Pri boligilo.

8 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 1, 2016, 8:46:06 AM7/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "boligilo":
Certe ekzistas diferenco, kelkfoje granda, inter bolilo kaj boligilo
kaj dormilo kaj dormigilo kaj awdilo kaj awdigilo kaj veturilo kaj
veturigilo, k.t.p.
Mi uzas awdilon, 'car mi estas duonsurda. Sed mi ne bezonas
awdigilon, 'car mia vo'co estas sufi'ce lawta. Awdilo estas ilo por
mem awdi, dum awdigilo estas ilo por igi aliajn awdi min.
Dormilo estas ilo por mi mem, por ekdormi, medikamento. Dormigilo
apenaw ekzistas, 'car 'gi signifas ilon kiu helpas min dormigi iun.
Veturilo estas ilo por veturi, ekz. awto. Veturigilo estas ilo por
igi la awton veturi, ekz. premi butonon por ekigi la motoron.
Bolilo estas ilo por helpi cin boli, ekz. en 'jandarka fajro; do 'gi
neniam uzatas. Boligilo estas ilo kiu helpas cin igi la akvon boli,
ekz. la fajreto. La vazo ne estas bolilo kaj apenaw boligilo, 'gi
prefere estas boligvazo.
Man'gilo estas ili por man'gi, kaj man'gigilo estas ilo, ekz. tubo,
per kiu oni igas malsanulon man'gi.
Kantilo estas mikrofono de kantisto, dum kantigilo estas la pendanta
puno por la kantistino en la mil unu noktoj.
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2016, 9:08:03 AM7/1/16
to ~ listo 'lbl'
Michal:

​|   ​
Kial „bol·ig·il·o” estu ujo, kaj ne samsignifaĵo de „bol·spiral·o”? Mi dirus, ke tio estas „bol·ig·il·o”, kaj elektra ujo, kiu ebligas boligi akvon (kiu ofte enhavas bolspiralon aŭ similan ilon ĉe sia fundo) estas „bol·kruĉ·o”.

​Bol-kruĉ-o ankaŭ estas ebla. Mi dubas, ke normale oni referencas al la interna spiralo.

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Michał Ryszard Balicki

unread,
Jul 1, 2016, 9:26:04 AM7/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias kia estas plej ofta uzo de tiu ĉi vorto, sed laŭ mi la baza signifo de „bol·ig·il·o” devas esti nur nuda ilo, kiu varmigas akvon, por ke ĝi bolu, kaj ĉiu vastiganta uzo de ĝi ne postulas apartan noton en vortaro.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages