akademio awtoritata?

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 30, 2010, 10:49:02 AM7/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Jul 29 11:54AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/1a22db412f24b149
>
>> Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la Deklaracio pri la Esenco de la
>> Esperantismo"), el kio sekvas, ke io klare malkonforma al la Fundamento
>> estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue oficialigita de akademio.

Tio sonas kvazaw oni atendus, ke novaj formoj/vortoj/esprimoj neniam
estus necesaj.
Law mia scio nur unu/du lingvoj sukcesis tiukampe: la ajmara (reale
parolata ekde
jarcentoj cxirkaw lago titikaka) kaj njuwspiko (parolata , bonsxance,
nur en la
libro "1984")

>
> 1) Chu vi kontestas, ke lau la "Deklaracio pri la Esenco de la
> Esperantismo" la Akademio de Esperanto estas autoritata je rekomendado
> de formoj novaj, kiel tio chi estas determinita en la oka alineo de la
> Antauparolo al la Fundamento de Esperanto?

Mi ne scias kio estu en tiu deklaracio, sed mi jes kontestas la awtoritatecon
de la akademio. Gxi ja konsistas el nur 45 membroj, kiuj estas elektataj ne
far po miloj da esp-uzantoj, sed far jamaj membroj. Gxi ne proporcie
reprezentas
la esp-uzantojn law sekso, devenregiono, agxo, lingvoj ktp.

Do, malsurprizo ke gxi ne enkondukas vortojn por la lingvaj bezonoj de
homoj kiuj
ne limigxas al la limoj de la grandaj fontlingvoj - sed mi iom detemigxas.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Andreas Kueck

unread,
Jul 30, 2010, 5:04:09 PM7/30/10
to la bona lingvo
On 30 Jul., 16:49, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:

> Mi ne scias kio estu en tiu deklaracio, sed mi jes kontestas la awtoritatecon
> de la akademio.

Tre interesaj kaj nepre legindaj opiniesprimoj de la Akademianoj
Mattos kaj Martinelli pri la statuso de la Antauparolo kaj legitimado
de la Akademio estas tie:
http://www.esperantio.net/index.php?id=198 kaj
http://www.esperantio.net/index.php?id=181 .

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Jul 31, 2010, 2:49:28 AM7/31/10
to la bona lingvo
Precipe tikla farighas la afero, se oni pridemandas, chu en jena
eltiro el la artikolo 9 de la Akademia statuto: "la Prezidanto
demandas lin [la kandidaton por la Akademio] pri lia [...] fideleco al
la Fundamento de Esperanto" chi lasta celas la samnoman verkon sen au
kune kun ghia "Antauparolo".

Mi opinias, ke la Akademio nepre devas shanghi la artikolon tiucele,
ke ghi ne-miskompreneble klarigu la aferon pri la en-eco resp. ne-en-
eco de la "Antauparolo".

Estas analoge pri artikolo 23: "La Akademio solvas la al ghi
submetitajn lingvajn demandojn lau la principoj de la 'Fundamento de
Esperanto'."

Au chu la afero jam estas decidita per la Sepa Aldono al la Universala
Vortaro? Tie tekstas: "La 'Fundamento de Esperanto' fakte konsistas el
4 partoj: la 'Antauparolo', la Gramatikoj (en 5 lingvoj), la
'Ekzercaro' kaj la 'Universala Vortaro'."

Lau Mattos estas tiel, ke ech sen akceptita "Antauparolo" estas la
Akademia autoritateco, char ghin jam la historio pravigas, nome pro la
okazinta starigo de ”Komitato simple lingva kun Dro Zamenhof kiel
prezidanto, por konsilighi kun li pri chiuj demandoj rilataj al la
lingvo” en la unua UK kaj la sekvaj decidoj de la dirita komitato;
pli:
http://www.esperantio.net/index.php?id=198 .

Se oni akceptas la chi-rilatan argumentadon de Mattos, tiam la Sepa
Aldono, kiu ja deklaras la en-econ de la "Antauparolo" en la
"Fundamento de Esperanto", estas chiuokaze decido de komitato, kies
autoritateco estas ech sen akceptita "Antauparolo", kaj sekve ne-
kontestebla.

Kion mi pretervidas? Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2010, 4:11:33 AM7/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jhus revenis el Havano kaj jhus trovis chi tiun mesaghon [sen la komenca demanda "chu", kiel oni kutimas en europaj lingvoj].

Nu, lau mi la autoritateco de la Akademio ne vere dependas de la fakto, chu la Antauparolo estas parto de la Fundamento au ne. La autoritateco de la Akademio dependas de tio, chu ghi faras saghajn decidojn pri la lingvo.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jul 31, 2010, 4:46:45 AM7/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck:

> Au chu la afero jam estas decidita per la Sepa Aldono al la Universala
> Vortaro? Tie tekstas: "La 'Fundamento de Esperanto' fakte konsistas el
> 4 partoj: la 'Antauparolo', la Gramatikoj (en 5 lingvoj), la
> 'Ekzercaro' kaj la 'Universala Vortaro'."

> [...]


> Se oni akceptas la chi-rilatan argumentadon de Mattos, tiam la Sepa
> Aldono, kiu ja deklaras la en-econ de la "Antauparolo" en la
> "Fundamento de Esperanto", estas chiuokaze decido de komitato, kies
> autoritateco estas ech sen akceptita "Antauparolo", kaj sekve ne-
> kontestebla.
> Kion mi pretervidas? Kion vi opinias?

Eble mi jam antaŭe skribis pri tio, ke tiu teksto en la Sepa Aldono ne
estas tute senproblema. Fakte la Akademio neniam rekte voĉdonis pri
tiu demando, ĉu la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento!

Esplorado de la tiutempaj protokoloj montris, ke oni voĉdonis nur pri
la jenaj demandoj:

1. Ĉu oni rigardu fundamentaj ĉiujn radikojn de la paragrafoj 5 ĝis 42?

[Temas pri paragrafoj en la Ekzercaro.]

2. Ĉu oni rigardu fundamentaj la radikojn de la paragrafoj 2,3 kaj 4?

3. Ĉu oni rigardu fundamentaj la radikojn de la paragrafo 1?

4. Ĉu oni rigardu fundamentaj la radikojn de la Antaŭparolo?

Mia interpreto estas, ke oni deriris kiel de memkomprenebla fakto de
tio, ke la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento, kaj nur traktis
la demandon pri la enprenado de la tieaj radikoj en la Universalan
Vortaron tute same kiel oni faris pri la radikoj en la Ekzercaro. La
vortojn de ambaŭ grupoj de radikoj oni decidis rigardi kiel
fundamentajn, kvankam ili estas ne en la Universala Vortaro de la
Fundamento, se "nur" en iuj el la aliaj partoj de la Fundamento.

Aliaj interpretas tion alie...

Ĉiuokaze la konkreta teksto pri la Fundamenteco de la Antaŭparolo,
kiun oni povas legi en la Sepa Aldono, estis aldonita de Isbrücker al
la teksto de 7OA sen rekta voĉdona aprobo de la Akademio. La fakto, ke
poste dum jardekoj neniu protestis kontraŭ tio, plifortigas mian
interpreton, ke Isbrücker simple rekte vortumis klarigocele tion, kio
estis memkomprenebla kaj nekontestata bazo por tiuj demandoj, pri kiuj
oni efektive voĉdonis. Oni do ne decidis okaze de 7OA pri la
Fundamenteco de la Antaŭparolo, ĉar tio jam antaŭe estis fakto
senkonteste rekonata de ĉiuj.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Johan Derks

unread,
Jul 31, 2010, 9:22:13 AM7/31/10
to la bona lingvo


On 30 jul, 16:49, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
> >> Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la Deklaracio pri la Esenco de la
> >> Esperantismo"), el kio sekvas, ke io klare malkonforma al la Fundamento
> >> estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue oficialigita de akademio.
>
> Tio sonas kvazaw oni atendus, ke novaj formoj/vortoj/esprimoj neniam  
> estus necesaj. Law mia scio nur unu/du lingvoj sukcesis tiukampe: la ajmara (reale  
> parolata ekde jarcentoj cxirkaw lago titikaka) kaj njuwspiko (parolata , bonsxance,  
> nur en la libro "1984")

> > 1) Chu vi kontestas, ke lau la "Deklaracio pri la Esenco de la
> > Esperantismo" la Akademio de Esperanto estas autoritata je rekomendado
> > de formoj novaj, kiel tio chi estas determinita en la oka alineo de la
> > Antauparolo al la Fundamento de Esperanto?
>
> Mi ne scias kio estu en tiu deklaracio, sed mi jes kontestas la awtoritatecon
> de la akademio. Gxi ja konsistas el nur 45 membroj, kiuj estas elektataj ne
> far po miloj da esp-uzantoj, sed far jamaj membroj. Gxi ne proporcie  
> reprezentas la esp-uzantojn law sekso, devenregiono, agxo, lingvoj ktp.

Ronaldo Nobel miksas la etendighon de la Fundamento kun la (jura)
autoritato de la Akademio.
Estas bedaurinde ke ni devas en chi-tiu listo perdi energion pri tia
afero.

La nura (jura) bazo de la esperantismo estas la Bulonja Deklaracio,
kiu en sia kvara paragrafo agnoskas la verketon "Fundamento de
Esperanto" la bazo de Esperanto. Kompreneble oni ne povas disigi la
Antauparolon de tiu verketo de la cetera enhavo. Nei tion estas nana
fijurismo kaj klare kontestebla per la lasta alineo de la Antauparolo:
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto,
prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion
ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua
internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune
kun sia antaŭparolo estos prezentita.

El chi-tio sekvas ankau ke la AdE neniam bezonis vochdoni pri
PROCEDURO, proponita de Zamenhof por akcepti la Fundamenton kaj
sekvata de la Bulonja Kongreso, post AKCEPTO de la Fundamento, kiam
tiu proceduro jam estis 'konsumita'. (Legu Wennergren.)

Alia afero estas ke oni povas kritiki la firmecon de la bazo de la
statuto, la konsistigo kaj apartaj decidoj de la Akademio. Sed la
(jura) autoritato de la AdE estas nekontestebla pro tio, ke ghi estas
la jura heredanto de la Lingva Komitato kaj ne ekzistas konkura
autoritato !
Firmigo de tiu bazo povus esti esperantistara Koncilio por sankcii
statuton kaj/au apartajn decidojn de la AdE.
(Legu KONTRIBUOJ AL LA NORMA ESPERANTOLOGIO de Helmuto Velger.)
Malkonstruo de la autoritato de la AdE samas al Reformacio en la
katolika eklezio. Kaj el tio shosis multaj novaj evangelioj.

Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Jul 31, 2010, 9:27:19 AM7/31/10
to la bona lingvo
Mi alshutis al la arkivo de chi-tiu retdiskutlisto ege interesan
(stile profunde germanecan !) studon KONTRIBUOJ AL LA NORMA
ESPERANTOLOGIO de Helmuto Velger.
Ghi estas ankau havebla kontrau proks. 3,50 euroj che UEA.

Dankon, Andreas !

Andreas Kueck

unread,
Jul 31, 2010, 1:12:13 PM7/31/10
to la bona lingvo
On 31 Jul., 10:46, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Mia interpreto estas, ke oni deriris kiel de memkomprenebla fakto de
> tio, ke la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento

Supoze ke estas tiel. Kial tiam la Akademiano (kaj ano de tiu chi
forumo) Francisko kontestas la ekzistorajton de "koment'",
oficialigita*) formo nova al la Fundamenta "komentari'":

"La anojn de la grupo 'l*a-bona-lingvo*' mi jam atentigis, ke la
unuavica 'normo' (t. e. modelo) por Esperanto estas la Fundamento de
Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la 'Deklaracio pri la Esenco de la
Esperantismo'), el kio sekvas, ke io klare malkonforma [Francisko
celas chi-okaze la oficialigitan formon novan 'koment''] al la
Fundamento estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue
oficialigita de akademio."?

*) Oficialigita de la Akademio, kiu tion chi rajtas surbaze de la oka
alineo de la Antauparolo, se tiu chi estas akceptita.

Bonvole ne miskomprenu min: Mi nur klopodas kompreni, chu chiuj
(precipe la Akademianoj) ludas lau la samaj reguloj ...

Mirigas min precipe tio, ke ano de la Akademio kontestas la
autoritatecon de ghuste tiu chi Akademio: Au tia Akademiano estas en
la "malghusta" Akademio, au la Akademio devas ludi lau la reguloj de
la koncerna Akademiano.

Kion mi pretervidas?

--
Andreas Kueck

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 31, 2010, 1:23:45 PM7/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> On 31 Jul., 10:46, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

>> Mia interpreto estas, ke oni deriris kiel de memkomprenebla fakto de
>> tio, ke la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento

> Supoze ke estas tiel. Kial tiam la Akademiano (kaj ano de tiu chi
> forumo) Francisko kontestas la ekzistorajton de "koment'",
> oficialigita*) formo nova al la Fundamenta "komentari'":

Francisko havas (laŭ mi) iom ekstremajn interpreton de tiaj aferoj.

> Bonvole ne miskomprenu min: Mi nur klopodas kompreni, chu chiuj
> (precipe la Akademianoj) ludas lau la samaj reguloj ...

Klare ekzistas diversaj opinioj.

> Mirigas min precipe tio, ke ano de la Akademio kontestas la
> autoritatecon de ghuste tiu chi Akademio: Au tia Akademiano estas en
> la "malghusta" Akademio, au la Akademio devas ludi lau la reguloj de
> la koncerna Akademiano.

Bonaj demandoj.

> Kion mi pretervidas?

Eble nenion.

--
Bertilo Wennergren

renato corsetti

unread,
Jul 31, 2010, 1:38:01 PM7/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Bonvole ne miskomprenu min: Mi nur klopodas kompreni, chu chiuj
(precipe la Akademianoj) ludas lau la samaj reguloj ...

Simpla respondo: ne! Ĉiu ludas laŭ tio, kio estas laŭ li preferinda.

> Mirigas min precipe tio, ke ano de la Akademio kontestas la
autoritatecon de ghuste tiu chi Akademio: Au tia Akademiano estas en
la "malghusta" Akademio, au la Akademio devas ludi lau la reguloj de
la koncerna Akademiano.

Aliflanke oni diras, ke ordonojn kontraŭajn al via konscienco vi prefere ne
obeu, por eviti pli grandajn kolektivajn problemojn. Francisko protestas
kontraŭ ĉio, kio laŭ li estas kontraŭa al la Fundamento.

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jul 31, 2010, 2:08:43 PM7/31/10
to la bona lingvo
On 31 Jul., 19:23, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Andreas Kueck skribis:
> > Bonvole ne miskomprenu min: Mi nur klopodas kompreni, chu chiuj
> > (precipe la Akademianoj) ludas lau la samaj reguloj ...
>
> Klare ekzistas diversaj opinioj.

Mi nepre komprenas, ke estas diversaj opinioj ekzemple pri tio, chu
tiu au alia formo estas formo nova al Fundamenta/oficiala formo au ne:
Io analoga okazas ja ankau en ekzemple la piedpilkludo, kiam temas pri
tio, chu iu ago en la ludo estas kontrauregula au ne; sed tie estas
tiel, ke - ech se iuj malsamopinias kun la arbitraciulo pri ties
decido - almenau estas ghenerala interkonsento pri la reguloj.

Okaze de la Akademio mi tamen havas la impreson, ke ne estas
interkonsento pri la reguloj. Kaj tio neniel estas bona.

> > Mirigas min precipe tio, ke ano de la Akademio kontestas la
> > autoritatecon de ghuste tiu chi Akademio: Au tia Akademiano estas en
> > la "malghusta" Akademio, au la Akademio devas ludi lau la reguloj de
> > la koncerna Akademiano.
>
> Bonaj demandoj.

Chu al ili estas ankau bonaj respondoj?

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Jul 31, 2010, 2:23:06 PM7/31/10
to la bona lingvo
On 31 Jul., 10:11, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Nu, lau mi la autoritateco de la Akademio ne vere dependas de la fakto, chu la Antauparolo estas parto de la Fundamento au ne. La autoritateco de la Akademio dependas de tio, chu ghi faras saghajn decidojn pri la lingvo.

Sed kio estas "saghaj decidoj pri la lingvo"? Prie oni nepre bezonas
objektivajn kriteriojn - do finfine regulojn. La Antauparolo nepre
entenas tiajn regulojn (ne rekte lingvonormigajn, sed instituciajn),
ekzemple pri formoj novaj kaj novaj vortoj kaj ties oficialigo kaj
aldonado al la Fundamento k. s. Tial estas grave interkonsenti
interalie pri tio, chu la Antauparolo estas nur kolekto de privataj
ideoj de Zamenhof au ghenerale akceptita (institucia) regularo.

Chu en tiu chi forumo estas vere nur mi, kiu havas tian starpunkton?

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Jul 31, 2010, 2:36:50 PM7/31/10
to la bona lingvo
On 31 Jul., 15:22, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Estas bedaurinde ke ni devas en chi-tiu listo perdi energion pri tia
> afero.

Tio estas necesa, char pritaksado, chu io estas bona au ne, dependas
de tio, kio estas la regularo.

> Kompreneble oni ne povas disigi la
> Antauparolon de tiu verketo de la cetera enhavo. Nei tion estas nana
> fijurismo kaj klare kontestebla

Tion chi mi ne nepre volas nei. Sed tia neado (nome fare de Francisko)
shajnas al mi la nura eblo, por kompreni, kial li kontestas la
ekzistorajton de certaj radikoj kaj formoj oficialigitaj (au almenau
oficiale tolerataj) de la Akademio (ekzemple "koment'").

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2010, 3:40:26 PM7/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Chu en tiu chi forumo estas vere nur mi, kiu havas tian starpunkton?

Mi pensas, ke ne kaj ke vi estas en bona kompanio, sed ankaŭ Francisko havas
samopiniantojn (vidu la polemikon inter Geraldo Mattos kaj Perla Martinelli)
kaj estas tria partio, kiel mi, kiu pensas, ke sendepende de la Antaŭparolo
oni devas decidi pri ĉiu unuopa radiko.

Amike

Renato

winmail.dat

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 31, 2010, 3:51:18 PM7/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

Mi ja samopinias.

Aliflanke mi sufiĉe samopinias ankaŭ kun Renato. Ambaŭ flankoj
necesas.

--
Bertilo Wennergren

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 1, 2010, 12:31:11 AM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike kaj time:
La problemo pri la Antauparolo ne solvatis, nek solvighis. Ghi
spegulas la problemon de la Fundamento mem: kio shanghinda estas
eraro, kaj kio shanghinda estas netushebla? Mi samopinias, ke ni
bezonas regulojn por scii tion, kiel opinias Andreas. Sed kiu donos
la regulojn? La AdE ne estas sufiche kompetenta, char nur kelkaj el
ili estas lingvistoj, kaj kutime ne Esperantologoj (mi ne neas la
neceson havi aliajn istojn en la AdE, por prilumi aliajn aspektojn de
I.L.).
Teorie la "Antauparolo" ne povas esti la Fundamento mem, char ghi nur
klarigas la karakteron de la Fundamento. Sed aliflanke Z. praktike
metis regulojn pri la lingvo ankau en tiu Antauparolo. Pro tio
sendube Bertilo jughas, ke ni traktu la Antauparolon jes kaj ne
oficiala. Sed tio praktike ne uzeblas, escepte se la AdE determinas,
kiuj partoj au eldiroj en ghi estas nepre oficialaj, kaj do
apartenantaj al la Fundamento. Ree ni dependas de la AdE kaj de ghia
manko de kompetenco.
La tuta nebuleco preskau devigas min, forgesi pri Esperanto.
Nur la aserto de Andreas ke ni havu regulojn povas savi nin. Sed tio
necesigas formi la regulojn. Kiu faros tion? Temas ne pri la utila
"bonlingva" serchado de neneologismoj kie eblas, sed de pli bazaj
aferoj, kauzitaj de la pluraj lingvisme sikontraudiraj reguloj kaj
klarigoj de Z, inter kiuj precipe la formoj de "disvolvigho".
Ni do bezonas kroman diskutgrupon, kiu traktos pri tiuj bazaj
konceptoj, kaj de kiuj parte dependas la laboro de "la bona lingvo".
Kaj la "saghaj decidoj" dependu nur de reguloj, sed ne nur la
Zamenhof'aj, ankau la naturaj reguloj de aglutinaj lingvoj kaj la
gheneralaj naturaj reguloj pri lingvo kaj lingvouzo. Ek al la bazo,
ek al la Fundamento!

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 1, 2010, 12:46:35 AM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
Ci malpravas, Andreo, pri la valideco de Francisko esti membro de la
AdE. En chiu asocio oni rajtas malsamopinii kaj aserti, ke la asocio
faris eraron.

renato corsetti

unread,
Aug 1, 2010, 4:51:51 AM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Alie ne estas kompreneble al mi, kial ekzemple Francisko kontestas la
autoritatecon de la Akademio oficialigi novajn vortojn kaj formojn
novajn (kiel ekzemple "sledo" kaj "komenti"). La permeso fari ion tian
ja estas determinita en la Antauparolo.

Kara Andreas, bonvolu forgesi pri la Antaŭparolo kaj pri rezonadoj pri la
Antaŭparolo. Francisko malparobas ekzemple tiuj du novajn radikojn, ĉar li
opinias ke "komentari-" estas en la Fundamento kaj ke "sledo" estas pli
oportune direbla per kunmetado de fundamentaj radikoj.

Amike

Renato


winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Aug 1, 2010, 4:58:22 AM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'tea'
Marcel:

> Ni do bezonas kroman diskutgrupon, kiu traktos pri tiuj bazaj
konceptoj, kaj de kiuj parte dependas la laboro de "la bona lingvo".

Eble pro manko de pli taŭga listo, ĉi tiu listo estas iĝanta iuspeca
ĝenerala listo. Mi petas, ke demandoj ekster tiuj pri vort-trezoro de
Esperanto estu traktataj en la listo tutmondeca...@yahoogroups.com.
Nealiĝintoj bonvolu aliĝi al ĝi.

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Aug 1, 2010, 4:37:03 AM8/1/10
to la bona lingvo
On 1 Aug., 06:46, mar...@melburno.org.au wrote:
> El Marcel, amike:
>      Ci malpravas, Andreo, pri la valideco de Francisko esti membro de la
> AdE.

Nepre povas esti ankau tiel, ke Francisko estas la nura Akademiano,
kiu prave estas en la Akademio!

> En chiu asocio oni rajtas malsamopinii kaj aserti, ke la asocio
> faris eraron.

Kompreneble oni rajtas tion. Sed chi tie temas pri alia afero: Kelkaj
Akademianoj ne deiras de la sama regularo: Por tiuj la kadre de la
Bulonja Deklaracio akceptita verketo "Fundamento de Esperanto"
inkluzivas ankau la Antauparolon, por aliaj ne. Chi lastaj evidente
malkontestas nur la _lingvan_ fundamenton (kun minusklo!) de
Esperanto, kiu konsistas el la Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala
Vortaro (tio chi cetere estas determinita ghuste en la Antauparolo).
Alie ne estas kompreneble al mi, kial ekzemple Francisko kontestas la
autoritatecon de la Akademio oficialigi novajn vortojn kaj formojn
novajn (kiel ekzemple "sledo" kaj "komenti"). La permeso fari ion tian
ja estas determinita en la Antauparolo.

Estas kvazau kelkaj Akademianoj asertas ludi la saman ludon, sed iuj
ludas lau la reguloj de piedpilkado kaj aliaj ludas lau la reguloj de
manpilkado.

Au chi mi eraras?

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Aug 1, 2010, 4:07:49 AM8/1/10
to la bona lingvo
On 1 Aug., 06:46, mar...@melburno.org.au wrote:
> El Marcel, amike:
>      Ci malpravas, Andreo, pri la valideco de Francisko esti membro de la
> AdE.

Nepre povas esti ankau tiel, ke Francisko estas la nura Akademiano,
kiu prave estas en la Akademio!

> En chiu asocio oni rajtas malsamopinii kaj aserti, ke la asocio
> faris eraron.

Andreas Kueck

unread,
Aug 1, 2010, 6:59:00 AM8/1/10
to la bona lingvo
On 1 Aug., 10:51, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Kara Andreas, bonvolu forgesi pri la Antaŭparolo kaj pri rezonadoj pri la
> Antaŭparolo. Francisko malparobas ekzemple tiuj du novajn radikojn, ĉar li
> opinias ke "komentari-" estas en la Fundamento kaj ke "sledo" estas pli
> oportune direbla per kunmetado de fundamentaj radikoj.

Kompreneble chiu estas libera malaprobi radikojn (almenau ne-oficiale)
kaj simple ne uzi ilin. Sed en la dirita okazo temas pri pli: Temas
pri la demando, chu oni akceptas, ke la Akademio estas autoritata
oficiale aprobi la koncernajn radikojn kaj ke sekve de tio chiuj
esperantistoj rajtas uzi ilin sen tio, proe esti riproche admonata de
la malaprobanto.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Aug 1, 2010, 7:25:01 AM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Temas
pri la demando, chu oni akceptas, ke la Akademio estas autoritata
oficiale aprobi la koncernajn radikojn kaj ke sekve de tio chiuj
esperantistoj rajtas uzi ilin sen tio, proe esti riproche admonata de
la malaprobanto.

Nu, nia movado estas libervola, kaj pro tio, se Francisko malsamopinias pri difinitajn decidojn de la Akademio, li riproĉos vin kaj min ĝis la morto. Vi ne havas rimedojn eviti tion.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Aug 1, 2010, 7:40:08 AM8/1/10
to la bona lingvo
On 31 Jul., 10:46, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Fakte la Akademio neniam rekte voĉdonis pri
> tiu demando, ĉu la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento!

Finfine ne gravas, chu prie estis vochdonado au kio ajn; gravas, ke el
iu oficiala dokumento sekvas la oficiala akceptiteco de la
Antauparolo. Por tio lau mia kompreno estas jenaj ebloj:

1) "Mattos"-interpreto; esenco: Kadre de la Bulonja Deklaracio estas
akceptita la "verketo 'Fundamento de Esperanto'"; en la dirita verketo
estas la Antauparolo.

2) "Sepa Aldono"-interpreto: La Sepa Aldono al la Universala Vortaro
deklaras (au eble nur oficiale rekonfirmas) la enecon de la
Antauparolo en la "Fundamento de Esperanto". Sed tiu deklaro validas
nur, se la deklarinto havas la respektivan autoritecon pro io alia, ol
tio, pri kio la deklarinto deklaras la diritan aferon. Lau Mattos
estas tiu "io alia" (historio, starigo de komitato ktp.; mi nun ne
ripetas detalojn).

> Fundamenteco de la Antaŭparolo [...] La fakto, ke
> poste dum jardekoj neniu protestis kontraŭ tio

Mi ne scias, chu neniu protestis. Sed en tiu chi forumo estas iuj
opini-esprimoj*), el kiuj mi (kaj normale ankau aliaj) simple devas
konkludi, ke la opiniantoj kontestas la en la Antauparolo donitan
permeson je oficialigado kaj oficiala aprobado de novaj vortoj kaj
formoj novaj, do, ke la opiniantoj almenau ne-rekte kontestas la
akceptitecon de la Antauparolo.

*) Ekzemple pri la radikoj "koment'" kaj "sled'".
--

Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Aug 1, 2010, 10:17:47 AM8/1/10
to la bona lingvo
On 1 Aug., 13:40, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> 1) "Mattos"-interpreto; esenco: Kadre de la Bulonja Deklaracio estas
> akceptita la "verketo 'Fundamento de Esperanto'"; en la dirita verketo
> estas la Antauparolo.

Lau mi plia indiko por tio, ke kadre de la Bulonja Deklaracio ankau la
Antauparolo estas akceptita, estas jena frazo en ghi: "Nur la supre
nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro 'Fundamento de Esperanto',
devas esti rigardataj kiel oficialaj" (che kio la "supre nomitaj tri
verkoj" estas la 16-regula gramatiko, la "Universala Vortaro" kaj la
"Ekzercaro"). Kaj la "libro 'Fundamento de Esperanto'" (t. e. la
"verketo 'Fundamento de Esperanto'" en la Bulonja Deklaracio) nepre
entenas la Antauparolon: Kiel en la libro priskribita de Mattos ankau
en mia libro "Fundamento de Esperanto" la Antauparolo-pagho V montras
en la unua linio la librotitolon "FUNDAMENTO DE ESPERANTO" kaj en la
dua linio la vorton "Antauparolo"; krome en la kaplinioj de la
Antauparolo-paghoj VI, VIII kaj X estas la teksto "FUNDAMENTO DE
ESPERANTO".

Plue: Mi ne komprenas la argumentadon de doktorino Martinelli en
http://www.esperantio.net/index.php?id=198 :
El la malaprobo de la siatempe proponita 5-a paragrafo de la Bulonja
Deklaracio, paragrafo, kiu prezentas la lau shi "esenca[n] novajho[n]
de la antauparolo, nome la propono[n] pri starigo de 'autoritata
centra institucio'" shi konkludas, ke la Antauparolo mem ne estas
parto de la Fundamento. Sed en la dirita paragrafo aperas nek la
esprimo "Antauparolo" nek la esprimo "Fundamento de Esperanto". El
aprobo au malaprobo de la dirita paragrafo oni lau mi ne povas
konkludi ion pri aprobo au malaprobo de la Antauparolo mem. Kiu povas
helpi min kompreni shian argumentadon?

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Aug 2, 2010, 4:33:41 AM8/2/10
to la bona lingvo
Kara Andreas,

Mi plene konsentas kun vi, kvankam mi ne tralegas chiujn viajn
argumentadojn.
Se Renato skribas, ke vi estas senpova, li implicas, ke vi ne perdu
plu da energio kaj ke vershajne chio aranghighos bone.
Ofte li pravas, sed ni estis trejnataj por la vivo alimaniere.

Mi kontrolis chu vi membras en Tutmondeca...@yahoogroups.com
kaj JES !
Nur vi ne ricevas apartajn mesaghojn. Do shanghu vian membrecan modon
kaj invitu chiujn membrojn de la-bona...@googlegroups.com ankau
alighi, inkluzive de Francisko (fra...@gmail.com, mi faros same).

Ankau en Tutmondeca...@yahoogroups.com mi shatas prepari kun vi
planon por kunvoki konferencon pri la 15a regulo de la Fundamenta
Gramatiko.

Amike,
Johan


Andreas Kueck

unread,
Aug 2, 2010, 10:41:58 AM8/2/10
to la bona lingvo
On 31 Jul., 19:23, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Andreas Kueck skribis:
>
> > On 31 Jul., 10:46, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> >> Mia interpreto estas, ke oni deriris kiel de memkomprenebla fakto de
> >> tio, ke la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento
> > Supoze ke estas tiel. Kial tiam la Akademiano (kaj ano de tiu chi
> > forumo) Francisko kontestas la ekzistorajton de "koment'",
> > oficialigita*) formo nova al la Fundamenta "komentari'":
>
> Francisko havas (laŭ mi) iom ekstremajn interpreton de tiaj aferoj.

Lau mi liaj interpretoj ne estas ekstremaj, sed au ghustaj au
malghustaj: Ghustaj ili estas, se la Antauparolo ne estas oficiale
akceptita (tiaokaze ghi do estas nur kolekto de privataj ideoj de
Zamenhof, sekve formoj novaj, kiel "koment'", efektive estas
malpermesataj kaj ne-permeseblaj fare de autoritata institucio); alie
la interpretoj de Francisko estas malghustaj (char la Antauparolo ja
ebligas la aprobon de formoj novaj, kiel ekzemple "koment'", fare de
autoritata institucio).

Au chu mi vidas la aferon tro simple? Kiel ghin vidas aliaj forumanoj?

Bonvole pardonu, se mi eble tro persistas je tiu chi afero; sed kiam
mi ludas, mi volas scii, kiaj reguloj validas ...

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Aug 2, 2010, 5:29:08 PM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/30 ro-esp <ro-...@dds.nl>
Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la Deklaracio pri la Esenco de la
Esperantismo"), el kio sekvas, ke io klare malkonforma al la Fundamento

estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue oficialigita de akademio.
Tio sonas kvazaw oni atendus, ke novaj formoj/vortoj/esprimoj neniam estus necesaj.
    Mi ne vidas rilaton inter tio kaj  tiu demando, kiun mi tushis.
   
CHu iu ajn el ni povus opinii, ke la propono de nova radiko "koment/", samasignifa kaj samadevena, apud la radikon "koment/",  estus iel ajn "necesa" ?  Ne nur ghi ne estas necesa, sed ghi kontrauus la duan parton de la Regulo 15-a.
     Efektive multaj siadiraj Esperantistoj tiajn kaj alispecajn nenecesajn novajhojn proponadas, uzadas, ech (kio estas malhonestajho) instruadas al lernantoj. Sed chu nia grupo ne starighis ghuste por tion kontraubatali ?

 
Law mia scio nur unu/du lingvoj sukcesis tiukampe: la ajmara (reale parolata ekde
jarcentoj cxirkaw lago titikaka) kaj njuwspiko (parolata , bonsxance, nur en la
libro "1984")
     El tio, ke oni konstatas, ke lingvoj shanghighadas, neniel sekvas, ke la instruantoj kaj aliaj flegantoj de iu lingvo havus devon prokaprice okazigadi shanghighojn. Tiutema kelkpagha teksto mia estas legebla, bedaurinde (parte pro mia propra kulpo) en tiel kripla formo, ke la adreson mi ne kuraghas konigi ;  sed chu ne sufichas la chi-tiea antaua frazo ?

1) Chu vi kontestas, ke lau la "Deklaracio pri la Esenco de la

Esperantismo" la Akademio de Esperanto estas autoritata je rekomendado
de formoj novaj, kiel tio chi estas determinita en la oka alineo de la
Antauparolo al la Fundamento de Esperanto?..
     En la Deklaracio trovighas nenia mencio pri la Akademio.
     Eksterteme : ankau en la "Antauparolo" al la Fundamento trovighas nenio plene klara pri tiu Akademio.
     Pli grave : demandon pri enkonduko de iu novajho oni levu nur tiam, kiam prikonsiderado de tiu novajho montrighas pro iu preciza kialo dezirinda. (Tion mi jam alivorte diris pli supre.)


Renato Corsetti

unread,
Aug 3, 2010, 12:58:05 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'tea'

Francisko:

 

Ø  Efektive multaj siadiraj Esperantistoj tiajn kaj alispecajn nenecesajn novajhojn proponadas, uzadas, ech (kio estas malhonestajho) instruadas al lernantoj. Sed chu nia grupo ne starighis ghuste por tion kontraubatali ?

 

Jes. La debato povas esti, pri kio estas necesa, kaj kio estas nenecesa.

 

Cetere, en ĉi tiu listo oni prefere debatu pri vortaraj nenecesaĵoj kaj en ‘tutmondeca...@yahoogroups.com’ pri aliaj pli ĝenerlaaj temoj.

 

Amike

 

Renato

Andreas Kueck

unread,
Aug 3, 2010, 10:43:15 AM8/3/10
to la bona lingvo
On 2 Aug., 23:29, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>      En la Deklaracio trovighas nenia mencio pri la Akademio.

Chu lau vi la Dekaracia tekstoparto "la verketo 'Fundamento de
Esperanto'" celas ankau la Antauparolon al la Fundamento de Esperanto?

>      Eksterteme : ankau en la "Antauparolo" al la Fundamento trovighas nenio
> plene klara pri tiu Akademio.

En la dirita Antauparolo estas menciita "ia autoritata centra
institucio". Chu lau vi tiu chi nuntempe estas la Akademio de
Esperanto?

>      Pli grave : demandon pri enkonduko de iu novajho oni levu nur tiam,
> kiam prikonsiderado de tiu novajho montrighas pro iu preciza kialo
> dezirinda. (Tion mi jam alivorte diris pli supre.)

Via deziro certe plenumighus, se en la Akademio estus sufiche da
Franciskeculoj ;-)

--
Andreas Kueck

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 3, 2010, 8:52:18 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
"Antauparolo" estas parto de libro, sed ne parto de la tezaro en
libro. Mi tial jughas ghin nur persona opinio de Zamenhof, ne parto
de la "Fundamento". .

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages