vokt-

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 3:24:00 AM10/10/08
to °listo 'la bona lingvo'
vokt-o = kontrol-ist-o, labor-estr-o ?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Oct 10, 2008, 5:13:17 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

vokt-o = kontrol-ist-o, labor-estr-o ?

Mi respondas:

“vokto” estas vorto uzita de Zamenhof en la traduko de la Biblio (Eliro 5); tamen, tio ne malhelpas, ke oni sercxu vorton pli facile kompreneblan.

 

Laux mi, gxi povas esti nek “kontrolisto”, nek “laborestro”, pro la simpla kialo, ke en la biblia teksto la funkcio de “vokto” (inspektisto, supergardisto) estas nete distingita disde tiu de “kontrolisto”/ “laborestro”: vidu sube!

En tia kadro, la difino en NPIV (“kontrolisto de laboro, supergardisto”) estas nur parte gxusta.

 

Mi aldonas, ke cxar la historio enuige ripetigxas, ankaux en nia epoko ni havis “voktojn” (la naziajn koncentrejestrojn) kaj kontrolistojn/ laborestrojn (la tiel nomitajn “kapò”).

Gxis

Antonio De salvo

 

 

Eliro 5

10 Tiam eliris la VOKTOJ de la popolo kaj ĝiaj KONTROLISTOJ, kaj diris al la popolo

 

hebree (laux itala versio zorge de la itala hebrea komunumo): gli ispettori e i sorveglianti dissero al popolo = la inspektistoj kaj la kontrolistoj diris al la popolo

 

itale: Allora gl’ispettori del popolo e i sorveglianti uscirono e dissero al popolo = tiam la inspektistoj de la popolo kaj la kontrolistoj eliris kaj diris al la popolo

 

germane: Da gingen die Vögte des Volkes und ihre Amtleute aus und sprachen zum Volk

 

angle: So the taskmasters of the people and their foremen went out and spoke to the people

 

france: Les surveillants du peuple et les scribes allèrent dire au peuple

 

hispane: Salieron, pues, los capataces del pueblo y sus jefes y hablaron al pueblo

 

 

14 Kaj la KONTROLISTOJN Izraelidojn, starigitajn super ili de la VOKTOJ de Faraono, oni batadis,

 

hebree (laux itala versio zorge de la itala hebrea komunumo): i sorveglianti ebrei che gli ispettori egiziani avevano preposto ai lavori furono percossi = la hebreaj kontrolistoj, kiujn la egiptaj inspektistoj starigis super la laboroj, estis batitaj

 

itale: E i sorveglianti dei figli d’Israele stabiliti sopra loro dagli ispettori di Faraone, furon battuti = la kontrolistoj de la filoj de Izraelo, starigitaj super ili de la inspektistoj de Faraono, estis batitaj

 

germane: Und die Amtleute der Kinder Israel, welche die Vögte Pharaos über sie gesetzt hatten, wurden geschlagen

 

angle: Moreover, the foremen of the sons of Israel, whom Pharaoh's taskmasters had set over them, were beaten

 

france: On frappa les scribes des Israélites, ceux que les surveillants de Pharaon leur avaient imposés

 

hispane: Y azotaban a los jefes de los hijos de Israel que los capataces de Faraón habían puesto sobre ellos,

 

 

 


Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 5:21:59 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

En tia kadro, la difino en NPIV (“kontrolisto de laboro, supergardisto”) estas nur parte gxusta.

Do, bonvolu elekti inter:

A - ne havi entute linion pri tio

B - havi linion, sed en tiu okazo, bonvlu sugesti la samsignifan simplan esprimon.

Amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Oct 10, 2008, 6:17:32 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

En tia kadro, la difino en NPIV (“kontrolisto de laboro, supergardisto”) estas nur parte gxusta.

Renato:

Do, bonvolu elekti inter:

A - ne havi entute linion pri tio

B - havi linion, sed en tiu okazo, bonvlu sugesti la samsignifan simplan esprimon.

Antonio:

vokto: supergardisto, inspektisto

(bonvolu arangxi vi mem la prezenton de la vortoj; dankon).

Gxis

Antonio

 


Leo De Cooman

unread,
Oct 11, 2008, 9:58:50 AM10/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De salvo skribis:
>> RC: vokt-o = kontrol-ist-o, labor-estr-o ?
> ADS: ... Laux mi, gxi povas esti nek “kontrolisto”, nek “laborestro”, pro la simpla kialo, ke en la biblia teksto la funkcio de “vokto” (inspektisto, supergardisto) estas nete distingita disde tiu de “kontrolisto”/ “laborestro”: vidu sube!
 
Mi stulte pensis pri iom simila vorto en la nederlanda "voogd", kuratoro, fundamenta vorto. Ĉu ĝi povus anstataŭi la vokton? 
 
Amike salutas 
Leo  

Renato Corsetti

unread,
Oct 12, 2008, 2:26:43 PM10/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

 

vokto: supergardisto, inspektisto
Bone. Mi registris ĝin tiel:

vokt-o [zam] = super-gard-ist-o, inspekt-ist-o

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 12, 2008, 2:29:42 PM10/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi stulte pensis pri iom simila vorto en la nederlanda "voogd", kuratoro, fundamenta vorto. Ĉu ĝi povus anstataŭi la vokton?  
La Fundamento havas la tradukojn de "kuratoro". Ĉu franclingvano, german-lingvano, anglalingvano, ruslingvano aŭ pollingvano volas kontroli tiujn tradukojn, kaj diri al ni, kion ili vere signafas en la respektivaj lingvoj. En la itala "curatore" estas io pli ĝenerala kaj uzata en juraj kuntekstoj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 12, 2008, 4:31:00 PM10/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Leo:
Mi stulte pensis pri iom simila vorto en la nederlanda "voogd", kuratoro, fundamenta vorto. Ĉu ĝi povus anstataŭi la vokton?  
La Fundamento havas la tradukojn de "kuratoro". Ĉu franclingvano, german-lingvano, anglalingvano, ruslingvano aŭ pollingvano volas kontroli tiujn tradukojn, kaj diri al ni, kion ili vere signafas en la respektivaj lingvoj. En la itala "curatore" estas io pli ĝenerala kaj uzata en juraj kuntekstoj.
     La franca "curateur" <kirato(o)r'> kaj jam la latina "curator" <kuraator> havas la unuan signifon de "kurator/o" en la PIV. Per si mem la vorto signifas "prizorganto", sed jam en la latina la vorto specialighis. Mi ne scias, chu ghi en la klasika latina au la franca povas havi ankau la duan PIV-an signifon "administristo, direktoro" (de iu institucio) ;  mi supozas, ke almenau en la latina tiel ja estis, char sen tio estus mirige, ke en novepokaj lingvoj, inter kiuj la latina, ghi tiun ekhavis.

Antonio De Salvo

unread,
Oct 12, 2008, 6:00:14 PM10/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

Mi stulte pensis pri iom simila vorto en la nederlanda "voogd", kuratoro, fundamenta vorto. Ĉu ĝi povus anstataŭi la vokton?  

 

Renato:

 

La Fundamento havas la tradukojn de "kuratoro". Ĉu franclingvano, german-lingvano, anglalingvano, ruslingvano aŭ pollingvano volas kontroli tiujn tradukojn, kaj diri al ni, kion ili vere signifas en la respektivaj lingvoj. En la itala "curatore" estas io pli ĝenerala kaj uzata en juraj kuntekstoj.

 

Francisko:

     La franca "curateur" <kirato(o)r'> kaj jam la latina "curator" <kuraator> havas la unuan signifon de "kurator/o" en la PIV. Per si mem la vorto signifas "prizorganto", sed jam en la latina la vorto specialighis. Mi ne scias, chu ghi en la klasika latina au la franca povas havi ankau la duan PIV-an signifon "administristo, direktoro" (de iu institucio) ;  mi supozas, ke almenau en la latina tiel ja estis, char sen tio estus mirige, ke en novepokaj lingvoj, inter kiuj la latina, ghi tiun ekhavis.

 

Mi respondas:

En la itala, “curatore” havas plurajn signifojn:

1)     prizorganto (ekz. de eldonota verko, de ekspozicio);

2)     kuratoro (unua signifo en NPIV); (pli precize: en la itala oni subtile distingas inter “curatore”, kiu asistas neplenrajtulojn, kaj “tutore”, kiu reprezentas kaj anstatauxas neplenrajtulojn; tial la esperanta termino “kuratoro” respondas pli al “tutore” ol al “curatore”);

3)     administristo de fondajxo, akademio, neprofitcela instanco k. s. (dua signifo en NPIV);

4)     sindiko (pri bankrotaj demandoj);

5)     respondeculo de muzeo;

6)     historie, speco de romepoka magistratano.

 

Neniu el tiuj signifoj respondas al la esperanta “vokto”, plej versxajne prenita el la germana “Vogt”: komparu la zamenhofan tradukon de Eliro 5, kie vokto signifas pli-malpli superintendanto, inspektisto:

10 Tiam eliris la VOKTOJ de la popolo kaj ĝiaj KONTROLISTOJ, kaj diris al la popolo

 

germane: Da gingen die VÖGTE des Volkes und ihre AMTLEUTE aus und sprachen zum Volk

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Fra Simo

unread,
Oct 12, 2008, 7:14:04 PM10/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/13 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Leo:

Mi stulte pensis pri iom simila vorto en la nederlanda "voogd", kuratoro, fundamenta vorto. Ĉu ĝi povus anstataŭi la vokton?  

 Renato:

[...] En la itala "curatore" estas io pli ĝenerala kaj uzata en juraj kuntekstoj.

 Francisko:

     La franca "curateur" <kirato(o)r'> kaj jam la latina "curator" <kuraator> havas la unuan signifon de "kurator/o" en la PIV. [...]

Mi respondas:

En la itala, "curatore" havas plurajn signifojn:

1)     prizorganto (ekz. de eldonota verko, de ekspozicio);

2)     kuratoro (unua signifo en NPIV); (pli precize: en la itala oni subtile distingas inter "curatore", kiu asistas neplenrajtulojn, kaj "tutore", kiu reprezentas kaj anstatauxas neplenrajtulojn; tial la esperanta termino "kuratoro" respondas pli al "tutore" ol al "curatore");

     Same estas au tre simile en la franca pri la respondaj vortoj "curateur" kaj "tuteur". Indus ankau en Esperanto povi distingi tiujn du terminojn. Chu per "kurator/et/o" por la unua ???  chu helpe de apudmetitaj adjektivoj, eble participa ?

3)     administristo de fondajxo, akademio, neprofitcela instanco k. s. (dua signifo en NPIV);

4)     sindiko (pri bankrotaj demandoj);

5)     respondeculo de muzeo;

6)     historie, speco de romepoka magistratano.

     En la lingvo internacia devus esti rekomendata por la radiko "kurator/" nur la unua PIV-a signifo (la dua de Antonio chi-supre).

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2008, 4:10:49 AM10/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Da gingen die VÖGTE des Volkes

Do, ni lasu la nunan linion.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages