(la bona lingvo) senc-o (en la signifo de direkto)

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 3:24:10 AM5/6/10
to ° listo 'la bona lingvo'
En REVO oni diskutas pri senc-o (en REVO oni diras senc-um-o) por indiki unu el la direktoj al kiu io povas moviĝi. La esprimo ŝajnas uzata ĉefe en matematiko.

Kion opinias niaj matematikistoj? Ĉu ni devus havi linion de la speco:

senc-o (en la signifo de direkto) --> direkt-o ?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Vastalto

unread,
May 6, 2010, 4:01:39 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:
>En REVO oni diskutas pri senc-o (en REVO oni diras senc-um-o) por indiki
>unu el la direktoj al kiu io povas moviĝi. La esprimo ŝajnas uzata ĉefe
>en matematiko.
>
>Kion opinias niaj matematikistoj? Ĉu ni devus havi linion de la speco:
>
>senc-o (en la signifo de direkto) --> direkt-o ?

Tute male! Kvankam mi ne estas matematikisto, mi instruis tiuteme en
fizika klaso de mezlernejo. La linio devas esti:

direkt-o (en la signifo de vketora senco) --> senc-o, senc-um-o

Aux prefere silenti pri tio.

Amike

Vastalto

Marcos Cramer

unread,
May 6, 2010, 5:04:25 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:


En REVO oni diskutas pri senc-o (en REVO oni diras senc-um-o) por indiki unu el la direktoj al kiu io povas moviĝi. La esprimo ŝajnas uzata ĉefe en matematiko.

Kion opinias niaj matematikistoj?

Laŭ mi la esprimo "sencumo" por tio estas tute bona, kaj mi ne vidas kialon havi linion pri tio. "Direkto" jam havas alian fakan signifon en matematiko, kaj do ne taŭgas kiel alternativo.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 6, 2010, 5:23:54 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Sed kiel “senco” rilatas al la afero? Mi ne vidas la sencon uzi la vorton “senco”.

Mi ne komprenas la matematikan terminon, kompreneble, sed se oni devas distingi inter “direction” kaj “sense”, kial ne “direktumo”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 6 maggio 2010 11.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) senc-o (en la signifo de direkto)

Leo De Cooman

unread,
May 6, 2010, 6:54:33 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/05/2010 10:04, Marcos Cramer skribis:
> Laŭ mi la esprimo "sencumo" por tio estas tute bona, kaj mi ne vidas
> kialon havi linion pri tio. "Direkto" jam havas alian fakan signifon
> en matematiko, kaj do ne taŭgas kiel alternativo.
Mi tute konsentas.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
May 6, 2010, 8:04:27 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/6 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Sed kiel “senco” rilatas al la afero? Mi ne vidas la sencon uzi la vorton “senco”.

Mi ne komprenas la matematikan terminon, kompreneble, sed se oni devas distingi inter “direction” kaj “sense”, kial ne “direktumo”.

     Pravas Anna, ke "senc/o" ne estas uzebla por la dezirata matematika signifo. Tiun oni povos esprimi eble helpe de "direkt/" (sed ne per la vorto."direkt/o", krom se oni uzos ion alian, kiu eble povus esti "direkt/um/o", por la alia senco de "direkt/o"), eble helpe de "flank/", eble helpe de iu alia radiko. Mi emus al ia duvortajho (pri tio pli, iam poste, se ial "direkt/um/o" montrighus ne-rekomendebla), sed eble "direkt/um/o" sukcese kontraustaros la farotajn kritikojn.
     La komentarianto pri "senc/um/o" en la ReVo ne-kontraudireble montras, ke
"senc/o" ne taugus. Sed mi miras, ke li ne konscias, ke lia klarigo samtempe montras, ke ankau "senc/um/o" ne povas taugi, nek io ajn alia kun la radiko "senc/". Ia rilato devas ekzisti inter la signifo de vortobazo kun "um/" kaj de tiu sama sen tiu sufikso.
 
--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 9:02:54 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
Aux prefere silenti pri tio.
Mi tre volonte silentus, ĉar temas pri faka lingvo, kiun ni malofte alfrontas.

Mi ankaŭ komprenas, ke temas pri okazo de "matematikistoj" kontraŭ "normalaj homoj", en la senco, ke en matematiko oni donis al "direkt-" kaj "senc-" malsaman signifon ol ili havas en la normala lingvo.

Restas du aferoj, kiuj ĝenas mian senton pri logiko.

- Ĉu franca esperantisto, kiu parolas pri "unusencuma strato", pravas?

- Ĉu en la matematika "senc-um-o" estas iu ligo al la baza signifo de "senc-"? Ĉu oni povus same paroli pri la "signifumo de vektoro"?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 6, 2010, 10:50:21 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

- Ĉu franca esperantisto, kiu parolas pri "unusencuma strato", pravas?

Certe ne! Oni diru "unudirekta strato".
 
- Ĉu en la matematika "senc-um-o" estas iu ligo al la baza signifo de "senc-"?

La solan ligon, kiun mi momente vidas, estas ke en tri el la kvin lingvoj, al kiuj la Fundamento tradukas la vorton "senco", almenaŭ unu el la Fundamentaj tradukoj havas tiun kromsignifon.

La intertempe aperinta propono "direktumo" ŝajnas al mi tre bona, tiel ke nun mi eĉ pensas ke oni preferu ĝin al "sencumo".

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
May 6, 2010, 2:39:12 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/05/2010 15:50, Marcos Cramer skribis:
> La intertempe aperinta propono "direktumo" ŝajnas al mi tre bona, tiel
> ke nun mi eĉ pensas ke oni preferu ĝin al "sencumo".
Ankaŭ mi ŝanĝis mian ideon vidinte la mesaĝon de Anna, kvankam ankaŭ en
la nederlanda la matematika "zin" (unu el la du ebloj moviĝi sur linio)
estas la sama vorto kiel "senco" en Esperanto. "Zin cetere havas ankoraŭ
la signifon "frazo".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 4:29:15 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La intertempe aperinta propono "direktumo" ŝajnas al mi tre bona, tiel ke nun mi eĉ pensas ke oni preferu ĝin al "sencumo".
Do, kia estu la linio?

Ĉu senc-um-o (en matematika senco) --> direkt-um-o ?

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
May 7, 2010, 8:44:04 AM5/7/10
to la bona lingvo
> Ĉu senc-um-o (en matematika senco) --> direkt-um-o ?

Mi miris pri tiu 'senco' au 'sencumo'. Mi supozas ke la nederlanda
ekvivalento estas 'orientigho'. (Tio ankau ekzistas pri surfacoj.)
Se tio estas la ghusta matematika interpreto, mi konsentas pri
'direktumo'.

Amike,
Johan

Fra Simo

unread,
May 7, 2010, 4:12:45 PM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/6 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Renato demandis:

- Ĉu franca esperantisto, kiu parolas pri "unusencuma strato", pravas?

Certe ne! Oni diru "unudirekta strato".
     Mi ege mirus, se mi audus iun ajn francan Esperantiston dirantan "unusencuma strato" por la franca "rue à sens unique" <ri asansinik'>. Pli atendebla estas "unudirekta strato".
      Tamen necesas ia diferencigo inter la du eblaj signifoj de "direkt/o". Unu elturnigho estus uzi la vorton "direkt/um/o" por unu el tiuj du signifoj. Antau elektado de tiu el la du, por kiu ni rekomendu la sufiksohavan formon, necesas atenta repripensado. Relegante la NPIV-an paragrafon pri
"direkt/o" (kaj "direkt/i", kaj "direkt/il/o" !), mi havas impreson, ke ghusta en la frazo proponita de Renato estus la sensufiksa "direkt/o".

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2010, 4:59:27 PM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Mi ege mirus, se mi audus iun ajn francan Esperantiston dirantan "unusencuma strato" por la franca "rue à sens unique" <ri asansinik'>. Pli atendebla estas "unudirekta strato".
Mi ne mem inventis la aferon. almenaŭ du francoj defendis la esprimon en la listo 'revuloj'.

Tamen necesas ia diferencigo inter la du eblaj signifoj de "direkt/o". Unu elturnigho estus uzi la vorton "direkt/um/o" por unu el tiuj du signifoj. Antau elektado de tiu el la du, por kiu ni rekomendu la sufiksohavan formon, necesas atenta repripensado. Relegante la NPIV-an paragrafon pri "direkt/o" (kaj "direkt/i", kaj "direkt/il/o" !), mi havas impreson, ke ghusta en la frazo proponita de Renato estus la sensufiksa "direkt/o".
Ĉu temas pri la frazo:

senc-um-o --> direkt-um-o ?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 8, 2010, 5:41:00 AM5/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/7 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Francisko:
Mi ege mirus, se mi audus iun ajn francan Esperantiston dirantan "unusencuma strato" por la franca "rue à sens unique" <ri asansinik'>. Pli atendebla estas "unudirekta strato".
Mi ne mem inventis la aferon. almenaŭ du francoj defendis la esprimon en la listo 'revuloj'.
     Mirigajhoj ne estas nepraj ne-eblajhoj !   Tamen mi mirus, se mi audus el la busho de iu libere parolanta la duvortajhon "unu/senc/um/a strat/o". Ke iu en vortarista grupo tiudirekte pledis, tio neniel estas pruvo pri efektiva uzado. Pli grave, se iu tion elbushigus, tiu ulo eble estus franco, sed certe ne Esperantisto, char prodifine Esperantisto ne povas doni al "senc/o" la signifon de la pola "kierunek".
Tamen necesas ia diferencigo inter la du eblaj signifoj de "direkt/o". Unu elturnigho estus uzi la vorton "direkt/um/o" por unu el tiuj du signifoj. Antau elektado de tiu el la du, por kiu ni rekomendu la sufiksohavan formon, necesas atenta repripensado. Relegante la NPIV-an paragrafon pri "direkt/o" (kaj "direkt/i", kaj "direkt/il/o" !), mi havas impreson, ke ghusta en la frazo proponita de Renato estus la sensufiksa "direkt/o".
Ĉu temas pri la frazo:

senc-um-o --> direkt-um-o ?

     CHi tio ne estas frazo. Temis pri "unu/senc/um/a strat/o" (ankau kiu ne estas frazo : mi hontas).

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
May 8, 2010, 6:30:59 AM5/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:
> Renato demandis:
>
> - Ĉu franca esperantisto, kiu parolas pri "unusencuma strato", pravas?
>
>
> Certe ne! Oni diru "unudirekta strato".
Kvankam mi ne sekvis la tutan diskuton,
mi opinias tute kontentiga la solvon "unudirekta strato"

J-K

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2010, 7:52:24 AM5/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
mi opinias tute kontentiga la solvon "unudirekta strato"
Bone, tio mi registros.

amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
May 8, 2010, 9:27:21 PM5/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Australio:
Ankau mi kontentas pri "unudirekta strato", kvankam ghi estas
mallongigo por "unudirektotrafika strato", char la logika signifo de
"unudirekta strato" ne ekzistas, 'car chiu strato havas du direktojn
(ech se iu strato turnighas tiel ke ghi finighas en la saman direkton
kiel la komencigho, do unudirekte, oni neniam uzas tian nocion en la
lingvo).
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages