Nova elpresebla versio de "Esperanto estas facila"

11 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 9:53:28 AM5/31/12
to °listo 'lbl', ° listo 'redaktantoj', °listo 'la bona teksto', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj'
Mi finfine pretigis la novan version de nia listoj en  http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj, kiun mi utiligos por papere montri dum la ĉi-jara kongreso, tion, kion ni faros.

Ĉiu el viaj konatoj rajtas peti kaj ricevi komputilan version.

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Esperanto estas facila - 2012 05 23.doc

J-K Rinaldo

unread,
Jun 1, 2012, 3:19:39 PM6/1/12
to la bona lingvo
> Mi finfine pretigis la novan version de nia listoj en
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj,
Post danko al Leo De Cooman pro lia komputila laboro,
permesu al mi remalfermi la diskuton pri STRANDO kaj PLAĜO

> Anna Lowenstein:
Ĉe PV, la difinoj estas jenaj: strando: Sablobordo taŭga por banado;
plaĝo: plaĝo = strando. Oni vidas, do, ke strando estas konsiderata la
baza termino, dum ĉe plagho oni simple resendas al strando.
Ĉe PIV, aliflanke, estas tute la mala situacio. La difinoj troviĝas
sub plaĝo, dum ĉe strando oni trovas simple: strando = plaĝo 1.

Nu unu radiko venas la germana kaj la alia de la franca kaj itala.
Evidentas do
- ke en la norda kaj centra Eŭropo eble ne estas tiom kutima la sunumo
ĉe ekipitaj banejoj
- ke en la meditaranea Eŭropo la ekipitaj banejoj, alireblaj per pago,
forte malsamas ol la libere alireblaj bordoj.

> Anna Lowenstein:
... ĉi-somere gastis che ni hungara knabo, kiu tute ne konis tiun
vorton; li konis nur la vorton strando. Ankaŭ dum la UK en
Montpellier, mi rimarkis ke la junulara programo inkluzivis eron kiu
nomiĝis, laŭ mia memoro, "Stranda vizito". Do evidente la vorto
strando vivas kaj bone fartas, malgraŭ PIV.

Tiu ne ŝajnas al mi sufiĉa motivo por konkludi ke strando kaj plaĝo
sume estas la sama afero.

Laŭ mi, la du vortoj estas same gravaj:
- strando estas la natura bordo libere alirebla,
- plaĝo estas la bordo pleje ekipita per laŭpagaj banejoj.

Eble kutime
- nordaj eŭropanoj sunumas kaj baniĝas ĉe la strando,
- sudaj eŭropanoj sunumas kaj baniĝas ĉe la plaĝo.
Tamen temas pri du malsamj aferoj. ĉu?
J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jun 2, 2012, 9:37:49 AM6/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mi la distingo, kiun Rinaldo provas  esprimi per la vortoparo "strando/"plagho" havas neniun shancon en la efektiva lingvouzo. PIV jam provas disvastigi iomete alian distingon, por kio la decidiga faktoro ne estas chu la aliro estas libera au pagenda, sed chu la loko estas araghita por akcepti feriantojn. Kaj en chiuj partoj de Europo, kaj en la norda kaj en la suda, ekzistas chiaspecaj bordoj: Pagendaj kaj aranghitaj por feriantoj, libere alireblaj kaj aranghitaj por feriantoj, neniel aranghitaj kaj tamen pagendaj, neniel aranghitaj kaj libere alireblaj.

La vortoduopo ekuzighis en Esperanto ne pro la bezono de du apartaj konceptoj, sed pro konkurenco inter du malsamaj fontlingvoj. Nun provi per kabinetaj argumentoj devigi iun konceptodistingon surbaze de tiu vortoparo simple ne havas shancon, kaj chiuokaze lau mi ne estas subteninda provo.

Lau mi niaj nunaj linioj pri chi tiuj du vortoj estas tute en ordo, krom ke ni vershajne movu la alternativon "(sabl·a) (mar-)bord·o" che "strando" en la unuan lokon, por respondi al la bezono de tiuj, kiuj pensas pri "strando" lau la PIV-a difino.

Amike,
Markos

J-K Rinaldo

unread,
Jun 2, 2012, 12:50:14 PM6/2/12
to la bona lingvo
> Lau mi niaj nunaj linioj pri chi tiuj du vortoj estas tute en ordo,
Sume ankaŭ por mi estas kontentigaj la nunaj du linioj, tiel ke por
esprimi ambaŭ vortoj sufiĉas la vorto marbordo.

Eble mi ne bone klarigis: mi celis diri ke, laŭ mi, ne utilas la fina
noto XIV en "Esperanto estas simpla", celanta defendon de iu nova
vorto (strando) kontraŭ aliaj nova vorto (plaĝo)... la du novaj vortoj
sume havas nuntempe du iom malsamajn signifojn.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2012, 6:33:51 AM6/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   La vortoduopo ekuzighis en Esperanto ne pro la bezono de du apartaj konceptoj, sed pro konkurenco inter du malsamaj fontlingvoj.
Mi konsentas. Ni ne parolu pri la vortoj "prezidento"/"prezidanto", kiu eĉ ne havis tiun pravigon.

|   Lau mi niaj nunaj linioj pri chi tiuj du vortoj estas tute en ordo, krom ke ni vershajne movu la alternativon "(sabl·a) (mar-)bord·o" che "strando" en la unuan lokon, por respondi al la bezono de tiuj, kiuj pensas pri "strando" lau la PIV-a difino.
Mi ŝanĝis tion.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages