Mi *petegas*, antaŭ ol proponi samsignifaĵon oni kolektu difinojn,
listigu ilin kun unu aŭ du ekzemploj de uzado se tio eblas aŭ indas
(citante la fonton, kompreneble). Tio multe simpligos la aferon kaj
ŝparigos tempon al ĉiuj.
Mi proponas fari, por *ĉiu* propono pri samsignifaĵo ion ĉi tian:
komocio
[PIV] komocio: Organskuo, kaŭzita de bato trafante korpoparton proksiman
aŭ ne proksiman
[Revo] komocii: Ŝokegi ies korpon, kaŭzante momentan senmovecon aŭ
perturbante organon
Vikipedio: ne aperas
Tekstaro: ne aperas
sugesto:
komocio -> skuo
Amike, Eduardo.
PD: novradikoj vundas, sed novradikoj sen difinoj vundegas ĉar ili tuj
emas ampleksi la signifokampon de ĉiuj lingvoj kun samaspekta radiko,
kaj tio estas normala respondo. Almenaŭ ĉi forume ni klopodu eviti tion.