Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KONKUBO

0 views
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 10, 2010, 6:52:26 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

>> KONKUBO
>> Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita:
>> Nuntempe multaj viroj ne rapidas edziĝi. Ili vivas kiel konkuboj.
>> Ankaŭ virinoj ŝatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj
>> pro tio iĝas konkubinoj.
>> Do konkub(in)eco estas sufiĉe ofta nuntempe.
>> ------------------------

> Kvankam vorto por tiu koncepto ja estas bezonata, ĉi tiu "konkubo" el PIV
> ŝajnas al mi ne tre boan elpensaĵo, eltirita el "konkubino".

> Por la klasika senco eble "krom-vir-o" povus funkcii apud "krom-vir-in-o".

> Por la nuntempo mi havas la impreson ke la esprimo plej ofte uzata estas
> "partnero".

> Ĉu mi eraras?

Vi maleraras. Laŭ mia scio/impreso, neniu uzas la vorton "konkubo"
(kaj la vorton "konkubino" nur en historiaj kuntekstoj).

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Andreas Kueck

unread,
Jul 10, 2010, 7:25:49 AM7/10/10
to la bona lingvo
On 10 Jul., 12:52, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Renato skribis:
> > Por la nuntempo mi havas la impreson ke la esprimo plej ofte uzata estas
> > "partnero".

"Partnero" estas nek Fundamenta nek oficiala, sed tre internacia.
Alternativo povus esti "vivkunulo", chu ne?

> > Ĉu mi eraras?
>
> Vi maleraras. Laŭ mia scio/impreso, neniu uzas la vorton "konkubo"
> (kaj la vorton "konkubino" nur en historiaj kuntekstoj).

Ankau lau mia impreso.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 10, 2010, 8:31:52 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Alternativo povus esti "vivkunulo", chu ne?

En ordo laŭ mi.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 18, 2010, 2:02:49 AM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
La ghusta vorto do estus "edzecul(in)o", sed mi preferas tamen la
similsencan "kvazauedz(in)o". "Partnero" malklaras, 'car oni uzas
tiun vorton ankau pri komercaj kaj aliaj kunlaborantoj. Krome ghi
estas neologismo.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages