Cxi tiun skribajxon mi sendas al tri dissendolistoj: la informlisto de
Norvega Esperantista Ligo, la gxenerala listo de Akademio de Esperanto, kaj
la listo "La bona lingvo". Mi volus sendi gxin ankaux al "Bja-listo", en kiu
aktivis Claude Piron, sed momente mi ne povas mesagxi per la retadreso, sub
kiu mi estas registrita en tiu listo. Se Jouko, la listestro, trovas mian
skribajxon inda por Bja-listo, li bv. plusendi. Mi scias, ke Katalin
malfermis kondolencopagxon, sed mi ne vizitis la pagxon mem, do mi ne scias,
cxu mia skribajxo tauxgas por gxi. Katalin tamen sentu sin libera enmeti
mian skribajxon laux sia bontrovo. Same mi donas al cxiu revu-redaktoro mian
permeson publikigi la cxi-subajxon.
Memore pri Claude Piron - el persona perspektivo
Leginte la malgxojigan novajxon pri la subita forpaso de Claude Piron, mi
eksentis bezonon eligi kelkajn pensojn kaj sentojn. Ne temas pri objektiva
nekrologo, sed pri tute personaj pensoj kaj sentoj. Personajn aferojn oni
prefere gardu por si mem, sed mi tamen sentas bezonon dividi ilin kun
aliaj - kun kiu ajn.
Kiam mi unuafoje renkontis la nomon Claude Piron, tion mi ne scias. Mi ie
legis pri la nekutima maniero, en kiu li lernis Esperanton, kaj pri lia
multflanka agado kiel psikologo, kiel tradukisto, kiel scianto de multaj
lingvoj, kaj kiel verkisto. Mi legis pri la krimromanoj de Johano Valano,
plumnomo de Piron, kiuj havas titolojn laux la modelo "Cxu vi kuiras
cxine?". Mi legis pri la verkoj, kiujn Piron publikigis sub sia propra nomo:
la lernolibra romaneto "Gerda malaperis", sennombraj eseoj kaj artikoloj,
kaj - kantoj! Mi acxetis diskojn kaj sonkasedojn, ekz. "Karnavaleto" kaj
"Frandu piron", por kiuj Piron kontribuis kaj per originalajxoj kaj per
tradukajxoj el la plej diversaj lingvoj.
Persone mi konatigxis kun Claude Piron en 1987. Norvega Esperantista Ligo
(NEL) invitis lin festparoli dum publika kunveno en la Auxlo de la
Universitato de Oslo okaze de la centjarigxo de Esperanto, kaj Piron
akceptis la taskon. Oni petis min norvegigi la festparoladon kaj prezenti
gxin kiel sinsekvan tradukajxon, alineon post alineo. Mi jesis. Piron sendis
sian tekston surpapere, iu registris gxin surkasede, kaj mi preparis brajle
la norvegan version. Laux mia memoro, Piron mem dividis sian tekston en
konvenajn "alineojn". Antaux la elpasxo Piron kaj mi interparolis pri la
praktika realigo de la prezento, kaj mi sentis, ke estas tre facile
kunlabori kun li.
La festkunveno okazis kadre de la Landa Kongreso de NEL, kaj Piron
partoprenis la tutan kongreson. Alia programero dum la kongreso estis vizito
al la Urba Muzeo de Oslo. Bedauxrinde la cxicxeronado okazis en la norvega,
kiun Piron ne komprenis. Li iom cxagrenis - almenaux tia estis mia impreso -
pri la norveglingva programo dum Esperanta kongreso. Mi proponis traduki por
li la cxicxeronajxon flustre kaj preskaux samtempe. Piron akceptis, kaj
poste li donis al mi komplimenton, kiun mi taksas kiel unu el la plej bonaj,
kiujn mi iam ricevis. Li dankis min pro la tradukado kaj lauxde diris, ke
mia flustrajxo estis suficxe lauxta, por ke li klare komprenu, sed tamen ne
tiom lauxta, ke gxi gxenis al la cxirkauxantoj la auxskultadon de la
parolado de la cxicxerono. Ne tre eksterordinara jugxo, sed tio, ke la
jugxon eldiris profesia tradukisto, impresis min. Kia agnosko!
Mi ne memoras, cxu post 1987 mi persone mansalutis al Claude Piron, sed mi
memoras, ke ni iam estis en la sama cxambro. Precipemi memoras la
Nitobe-simpozion en Berlino 1999, kiam Piron estis unu el la prelegantoj. El
lia prelego mi memoras unu komparon, kiun mi mem adoptis kaj ofte uzas: li
komparis la komunikadon en Esperanto kun mangxado en gastronomia restoracio,
kaj la komunikadon en la angla inter homoj ne denaske anglalingvaj kun
mangxado en MacDonalds-restoracio. Oni ja satigxas/komunikas ambauxmaniere,
sed kun kiom pli da gxuo oni satigxas en gastronomia restoracio / komunikas
en Esperanto!
Post la apero de "La bona lingvo" en 1989, homoj cxirkaux mi esprimis
admiron kaj kontenton pri la libro, kaj konsenton pri gxia enhavo. Mi aparte
memoras, ke Margrete Landmark diradis: "Mi legis 'La bona lingvo'". Mi mem
deziris legi gxin, sed gxi ne estis senpere alirebla por mi. Kiam mi legis,
ke aperis dua eldono, mi jam estis enirinta en la mondon de la komputilo.
Retposxto estis ne nur konata al mi, sed ankaux aktive uzata de mi. Mi estis
leginta retmesagxojn de Claude Piron, kaj sekve mi havis lian ret-adreson.
Mi kuragxis skribi al li, demandante, cxu, kaj se jes, kie, la dua eldono de
"La bona lingvo" estas trovebla en komputile legebla formo. Mi ne ricevis
retan respondon al tiu demando. Sed unu tagon alvenis neatendita pakajxo
perposxte. Gxi enhavis kvar sonkasedojn, sur kiuj estis - kaj plu estas -
vocxlegita "La bona lingvo" per la vocxo de la auxtoro mem! Tiu tre okupita
homo prenis al si la tempon propravocxe surkasedigi la libron, plenumante
tiel la deziron de unu persono!, cxar, kiel li diras post la lego, la libro
ne estas havebla en elektronika formo. Tiel mi povis denove "frandi piron"
en du pliaj manieroj: frandi la Pironan tekston kaj frandi la Pironan
vocxon. Tra-auxdinte la libron, mi rete dankis lin pro la laboro kaj la
komplezemo, kaj mi atentigis pri tio, ke se mi povus legi la paperan
version, mi ja ACXETUS la libron. Mi do proponis ne nur pagi la prezon de la
libro, sed ankaux rekompenci lian laboron, cxu ekonomie, cxu alimaniere.
Tiun proponon Piron komplete ignoris!
Estu menciite, ke pluraj citoj de normala lingvo-uzo, aperantaj en "La bona
linvo", havas la font-indikon "Oslo 1987". Do estas evidente, ke sian
viziton en Oslo Piron ekspluatis ankaux por science kolekti materialon por
la libro.
Mi sentas min spirite parenca al Claude Piron. Principe mi havas la saman
idearon kiel li pri la maniero, en kiu ni uzu Esperanton, kvankam pri kelkaj
detaletoj mi ne tute samopinias. Mi ankaux aligxas al liaj opinioj koncerne
aliajn lingvojn, kiujn mi konas. Mi profunde admiras lian klaran
esprimmanieron kaj lian logikan rezonadon. Kelkfoje liaj starpunktoj sxajnas
al mi iom ekstremaj, sed neniam rekte malpravaj. Samtempe li estas tre
tolerema, kajecx humila en tiu senco, ke li emfazas, ke liaj propraj opinioj
povas esti eraraj, kaj ke li - kiel bona psikologo - plene respektas la
opiniojn de aliaj. Kelkaj psikologiumajxoj liaj cetere estas al mi iom
malfacile digesteblaj, sed tio sxuldigxas ne al Piron, sed cxefe al mia
alergio kontraux psikologiumajxoj, alergio provokita de la MALbonaj
psikologoj, gildo, al kiu ne apartenis Claude Piron.
La parenceco, kiun mi sentis al Claude Piron, aux "Klauxdjo", kiel li ofte
subskribis siajn retmesagxojn, igis min deziri, ke mi iam pli proksime, pli
persone konatigxu kun li. Tiu deziro apenaux povis esti reciproka, cxar
Klauxdjo jam havis tre grandan, ecx mondvastan reton de amikoj kaj
kunparolantoj. Mi por li povus esti nur unu plia. Sed por mi pli proksima
rilato kun Klauxdjo sendube ne nur portus al mi gxuon similan al tiu de
mangxado en gastronomia restoracio, sed ankaux pliprofundigus mian sentojn
pri la vere homaj valoroj. Kaj nun estas tro malfrue! Tamen restas kaj cxiam
restos en mia menso multaj influoj liaj. Pacon al lia memoro!
Otto Prytz
Ni c'iuj estas profunde kortus'itaj pro viaj personaj memoroj, kiuj
iel similas al la personaj memoroj d etiuj samag'aj kiel vi.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~