>mi ne vidas, ke la du signifoj estas malsamaj.
en la kazo de "(mal)dekstra" klare ekzistas punkto kiu estas nek dekstra
nek maldekstra. Io tia ne validas por "(mal)longa"
> > Oni povus ecx diri ke ekzistas tria (malhavi), sed tiun mi taksas
> > simple erara
> mi mem apenaŭ uzas ĝin (pro manko de simila vorto en la itala), sed mi
> povas vidi ke "havi monon" kaj "malhavi monon" estas eblaj konceptoj.
nur se "malhavi monon" egalas al havi sxuldojn. Alikaze la vorto estus
tiom neebla kiom "malebla". La ordinara diro estus "ne-havi"
> Antaŭ nelonge nepino Carlotta demandis al sia patro pri la
> diferenco inter "dooien" (degeli) kaj "ont-dooien"
la unua - dooien - indikas vetertrajton
Date: Sun 15 Mar 2009 03:07
From: Fabio Bettani
>> Pri "malvarmo": laŭ scienco ĝi simple ne ekzistas. Kiam molekuloj
moviĝas,
>> ili estas "varmaj". Oni do teorie povus proponi forigon de la vorto
> >malvarma" el ĉiuj naciaj lingvoj... Mi tamen ne proponus tion :-)
> Tio ne surprizigu, ĉar eblus same diri pri la vortoj 'longa'
> 'mallonga': ne povas fakte ekzisti malpli granda longeco ol nul
> metroj, samkiel ne povas ekzisti malpli granda temperaturo ol
> nul kelvinaj gradoj.
efektive. Cetere la esprimo estu ne "kelvinaj gradoj" sed simple
"kelvinoj" (se mi ne eraras)
> Tamen ja sencas havi esprimojn kiel "mallonga" kaj "malvarma"
Tion ni ne kontestas
gxis, Ronaldo
en la kazo de "(mal)dekstra" klare ekzistas punkto kiu estas nek dekstra nek maldekstra. Io tia ne validas por "(mal)longa"
Mi estas kartludanto kaj cxiam mi trovis ke temas pri "infanteriano".
Fakte la tri cititaj proponoj estas malpli uzataj.
Mi do antatauxuus la linion per
-fant·o (/en kartludo/) → infanteriano, bub·o, paĝi·o, knab·o
J-K Rinaldo
La signifo "infanteriano" estas tute normala por italo, ĉar la itala
"fante" signifas ĝuste tion. Mi ne scias, kion oni uzas en aliaj
landoj/lingvoj, sed mi ja vidis tiujn uzojn en Esperanto.
Kiel oni nomas en via lingvo tiun karton, en kiu oni ordinare vidas
junan soldaton?
Amike
Renato
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
Renato:
> -fant·o (/en kartludo/) → infanteriano, bub·o, paĝi·o, knab·o
>La signifo "infanteriano" estas tute normala por italo, ĉar la itala
"fante" signifas ĝuste tion.
La vorto “fanto” venas (per kripligo) el la latina “infantem”, lauxvorte “neparolanto”, do infano; poste gxi transiris al la signifo “knabo, pagxio, servisto”; pli poste gxi transiris al la signifo “piedira soldato”, “infanteriano”, cxar mezepoke piediraj militistoj estis taksataj servistoj/ pagxioj de rajdantoj.
En itala lingvo, la vorto “fante” en la senco “piedira soldato” estis malnovigxinta, gxis en 1918 milita kanzono ankoraux hodiaux tre populara relancxis tiun terminon; danke al tiu kanzono, nuntempe neniu italo plu uzas gxin en la iama senco “infano” (trovebla ekzemple en la mezepoka “Dia Komedio”), sed cxiuj pretus jxuri - senbaze - pri gxia ekskluzive militista signifo.
Konklude, mi dirus: pagxio, knabo (fanto estas neoficiala; kaj bubo havas petolan nuancon).
Gxis
Antonio
J-K Rinadlo
La bildo estas tiu de mezepoka pagxio, armilportisto, knabo (en la senco "nobela junulo servanta kavaliron":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Knabo )
Cxiukaze, se vere temus pri piedosoldato, estus preferinde diri "piediranto", laux la konstanta zamenhofa uzo en la traduko de Biblio:
Jugxistoj 20,2: kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon;
1Samuelo 4,10: falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj;
1Samuelo 15,4: estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda;
2Samuelo 8,4: David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn;
2Samuelo 10,6:la Amonidoj sendis kaj dungis dudek mil piedirantojn;
1Regxoj 20,29: la Izraelidoj mortigis cent mil piedirantojn en unu tago;
2Regxoj 13,7: al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj;
1Kronikoj 18,4: David venkoprenis de li mil cxarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn;
1Kronikoj 19,18: David mortigis sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn.
Gxis
Antonio
En la norvega gxi nomigxas "knekt", vorto sendube importita el la germana
"Knecht". Ekster la ludkarta signifo gxi estas malofta en la norvega.
Parolante pri pasint-tempaj cirkonstancoj oni uzas gxin por signifi
soldaton, serviston aux minej-laboriston. Pri nunaj cirkonstancoj oni povas
uzi la vorton = "fripon(et)o", "impertinent(et)ulo", do proksimume "bubo".
En la sveda mi auxdis ankaux "bonde" = "kamparano".
En la hispana gxi nomigxas "sota", kiu etimologie parencas al "sub"; sed en
hispana ludkartaro oni nomas la damon ne "dama", sed "caballo" = "cxevalo".
En la angla, kiel versxajne cxiuj scias, la ludkarto nomigxas "jack".
Klopodante alveni al la fundo de la mesagxujo,
Otto
Kie mi en antauxa mesagxo skribis "fripon(et)o", mi eble estus devinta
skribi "petolemulo". Gxuste tiam ne estis en mia kapo la radiko "PETOL".
Otto
Verŝajne simple oni devas interkonsenti pri la nomo en Esperanto.
Amike
Renato
Ronaldo:
> >en la kazo de "(mal)dekstra" klare ekzistas punkto kiu estas nek
> >dekstra nek maldekstra. Io tia ne validas por "(mal)longa"
> Tio estas tre rafinita rezonado.
law mi ne rafinita, sed simple logika
> Normalaj homoj tute bone scias, kiam krajono estas longa kaj
> kiam ĝi estas mallonga.
Mi nek konsideras min normala, nek penas por esti rigardata kiel :-)
sed tio flanken, Ronaldo
> Kiel oni nomas en via lingvo tiun karton, en kiu oni ordinare vidas
> junan soldaton?
Finne "sotamies" (soldato) estas versxajne la norma nomo, sed
kartludantoj havas por gxi plej diversajn sxercajn aux mokajn nomojn
(similajn al "bubo", "kanajlo", "laboristo" aux respondaj jxargonaj
vortoj).
Mi tre mirus pri "infanteriano" (kial ne "artileriano" - mi mem
siatempe servis en artilerio!). Ankaux "fanto" estas tute ne
bezonata. Kial havi vorton, kiu signifas nur iun kartfiguron?
Kune kun "regxo" kaj "regxino" (aux "damo") perfekte tauxgus ekz.
"pagxio". Sed mi ne havas fortan opinion, kaj ankaux "bubo" kaj
"knabo" tute tauxgas, cxar ili apenaux povas esti nomoj de iu
ajn alia karto.
Harri
Amike
Renato