Mi kreis serĉilon por la bona lingvo por faciligi la trovadon de simplaj
samsignifaj vortoj (ssv). Mi pensas ke tio povas esti utila por ni, por
vidi la efikon de niaj proponoj sur tekstoj longaj kaj por povi uzi tion
antaŭ ol sendi mesaĝon al la listo ;). Sed plej grave mi esperas ke tio
helpos la bonligvemulojn ekster la listo (ja estas multaj) pli rapide
kaj efiki profiti je tiu ĉi rimedo kaj eble emigi ilin helpi nin
pluverki la liston.
http://labonalingvo.esperanto.org.uy/
La funkciado estas jena: vi tajpas aŭ alguas tekston, premas la butonon
kaj la serĉilo redonas la tekston substrekante la vortojn kiuj povus
havi ssv. Se vi metas la montrilon super la subsrekitan vorton vi vidos
nian linion pri ssv.
Notoj
-----
- tio tute ne celas konkuri kontaŭ, aŭ anstataŭi la liston. Fakte la
serĉilo havas etan flankan programon kiu ĉerpas novajn difinojn pere la
RSS ligilo de la listo. Ĝi akompanas la liston. Mi ŝategas la ideon
havi simplan tekstan liston kie oni povas tuj, senprobleme aldoni
difinojn. Aparta programo okupiĝu pri serĉado, metado en datumbazon, ktp.
- longaj tekstoj postulas pli da tempo ol mi ŝatus. Tio okazas ĉar mi
devas ja kontroli la tutan BROn (baza oficiala radikaro) por povi trovi
la radikojn kiujn mi serĉos poste en la listo. Pro tio se oni skribas
ekzemple "malkurtaĉegulo" (kion ajn tio signifas :)), la programo
sukcesos sugesti ssv por "kurta", aŭ se vi skribas "malmavula lingvo" vi
ricevos sugeston por "mava".
- kuntekston ne eblas taksi, do je ĉiu apero de "trov/" vi ricevos
sugeston. Kaj ĉiam kiam aperas "vi" la ssv "6" estos tie. Por povi
apartigi tiujn okazojn ni devus aldoni informon al ssv.
- mi estas ĉefe programisto do pri aspektaj, fasadaj kaj interagaj
aferoj mi ne tro spertas. Ne hezitu sugesti aliajn manierojn funkcii,
mencii aliaj retejoj kun aferoj kiujn ni povus imiti, ...
- pri la teĥnika flanko, por kuriozuloj, la tuto estas Ruby programeto
sur MySQL datumbazo.
Bonvolu rakonti al mi ĉu vi pensas ke tio utilas, kiel oni povus ĝin
plibonigi aŭ igi ĝin pli utila.
Amike, Eduardo.
http://labonalingvo.esperanto.org.uy/
Notoj
-----
mencii aliajn retejojn kun aferoj kiujn ni povus imiti, ...
> Se vi metas la montrilon super la subsrekitan vorton vi vidos nian linion pri ssv.
> Bonvolu rakonti al mi ĉu vi pensas ke tio utilas, kiel oni povus ĝin plibonigi aŭ igi ĝin pli utila.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Bonega ideo! Dankegon!
Mi tuj elprovis vian programon. Ĝi funkcias, kiel vi priskribis ĝin. Nur
estis jena neatendita strangaĵo: mi tajpis teksteton, en kiu mi parolis
pri malalta temperaturo en fridujo. Ankaŭ "malalta" estis substrekata
pro la enhavo de "alt" en ĝi. Nu, tio ne gravas.
Amike salutas Leo
Marcos:
| Laŭ mi la programo jam en la nuna formo indas esti menciata sur la komenca paĝo de bonalingvo.org.
Mi estas preta. Vi kaj Eduardo diru al mi la mallonga(j) fraso(j)n por enkonduki ĝin. Eduardo, bonvolu redoni ankaŭ la precizan ret-adreson.
Amike
Renato
Mi delonge deziras havi programon, kiu povus tuj informi, ĉu vorto estas nerekomendinda.
Mi ĵus provis la serĉilon per peceto el via propra mesaĝo (tutsimple ĉar tio estis la unua havebla teksto!) Jen la rezulto:
"Saluton! Mi kreis serĉilon por la bona lingvo por faciligi la TROVADON de simplaj samsignifaj vortoj (ssv). Mi pensas ke tio povas esti utila por ni, por vidi la efikon de niaj proponoj sur tekstoj longaj kaj por povi uzi tion antaŭ ol sendi mesaĝon al la listo ;). Sed plej grave mi esperas ke tio helpos la bonligvemulojn ekster la listo (ja estas multaj) pli rapide kaj efiki profiti je tiu ĉi rimedo kaj eble emigi ILIN helpi nin pluverki la liston. http://labonalingvo.esperanto.org.uy/ La funkciado estas JENA: vi TAJPAS aŭ alguas tekston, premas la butonon kaj la serĉilo redonas la tekston substrekante la vortojn kiuj povus havi ssv. Se vi metas la montrilon super la subsrekitan vorton vi vidos nian linion pri ssv. Notoj ----- - tio tute ne celas konkuri kontaŭ, aŭ anstataŭi la liston. Fakte la serĉilo havas etan flankan programon kiu ĉerpas novajn difinojn pere la RSS ligilo de la listo. Ĝi akompanas la liston. Mi ŝategas la ideon havi simplan tekstan liston kie oni povas tuj, senprobleme aldoni difinojn. Aparta programo okupiĝu pri serĉado, metado en datumbazon, ktp."
La majusklaj vortoj, estas tiuj, kiujn ĝi elstarigis. Ĉe "ilin" kaj "jena" ĝi avertis ke "ilio" devus esti "intestosto" kaj "jeno" estus "eno" (la japana monunuo). Sed devas esti ia problemo, ĉar la akuzativo de "ilio" estus "ilion", ne "ilin". "Trovado" estas elstarigita, ĉar oni foje uzas la vorton en la senco "konsideri, opinii".
Evidente, iom da polurado ankoraŭ estas bezonata! Ĉiuokaze, la ideo estas bonega kaj utila.
Kore,
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: domenica 13 marzo 2011 16.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Serĉilo por La bona lingvo
Saluton!
http://labonalingvo.esperanto.org.uy/
Notoj
-----
Amike, Eduardo.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Alivorte, se en la teksto estas "far " (do far+spaceto).
Ĉu mi rajtas sugesti ion: ĉu eblus iel konsideri ankaŭ la
oficialigindajn vortojn?
Danke kaj amike salutas Leo
Mi jam delonge uzas la programon Esperantilo, senpage elŝutebla ĉe
http://esperantilo.org
Per ĝi oni povas trovi en teksto vortojn nefundamentajn, neoficialajn,
ne-PIVajn, ktp. laŭdezire.
Cetere tiu programo povas gramatike analizi tekstojn.
Ĝi certe ne estas perfekta, sed la aŭtoro petas de uzantoj sciigi
erarojn kaj problemojn. Por tio li instalis facilan kontaktmanieron kaj
laŭ mia sperto li rapide provas korekti erarojn kaj eĉ la programojn. Li
ĉiam afable kaj danke reagis al miaj rimarkoj.
Unu el la problemoj estas, ke la programo ne ĉiam rekonas kunmetitan
vorton. Sed tio foje ankaŭ povas okazi al spertulo.
Amike salutas Leo