gik-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2010, 3:36:26 AM12/12/10
to listo 'lbl'
Vikipedio registras la kap-vorton “giko” kiu estas adapto al Espernato de la
angla “geek”.

Mi proponus, laŭ la vortaro de Wells:

gik-o --> (komput-)fak-ul-o, spert-ul-o

Amike

renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2010, 3:57:17 AM12/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble, mi ne kompetentas pri angla lingvo, des malpli pri ties usona
apartajxo. Tamen, se fidi la anglajn-italajn vortarojn kiujn mi konsultis,
“geek” signifus gxuste la malon, kaj havus negativan valoron, nome
“mallertulo, sentauxgulo, fusxulo”. Kiel statas la afero?
Gxis
Antonio


_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 12 dicembre 2010 9.36
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) gik-o

winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2010, 4:03:44 AM12/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jxus konsultis la ital-lingvan version de “geek” en Vikipedio, kaj
konstatis, ke nuntempe cxi tiu termino akiris pozitivan signifon (ankoraux
ne registritan en la paperaj vortaroj) : do fakulo, lertulo, spertulo,
talentulo.
Gxis
Antonio


_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 12 dicembre 2010 9.36
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) gik-o

winmail.dat

renato corsetti

unread,
Dec 12, 2010, 4:44:17 AM12/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| Mi jxus konsultis la ital-lingvan version de “geek” en Vikipedio, kaj
konstatis, ke nuntempe cxi tiu termino akiris pozitivan signifon (ankoraux
ne registritan en la paperaj vortaroj) : do fakulo, lertulo, spertulo,
talentulo.

Bone. Ni atendu la opiniojn de vera parolantoj de la angla.

Amike

Renato

winmail.dat

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 12, 2010, 5:09:32 AM12/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo:

> Mi jxus konsultis la ital-lingvan version de “geek” en Vikipedio, kaj
> konstatis, ke nuntempe cxi tiu termino akiris pozitivan signifon (ankoraux
> ne registritan en la paperaj vortaroj) : do fakulo, lertulo, spertulo,
> talentulo.

Jes. Efektive la gamo de diversaj signifoj kaj sencoj kaj uzoj de tiu
vorto estas preskau nesuperrigardebla. Mi rekomendas tralegon de la
koncerna pagho en la Anglalingva Vikipedio:

http://en.wikipedia.org/wiki/Geek

La uzo en aliaj lingvoj, kiuj pruntis tiun vorton, kredeble estas
simile diverseca, kaj kredeble la diverseco ne chiam identas al la
diverseco de la responda Angla vorto. La Germana Vikipedia pagho donas
iom alian bildon, kiu estas frape multe malpli ligita al komputado:

http://de.wikipedia.org/wiki/Geek

Efektive mi pensas, ke ekzistas tiom da malsamaj komprenoj de tiu
vorto, kiom ekzistas uzantoj de tiu vorto, kaj la diferencoj ne estas
nur marghenaj, nek nur nuancaj.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2010, 7:02:56 AM12/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

| Efektive mi pensas, ke ekzistas tiom da malsamaj komprenoj de tiu
vorto, kiom ekzistas uzantoj de tiu vorto, kaj la diferencoj ne estas
nur marghenaj, nek nur nuancaj.

Tion mi komencas kompreni el la reagoj en la listo 'tradukado'. Mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni ĉu la centra nocio estas "maniulo pri io", kvankam poste kelkaj interpretas la vorton pozitive kaj kelkaj malpozitive.

Ni devas ankoraŭ iom atendi.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Dec 12, 2010, 8:55:29 PM12/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Miatakse "geek" estas sinonimo de "nerd", kaj indikas homon kiu ne
lertas sporte sed jes scienctehxnike. Mi ne emas ekuzi "gik"-on

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2010, 4:16:53 AM12/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| Mi ne emas ekuzi "gik"-on

Bone. Eĉ anglalingvanoj mem havas tre malsamajn ideojn pri la signifo, kiu tre varias de unu kunteksto al alia.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages