Marcos Cramer
unread,Mar 16, 2008, 8:23:54 PM3/16/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
En kelkaj linioj ni uzas la du simbolojn "=" kaj "-->" kune, ekz-e che
antipati-o [1oa] =--> mal-simpati-o
En la "Klarigoj pri la maniero uzi la vorto-listojn" estas la jena klarigo pri tio: "Ghenerale post radikoj fundamentaj au oficialaj estas la signo =. Nur en
kelkaj okazoj ni tamen signalas per kombino de la du singoj =-->, ke
malgrau la oficialeco au fundamenteco prefere vi uzu alian radikon."
Tiu klarigo ankorau venas el la tempo, kiam nia listo ne aparte montris la Fundamentecon au oficialecon de vortoj. Intertempe la supra listero jam havas la signon "[1oa]", kiu montras ke "antipatio" aperas en la unua Oficiala Aldono. Do ni ne plu bezonas montri tion per "=". Lau mi do sufichus uzi "-->" chi-kaze.
Ni fakte jam uzas sole "-->" che kelkaj oficialaj vortoj, ekz-e
ald-o [2oa] --> (muzik-a) alt-o
Do certe ni devas pliklarigi la regulojn pri la uzo de la signoj. Lau mi, ni chesu uzi la du signojn kune (=-->), kaj chiam uzu nur unu el la du.
Kion opinias la aliaj?
Marcos