INTEGRI

26 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 9, 2013, 8:19:09 AM10/9/13
to ED-LBLdiskutlisto
Temas pri grava vorto, kiu ne estas eprimembla per ssv.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 9, 2013, 9:57:06 AM10/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu J-K Rinaldo pensas pri la nuna signifo de la itala "integrare" rilate al la enmigrintoj?

Amike

Renato


--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Oct 9, 2013, 11:16:02 AM10/9/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org

Renato Corsetti

Ĉu J-K Rinaldo pensas pri la nuna signifo de la itala "integrare" rilate al la enmigrintoj?
Mi parolas pri la ĉefa PIV signifo "Enigi aŭ kunigi erojn en tutaĵon"... ankaŭ en la socia signifo, evidente.
Reamike J-K Rinaldo
 

Pjer

unread,
Oct 9, 2013, 6:13:42 PM10/9/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
La ssv : kun'unu'ig'i donita de PIV mem en la difinoj estas interesa, ĉu ne?

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2013, 5:39:53 AM10/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

La problemo ŝajnas kompliketa. En PV la baza radiko estis ‘integr-a’, sed nun PIV preferas la verban radikon ‘integr-i’ transitivan, pro kio REVO komentas:

 

(evitinde) =integrigi
Rim.: Ĉi tiun formon naturisme preferas PIV2, kvankam ĝi ne estas akordigebla kun la adjektiva ĉefsenco (tiu de integra). La aŭtoroj de PIV1 pli klare konsciis tion, kaj tial la matematikan homonimon integri prezentis en aparta artikolo (cetere, tiun sencon matematikan pli sisteme kaj klare esprimas integrali). [Sergio Pokrovskij]

 

Ĉiuokaze la signifon, kiun celis JK Rinaldo povus esti ĝuste: enigi, ensociigi, kunigi, unuigi, ensorbi, enpreni, ktp.

 

Kion vi pensas?

 

Amike

 

Renato

 

image001.gif

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Oct 10, 2013, 9:23:40 AM10/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Sume Corsetti proponis:

integr-i > enigi, ensociigi, kunigi, unuigi, ensorbi, enpreni, ktp.

Kion vi pensas?

Mi preferus
 integr-i > enpreni, kunigi, ensorbi, ensociigi, ktp

Pjer

unread,
Oct 14, 2013, 5:05:05 AM10/14/13
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte integr en la difinoj de PIV tute perdis la unuan sencdevenon: integer = ne tuŝita, virga.


En⋅ig⋅i, kun⋅ig⋅i kaj unu⋅ig⋅i, laù mi, donas nur parton de la senco, mankas la nocio pri tuto.

Kontraùe ŝajnas al mi, ke en⋅pren⋅i bone subkomprenigas tion.

Kun⋅unu⋅ig⋅i, kiun PIV uzas, aspektas iom malsimpla, adeca,

Eble al⋅unu⋅ig⋅i, en⋅tut⋅ig⋅i estus pli klare.

Matematike, anstataù integral⋅i oni povus proponi: mal⋅deriv⋅i. (derivi : Of. 4).


Mi preferus:

integr⋅i > enpreni, entutigi, alunuigi, ensociigi, ensorbi...

integral⋅i > malderivi


Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2013, 8:39:25 AM10/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi povas facile kombini la lastajn preferojn de JK kaj vi pri la socia senco.

Pri la matematika senco, mi ne scias kion diri.

Ĉu Pjer porponas la linion:

integr-i (en matematika senco) = mal⋅deriv⋅i ?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Oct 15, 2013, 9:49:20 AM10/15/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Jes ankaù mi opinias, ke nek integri, nek integrigi taugas pri matematika uzo, pli bone (kiel supre dirita) estus la novvorto integrali, tamen ebla kaj taùga S.S.Vorto estas: malderivi.
Amike, Pjer.

Johan Derks

unread,
Oct 15, 2013, 4:17:21 PM10/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke oni absolute devas kongruigi la signifon de integri kun tiu de "integra", do sekvi la sugeston de ReVo:
Esti integra, kunesti kiel integraj partojn de unu tuto (au simila difino).
Ni jam havas sufiche da vortoj, kies adjektiva uzo kaj verba signifo ne kongruas: korekta-korekti, kompliki-komplika, konfuzi-konfuza, fushi-fusha, veki-veka.
La naturismaj difinoj de PIV estas tute konfuzaj (chi-tie konfuzaj estas ghuste uzata!)
Shajnas, ke la propono de Renato supozas, ke la radika karaktero de intergr' estas verba. Sed chu tio estas ghusta?
Pjer prave rimarkigas, ke
Fakte integr en la difinoj de PIV tute perdis la unuan sencdevenon: integer = ne tuŝita, virga.
Mi opinias, ke ni devas respekti tiun adjektivan karakteron kaj, konsekvence ne doni fushitan difinon kia
enigi, ensociigi, kunigi, unuigi, ensorbi, enpreni al integri, sed al integrigi.
El tio ni devus klopodi retrokonstrui la signifon de integra.
 
Cetere la origina vorto "integer" certe ne estas tutmonde internacia,
dum la vorto "integrare/integrate" tia estas.
Ili estas tute malsamsignifaj vortoj, pro kio oni devus aparte difini ilin.
Kompreneble malderivi estas interesa vorto, sed ne rajtas fortradukigi la vorton "integrieren/integrate/integrowac/integrar".
Por trovi ghustan radikformon la solvo de Pjer fari ghin "integral' " estas bona, sed ne kun substantiva karaktero, sed kun verba karaktero.
Se "integral' " ricevus substantivan karakteron, ni havus jam similan problemon, ke malderivi (funkcion) devus esti, lau la 15a regulo, integraligi (funkcion).
 
Amike,
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2013, 4:57:37 PM10/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Shajnas, ke la propono de Renato supozas, ke la radika karaktero de intergr' estas verba. Sed chu tio estas ghusta?
Mi ne scias. La vorto ne estas en la Akademia Vortaro. "Integr-a" ŝajnas al mi pli baza ol "integr-i".

Pjer

unread,
Oct 16, 2013, 11:35:43 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Mi konsentas kun vi Johan kaj Renato pri integr-a.
Johan, viaj rimarkoj tre gravas, tamen nek integri nek integra estas oficialigitaj, kaj temas nur proponi S.S.V.-n anstataŭ integr-i en malbona uzo.
( eĉ  integrigi*, kiu estus pli kohera, kiel vi bone rimarkigis, estus tiuokaze (pri tiu uzo) malrekomendinda, ĉu ne? * ĉar integrigi homon al grupo, farus integra la homon, ne la grupon.)

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2013, 12:52:42 PM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Pjer:
| . . . tamen nek integri nek integra estas oficialigitaj
La demando, do, estas, ĉu ni devas proponi oficialigi unu el ili, ĉu ne?

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Oct 16, 2013, 3:51:55 PM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj', renato....@esperanto.org
Pjer:. . . tamen nek integri nek integra estas oficialigitaj
Renato Corsetti: La demando, do, estas, ĉu ni devas proponi oficialigi unu el ili, ĉu ne?

Malgraŭ la precizigoj de ReVo, ŝajnas al mi ke efektive "integra" estas grava kerna signifo, Kaj el tiu radiko oni povas eltiri la du same gravajn signifojn: integrigi kaj integriĝi. Tial
integr.a > kompleta, tuta, kuna, netuŝinta

integr⋅igi > enpreni, entutigi, alunuigi, ensociigi, ensorbi, kunigi...

integr.iĝi > kuniĝi, entutiĝi


Rilate la alian radikon INTEGRAL-, ŝajnas al mi temas pri tute malsama afero, kiun oni devus pritrakti aparte, konsiderante la du malsamajn matematikajn signifojn

integral⋅i > malderivi

integral.o > malderivaĵoĵo

J-K Rinaldo


 

 

Johan Derks

unread,
Oct 16, 2013, 3:58:16 PM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke integr'a devas esti oficialigita char
1. etimologie tiu enhavas la fundamenta signifo: virga
2. se oni oficialigus integri, oni kreus pluan ne-kongruan paron integri (tr.) - integra (ne-tr.)
 
Aparte de tio devas esti oficialigita au rekonita kiel vorto lau la 15a regulo: integral'i.
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 16 oktober 2013 18:52
Onderwerp: (la bona lingvo) INTEGR-I
--

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2013, 3:23:22 AM10/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

La diskuto daŭras en la listo pri oficialigindaj vortoj.  Neniu kontraŭstaris tion.

 

Amike

 

Renato

 

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2013, 4:09:00 AM10/19/13
to °listo 'lbl'
Propono de Leo:

|   integra: kompleta, sendifekta, senmanka; (parolante pri faruno aŭ bakaĵo) tutgrajna; (parolante pri folirando) glatranda.

Mi ne memroas, ĉu ni jam diskutis pri tiu speco de faruno, kiun oni nomas 'integrala' en kelkaj landoj kaj 'plengrajna' en aliaj.

Mi ne komprenas la lasta indikon pri 'glatranda'. Ĉu oni parola spri 'integrala papero'?

Amike

Renato
~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2013, 4:47:07 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com


> Mi ne memroas, ĉu ni jam diskutis pri tiu speco de faruno, kiun oni nomas 'integrala' en kelkaj landoj kaj 'plengrajna' en aliaj.

Laŭ mi oni en Esperanto nepre diru ”plengrajna" kaj ne ”integrala" aŭ ”integra" por tio.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2013, 5:26:18 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com, Cho Chaoming, lbl - Vastalto, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Arko, lbl - SONG Ho-young, lbl - Cvi Solt, lbl - Ngoc Lan ", Keyhan Sayadpour
Pri faruno, pano kaj similaĵoj:

mi skribis:

 |   Mi ne memoras, ĉu ni jam diskutis pri tiu speco de faruno, kiun oni nomas 'integrala' en kelkaj landoj kaj 'plengrajna' en aliaj.

Kaj Markos komentis:

Laŭ mi oni en Esperanto nepre diru ”plengrajna" kaj ne ”integrala" aŭ ”integra" por tio.

Mi emas konsenti, sed ŝatus scii kiel oni esprimas tiun koncepton en la ĉina, japana, rusa, ktp. Kiu helpos nin ekscii?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Oct 19, 2013, 5:27:11 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi diras “branpano”, parolante pri pano farita per faruno, de kiu oni ne deprenis la branon.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 19 ottobre 2013 10:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) INTEGR-A

--

Vastalto

unread,
Oct 19, 2013, 6:07:38 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝi estas "tutgrajna faruno" laŭ la Esperanto-Japana Vortaro (2006).

En la japana oni nomas ĝin "zen-rjuu-hun".
zen = tut', plen'
rjuu = grajno, ero
hun = faruno, pulvoro

Amike,

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
> [a:mailto:renato....@esperanto.org]renato....@esperanto.org
>
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>[a:http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj]http://www.
>bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit [a:https://groups.google.com/groups/opt_out]https://
>groups.google.com/groups/opt_out.

Antonio De Salvo

unread,
Oct 19, 2013, 6:32:16 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sxatas "tutgrajna" kaj "plengrajna".
Cetere, mi jxus konsciis, ke la de mi indikita vorto "branpano" estas dubasenca, cxar gxi ne klarigas, cxu temas pri pano farita "kun" brano aux (nur) "el" brano. Post pripenso, mi ecx konkludas, ke ekde nun mi uzos tiun vorton nur por indiki panon faritan nur aux plejparte el brano (kvankam ordinare tia pano ne ekzistas, krom en la milita periodo, kiam oni estis devigataj mangxi ankaux nutrajxojn kutime destinitajn al bestoj).
Gxis

Antonio



-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: sabato 19 ottobre 2013 12:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Plen-grajn-a (estis INTEGR-A)
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Josenilton

unread,
Oct 19, 2013, 6:24:22 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com

Kaj kion diri pri pano farita el plengrajna aŭ tutgrajna tritiko? Ĉu plen- aŭ tutgrajna pano? Sonas iom strange, ĉu ne?

Josenilton 



2013/10/19 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--

Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2013, 7:26:32 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton demandis:

Kaj kion diri pri pano farita el plengrajna aŭ tutgrajna tritiko? Ĉu plen- aŭ tutgrajna pano? Sonas iom strange, ĉu ne?


Al mi ne. Mi ja uzas tiajn esprimojn ofte (fakte pli ofte ol "plengrajna pano" mi diras "plengrajnaj nudeloj", ĉar la sekala pano en nia hejmo ĉiam estas plengrajna, dum la nudeloj foje estas plengrajnaj kaj foje ne). Ja temas pri pano (aŭ nudeloj) faritaj el la plenaj grajnoj anstataŭ el la senŝeligitaj grajnoj, do mi vidas neniun strangecon en tiu esprimo.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2013, 7:27:22 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|   Ĉu plen- aŭ tutgrajna pano? Sonas iom strange, ĉu ne?

Ne nepre. Kiel oni nomas ĝin en Brazilo?

Josenilton

unread,
Oct 19, 2013, 7:33:22 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
En Brazilo ghi estas "pão integral". 
Mia strangeco estas, ke en la pano ne plu estas la grajnoj de la tritiko. Ghi estas produkto el knedita maso el tritiko, aldonita de aliaj substancoj.


2013/10/19 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Johan Derks

unread,
Oct 19, 2013, 8:08:30 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne komprenas, kial bonlingvanoj (ne chiuj mi scias) shajne volas reinventi la radon.
Kvankam mi apartenas al la plej akraj kritikantoj de PIV (mi rigardas min tia), mi preferus, ke oni eliru de bone elpensita bazo: la difino en PIV:
1 Materie tute kompleta, el kiu oni povas forpreni nenian parton
2 (pp faruno au bakajho) Tutgrajna
3 (pp rando de organo) Sen ia ajn entranchajho, lobo, krenelo, dento ktp
 
Tiam oni povas diri kio ne taugas en tiu difino.
Kaj la demando de ekzemple Renato jam estus - lau mi - supersuficha, char klare: (folio) sen ia ajn entranchajho.
AU
oni decidu preni ReVo-n kiel la difinan bazon kaj tiam kompreneble la dezirataj modifoj au (mal)rekomendoj estus aliaj.
Nun la tuta "konstruajho" de la laborego, kiun faris kaj faras la bonlingvanoj shvebas en la aero.
Ghi estas alternativo, kiu atingas malgrandan grupon da konsciaj kaj seriozaj esperantistoj,
sed kiu neniam atingos la popolon, ech ne la vortaristojn, mi timas.
Por kiu kaj por kio ni laboras?
Klarigu al mi kiun strategion LBL havas, kiu estas alia ol la "strategio" de ekzemple ReVo?
Afishi sin kiel "grupon de geamikoj laborantaj por simpla Esperanto" vere ne sufichas.
 
Amike,
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 19 oktober 2013 10:09
Onderwerp: (la bona lingvo) INTEGR-A

Propono de Leo:

|   integra: kompleta, sendifekta, senmanka; (parolante pri faruno aŭ bakaĵo) tutgrajna; (parolante pri folirando) glatranda.

Mi ne memroas, ĉu ni jam diskutis pri tiu speco de faruno, kiun oni nomas 'integrala' en kelkaj landoj kaj 'plengrajna' en aliaj.

Mi ne komprenas la lastan indikon pri 'glatranda'. Ĉu oni parolas pri 'integrala papero'?

Amike

Renato
~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

--

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2013, 8:46:06 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|   En Brazilo ghi estas "pão integral". 

 

Jes. Ni estas antaŭ malsamaj preferoj. En latinidaj lingvoj oni preferas la radikon ‘integral-“ en aliaj lingvoregionoj oni preferas ‘plengrajna’. Ni ankoraŭ scias nur pri la japana solvo, kiu subtenas ‘plengrajna’. Kies Zamenhof, ni devas provi kontentigiĉiujn.

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2013, 9:07:02 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Mi ne komprenas, kial bonlingvanoj (ne chiuj mi scias) shajne volas reinventi la radon.
Ni ne volas reinventi la radon, sed ni volas veni al formo de Esperanto pli facila kaj komprnebla ankaŭ de ĉinoj.

|   Kvankam mi apartenas al la plej akraj kritikantoj de PIV (mi rigardas min tia), mi preferus, ke oni eliru de bone elpensita bazo: la difino en PIV:
1 Materie tute kompleta, el kiu oni povas forpreni nenian parton
2 (pp faruno au bakajho) Tutgrajna
Devante decidi inter latinidaj lingvoj kaj la mondo, PIV preferas la latinidajn lingvojn, pro tio ni pluenketas.
| . . . char klare: (folio) sen ia ajn entranchajho.
Certe, sed tio estus la ĝenerala signifo de 'integra'. Eble oni ne devus aparte mencii paperon.
|   Por kiu kaj por kio ni laboras? Klarigu al mi kiun strategion LBL havas, kiu estas alia ol la "strategio" de ekzemple ReVo?Afishi sin kiel "grupon de geamikoj laborantaj por simpla Esperanto" vere ne sufichas.
Ni laboras por konvinki esperantistojn, kiuj ne ŝatas tro naturisman lingvon. Ni jam sukcesis igi konata la koncepto 'bona lingvo' kaj 'bonlingvistoj'. 

Pjer

unread,
Oct 20, 2013, 4:50:49 PM10/20/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Persone, mi ne partoprenas al diskuto pri oficialigindaj vortoj, ĉar mi opinias, ke jam tro da novvortoj (eĉ oficialigitaj) malutilas al disvolviĝo de Esperanto.
Necesas klarigi la difinojn de integra... nur en kadro de oficialigindeco...

Ni jam ricevis de kunlaborantoj bonajn S.S.Vortojn pri nunaj uzoj de integra kaj integri, ĉu ne?

integr.a >  tuta, kuna, (netuŝinta)

|   integra: kompleta, sendifekta, senmanka; (parolante pri faruno aŭ bakaĵo) tutgrajna; (parolante pri folirando) glatranda.

integri signifus manifestiĝi senmankeco... sed la uzo de

integri en senco: integr⋅igi > enpreni, entutigi, alunuigi, ensociigi, ensorbi...

integri en senco: integr.iĝi > entutiĝi, kun(unu)iĝi

Amike, Pjer.


Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2013, 3:43:53 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Respondo pri la rusa:

Da: Anna kaj Mati Pentus [mailto:g...@yandex.ru]

Kara Renato!

>> tiu speco de faruno, kiun oni nomas 'integrala' en kelkaj landoj kaj 'plengrajna' en aliaj.
>> | Laŭ mi oni en Esperanto nepre diru ”plengrajna" kaj ne ”integrala" aŭ ”integra" por tio.

En la rusa ni nomas gxin "цельнозерновая" (celjnozernovaja).
La vorto estas kombino de du partoj: "grajna" ("зерновая") kaj fakte "integra" ("цельный").
Lauxsence "цельный" povas esti tradukita kiel "plena" aux "tuta".
En la granda rusa-esperanta vortaro de Kondratjev la cxefa traduko por "цельнозерновая" estas "integra", sed ankaux "tutgrajna" estas menciita.

Amike,
Anna kaj Mati

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2013, 6:10:06 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Bela kompromiso: inte-gra-jna ?
 
;>)
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 21 oktober 2013 9:43
Onderwerp: (la bona lingvo) Plen-grajn-a (estis INTEGR-A)

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2013, 6:45:13 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer:

 

|   Persone, mi ne partoprenas al diskuto pri oficialigindaj vortoj, ĉar mi opinias, ke jam tro da novvortoj (eĉ oficialigitaj) malutilas al disvolviĝo de Esperanto.

 

Bone, Pjer, vi estas la plej pura inter ni, ĉar via pozicio estas: neniu oficialigo estas pli bona ol iu ajn oficialigo.

 

Ĉiuokaze, mi sekvas vian konsilon, kaj povas decidi pri la longa debato pri ‘integr-a’.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages