estas
antauxmetebla ankaux antaux norvegaj vortoj, kaj tiam gxi malestime
plifortigas, kombinante la signifojn -eg- kaj -acx-: "erkedum" = "stultega".
En scienca lingvajxo oni retenas la formon "arki-", ekz. en "arkifonem"; kaj
en la vorto "arkitekt" "arki-" ne estas sentata kiel prefikso.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2008, 4:40:57 AM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Gxi estas
>antauxmetebla ankaux antaux norvegaj vortoj, kaj tiam gxi malestime
>plifortigas, kombinante la signifojn -eg- kaj -acx-: "erkedum" = "stultega".

Ankau' en iu nivelo de klera itala: arcistupido.

>En scienca lingvajxo oni retenas la formon "arki-", ekz. en "arkifonem"; kaj
>en la vorto "arkitekt" "arki-" ne estas sentata kiel prefikso.

Same en la itala.

Amike

Anna Lowenstein

unread,
Jan 21, 2008, 5:05:26 AM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla g'i estas uzata en malmultaj fiksitaj vortoj: archbishop
(c'efepiskopo), archenemy (c'efa malamiko), archangel (c'efa ang'elo),
archduke (c'efduko).
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 21 gennaio 2008 10.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) arki-/arhxi-

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 21, 2008, 8:29:14 AM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
>
>> - arki- (antikveco) --> pra-
Arki-gimnazio... eble ne tiom uzita en esperanto.
Tamen pli ol "-pra" la sufikso signifas ", supereco, estreco"
do mi anstatauxus per

- arki- (supera instanco) --> cxef-
Ekzemploj: arki-angxelo, arki-diakono

J-K Rinaldo

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 21, 2008, 8:36:28 AM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> - arki- (plialtranga) --> cxef-
>> - arki- (antikveco) --> pra-
>>
> ..nur pri la formo de la registrado? C'u vi s'atus havi du liniojn anstatau' unu?
>
>
Efektive en cxi okazo suficxas laux mi nur unu linio

- arki- (plialtranga) --> cxef-

En sekvaj okazoj kiam temas pri malsama etimo eble utilos pluraj linioj

J_K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2008, 2:19:32 PM1/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

>Efektive en cxi okazo suficxas laux mi nur unu linio
>
>- arki- (plialtranga) --> cxef-

Mi s'ang'os al tio.

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 22, 2008, 7:26:07 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
En ABC-gramatiko de la FEL - kiun mi tre sxatas - la auxtoroj, pri la
kunmetado, adoptis grandlinie la kriteriojn de "Milmó".
Kiu li estas? KIel atingi tiujn regulojn?

Interalie, pri la kunmetado, la ABC-gramatiko diras eksplicite: ...
estas evitenda la kombino de verbo kun rekta obiekto, kiel librolegi,
birvidi, falkcxasi ....
Sed Bertilo Wennergren en sia PMEG akcepatas akuzativajn flankelemetojn
kiel leterskribi, vocxdoni, sindeteni.

Dankon, J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2008, 7:59:04 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:


Kiu li estas? KIel atingi tiujn regulojn?

Mi kredas ke vi celas Mimo'. Sed lia libro bedau'rinde estas nehavebla c'e UEA:

(Momente nehavebla) Kompleta lernolibro de regula Esperanto. Komplementa volumo. L. Mimoo Espinalto. Lerniloj, vortaroj / internacia. Paderborno. 1989. 163 pagxoj. Prezo: 12.30 €

Eble vi devas provi c'e biblioteko (private eble Carlo Minnaja povus posedi g'in en Padovo).


Interalie, pri la kunmetado, la ABC-gramatiko diras eksplicite: ...
estas evitenda la kombino de verbo kun rekta obiekto, kiel librolegi,
birvidi, falkcxasi ....
Sed Bertilo Wennergren en sia PMEG akcepatas akuzativajn flankelemetojn
kiel leterskribi, vocxdoni, sindeteni.

Ne estas aparta regulo por ne permesi en c'i tiu listo diskuti ankau' pri gramatikaj reguloj (kvankam g'is nun ni diskutis nur pri vortaraj problemoj).

Bertilo respondos, sed "leter-skrib-i" kaj similaj s'ajnas al mi normale akcepteblaj.

Amike

Renato

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 22, 2008, 9:47:38 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> Kiu li estas? KIel atingi tiujn regulojn?
>>
>
> Mi kredas ke vi celas Mimo'. Sed lia libro bedau'rinde estas nehavebla c'e UEA:
>
> (Momente nehavebla) Kompleta lernolibro de regula
Mi estas bonsxanca: la libron havas la sekretario de la loka klubo

>> Interalie, pri la kunmetado, la ABC-gramatiko diras eksplicite: ...
>> estas evitenda la kombino de verbo kun rekta obiekto, kiel librolegi,
>> birvidi, falkcxasi ....
>> Sed Bertilo Wennergren en sia PMEG akcepatas akuzativajn flankelemetojn
>> kiel leterskribi, vocxdoni, sindeteni.
>>
>
> Ne estas aparta regulo por ne permesi en c'i tiu
> listo diskuti ankau' pri gramatikaj reguloj
> (kvankam g'is nun ni diskutis nur pri vortaraj problemoj).
>
> Bertilo respondos, sed "leter-skrib-i" kaj
> similaj s'ajnas al mi normale akcepteblaj.
Vere Bertilo jam respondis, laux sia gramatiko.
Tamen mi alfrontis la regulon prepare al la posta takso de la prefikson
"sin-", kiun
- iujn akceptas, kiel la gramatiko PMEG;
- aliaj ne akceptas, kiel ABC-gramatiko.

Dankon, J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2008, 11:00:00 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

>Tamen mi alfrontis la regulon prepare al la posta takso de la prefikson
>"sin-", kiun
>- iujn akceptas, kiel la gramatiko PMEG;
>- aliaj ne akceptas, kiel ABC-gramatiko.

Bone. Tuj post la fifno de -iv- ni povas komenci diskuti pri c'i tio.

Pilar Otto

unread,
Jan 23, 2008, 6:31:02 AM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> J-K:

>
>> Kiu li estas? KIel atingi tiujn regulojn?
>
> Mi kredas ke vi celas Mimo'. Sed lia libro bedau'rinde estas
> nehavebla c'e UEA:
>
> (Momente nehavebla) Kompleta lernolibro de regula
> Esperanto. Komplementa volumo. L. Mimoo
> Espinalto.

Lia nomo estis (mi supozas, ke li jam mortis) Luis Mimó Espinalt, kaj li
logxis en Sabadell, Katalunujo, Hispanujo. La maniero, en kiu li E-igis
siajn nomojn, montras, ke li apartenis al la sama skolo kiel Rikardo Sxulco.
Mi renkontis Mimó en 1967, kaj mi havis diskuton kun li gxuste pri
kunmetado. Li pledis por tre rigoraj reguloj pri kunmetado: "Nov-Jorko" por
li estis neakceptebla, same kiel "la Blankdomo", "belknabino" ktp., cxar
adjektivo ne povas senpere kunmetigxi kun substantivo. Se meti substantivan
radikon antaux verbo, la senco de la kunmetajxo estu tia, ke en ne-kunmetita
formo la substantivon antauxu prepozicio. Sekve oni ne povas "fisxkapti",
sed eventuale oni povas "musxkapti fisxojn" = "kapti fisxojn PER musxo".
«Bone,» mi diris, «sed laux viaj reguloj "fisxkaptado" estas akceptebla,
cxar gxi estas "kaptado de fisxoj".» Pri tio Mimó konsentis. Mi dauxrigis:
«Kaj se oni povas diri "fisxkaptado", oni ankaux devas povi diri
"fisxkaptadi", kaj se oni povas diri "fisxkaptadi", oni ankaux devas povi
diri "fisxkapti".» Nu, mi konfesas, ke tiu argumentado estis iom skolastika
aux sofisma; tamen, se eblas ecx kun rigoraj reguloj "derivi" laux la linio
"fisxkaptado -> fisxkaptadi -> fisxkapti" kaj "leterskribado ->
leterskribadi -> leterskribi", oni prefere ne starigu regulojn tiel
rigorajn, ke ili nur katenus (Zamenhofa esprimo) la lingvon - kaj ecx ne
sukcesus gxin tute kateni. Oni preferu elastecon, tian, kia gxin montras
Zamenhof plurloke en "Lingvaj Respondoj". Se la kunteksto klare evidentigas
la celatan sencon, bone; se ne, oni esprimu sin pli precize: nia lingvo ja
tauxgas ankaux por tio!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2008, 9:15:22 AM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Oni preferu elastecon, tian, kia gxin montras Zamenhof plurloke en
>"Lingvaj Respondoj".

Mi konsentas.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages