> Malgranda serĉo montris ke la vorto "disktrikto" estas fundamenta.
eble. sed en nederlando "kanton" estas la plej malalta jugxnivelo, kaj
pluraj "kantons" konsistigas arrondissement.
Vortaro Desmedt donas por arrondissement.....distrikto
> Mi sekve proponas la liniojn:
> konte-o --> distrikt-o [fun]
Mi ne certas cxu "konteo" estas suficxe uzata por meriti linion
>kanton-o (por nesvisaj administraj unuoj) --> distrikt-o
> Kion oni pensas?
Mi emas scii en kiom da landoj la vorto "kanton" estas uzata,
kaj por kiom da nocioj
gxis, Ronaldo
Mi ne havas precizajn respondojn, sed mi scias, ke en Ekvadoro ekzistas
"kantonoj"!
Otto
Mi tradukas el Vikipedio:
http://it.wikipedia.org/wiki/Cantone
Kantono estas tipo de administra divido cxeestanta en pluraj landoj de la
mondo:
* la svisa kantono, sxtato de la svisa Konfederacio;
* la franca kantono, administra divido kaj balota distrikto, meza inter
departemento kaj komunumo;
* la luksemburga kantono, administra divido;
* la bosnia kantono, administra divido de Bosnio-Herzegovino;
* la kanada kantono, bienetata divido; krome, en Kebekio kaj Ontario,
kantono konsistigas la bazon por difini la komunumojn;
* la kostarika kantono, administra divido de cxiu el la sep provincoj de
Kostariko. Siavice, cxiu kantono estas dividita en distriktojn.
Amike
Antonio
> * la kostarika kantono, administra divido de cxiu el la sep provincoj de
> Kostariko. Siavice, cxiu kantono estas dividita en distriktojn.
>
Do, ĉu la sistemo estu: vilaĝo/urbo --> disktrikto --> kanton-o -->
provinco --> ŝtato ?
Amike
Renato
Cxu vi demandas gxenerale? Se jes, mi supozas, ke tio ne suficxas. En iuj
latin-amerikaj landoj, ekz. Peruo, inter provinco kaj sxtato estas
"departamento". En Hispanujo, inter provinco kaj sxtato estas "auxtonomajxo"
(malbonlingva vorto), kvankam kelkaj tiaj (Asturias, Navarra, La Rioja kaj
eble Cantabria kaj Islas Baleares) konsistas el nur unu provinco. Dum la
Frankisma epoko oni ne volis doni al tiuj unuoj administran povon, sed tamen
ili ekzistis sub la nomo "regionoj", kvankam la divido estis iom alia ol nun
(mi ne donas detalojn).
Otto
ĉu la sistemo estu: vilaĝo/urbo --> disktrikto --> kanton-o --> provinco --> ŝtato ?
Cxu vi demandas gxenerale? Se jes, mi supozas, ke tio ne suficxas. En iuj latin-amerikaj landoj, ekz. Peruo, inter provinco kaj sxtato estas "departamento". En Hispanujo, inter provinco kaj sxtato estas "auxtonomajxo" (malbonlingva vorto)
vilaĝo/urbo --> disktrikto --> kanton-o --> provinco --> regiono/subŝtato/lando-parto --> ŝtato Sed mia impreso estas ke disktrikto kaj kantono estas du nomoj por la sama afero. Lando-parto laŭ mi estus oportuna por kaj la usonaj ŝtatoj kaj la germanaj "laender". Amike Renato
Otto:
>Cxu vi demandas gxenerale? Se jes, mi supozas, ke tio ne suficxas. En iuj
latin-amerikaj landoj, ekz. Peruo, inter provinco kaj sxtato estas
"departamento". En Hispanujo, inter provinco kaj sxtato estas "auxtonomajxo"
(malbonlingva vorto), kvankam kelkaj tiaj (Asturias, Navarra, La Rioja kaj
eble Cantabria kaj Islas Baleares) konsistas el nur unu provinco. Dum la
Frankisma epoko oni ne volis doni al tiuj unuoj administran povon, sed tamen
ili ekzistis sub la nomo "regionoj", kvankam la divido estis iom alia ol nun
(mi ne donas detalojn).
Laux la itala konstitucio (art. 114):
La Respubliko konsistas el la Komunumoj, el la Provincoj, el la metropolaj
Urboj, el la Regionoj kaj el la Sxtato.
Do, cxiam pli komplika estas la starigo de egalvaloraj niveloj internacie
kompreneblaj.
Ekzemple, la esprimo "metropola urbo" koncernas iun tipan italajxon: nome,
kelkaj urbegoj estas tute kuntusxaj kun la apudaj urbetoj/ vilagxoj, tiom ke
malfacile oni distingas, kie finigxas la urbego kaj kie komencigxas la
urbeto/ vilagxo (ekzemple, mi logxas cxe la periferio de urbo/ Guidonia/ kun
60.000 logxantoj, urbeto laux la italaj dimensioj, sed jam cxe la alia bordo
de la strato estas la urbego Romo).
Por informo, la italaj metropolaj urboj estas (aux, pli precize, estos: cxar
konkrete ili ankoraux ne naskigxis, kvankam ili estas antauxviditaj jam de
legxo de la jaro 1990!):
* Bari
* Bolonjo
* Florenco
* Gxenovo
* Milano
* Napolo
* Romo
* Torino
* Venecio
* Kaljaro
* Katano
* Mesino
* Palermo
* Sassari
* Triesto
Gxis
Antonio
Laux la itala konstitucio (art. 114): La Respubliko konsistas el la Komunumoj, el la Provincoj, el la metropolaj Urboj, el la Regionoj kaj el la Sxtato. Do, cxiam pli komplika estas la starigo de egalvaloraj niveloj internacie kompreneblaj.
Cxiam pli komplike pri “kantono”.
Mi jxus ricevis la suban retmesagxon, venantan el la amerika listo “Amikema”, kie la termino “kantono” estas uzata por traduki la hispanan “barrio” (kiun, gxis nun, mi interpretis kiel “kvartalo”).
Gxis
Antonio De Salvo
Da: Grupo-...@googlegroups.com [mailto:Grupo-...@googlegroups.com] Per conto di AMI...@aol.com
Jen la Esperanta traduko de la poemo verkita de mia filino, Kristalino, en la internacia lingvo 'Hisp-angla'...
Fiere,
Mar =)
PS: Vi rajtas publikigi ghin.
VIRGULINO, BENU ĈI TIUN KANTONON
Kristalino
Virgulino Maria
Grac-plena Patrino
Patrino de forto kaj kompato.
Ankaŭ Vi perdis Filon
Vian Fileton
Vian Animon kaj Koron.
Tri krucoj sur la monteto
Tri kugletaĵoj resonantaj tra nia kantono
Estas similaj scenaroj.
Fratoj mortigante fratojn,
Filoj mortigante filojn
Rompante patrin-korojn.
Ho, Virgulino Maria!
Kiel ni povas komprenigi la sekvan generacion
Ke ne necesas mortigi aliajn homojn por esti homo?
In a message dated 12/6/2008 9:40:21 A.M. Pacific Standard Time, Lousmainsqueeze writes:
VIRGEN BENDICE ESTE BARRIO
Crystal Hoshiko Loutzenhiser Cárdenas
Virgen Maria
Mother of grace
Mother of strength and compassion.
You too lost your hijo
Your m’ijito
Your alma and corazón.
Three crosses on the hill
Two gunshots echoing through our barrio
It’s the same scenario.
Brothers killing brothers,
Sons killing sons
Leaving mothers to carry on.
¡Ay, Virgen Maria!
How can we make the next generation understand
That they don’t have to kill other men to be man?
Efektive, la plej ofta signifo de "barrio" estas "kvartalo", sed la vorto
laux iu vortaro devenas de la araba "barr" = "cxirkauxajxo de urbo" aux
"barri" = "ekstera" (Renato bv. korekti). En tiu vortaro la unue indikita
signifo estas "sektoro cxe-randa de urbo aux disigita de gxi per nelogxata
spaco". Gxi ankaux informas, ke "el otro barrio" (la alia kvartalo) signifas
"la alia mondo" (la transa mondo, mi supozas).
En la hispangla poemo, kiun Antonio citas, estas tute eble, ke "este barrio"
ne estu striktasence interpretata kiel "cxi tiu kvartalo", sed pli kiel "cxi
tiu loko", "nia hejmloko/regiono/lando". Se ankaux la tradukinto interpretas
gxin tiel, li certe opinias "kvartalo" tro teknika por la kunteksto. Do bv.
ignori por cxi tiu diskuto tiun uzon de "kantono".
Cxar mi tamen intervenas, mi faru kelkajn kromajn atentigojn:
1. Vorto, kiu inkluzivas vilagxon kaj urbon, estas "komunumo", malbonlingve
"municipo".
2. Renato plurfoje, mi ecx dirus regule, skribas "disktrikto". Cxu temas pri
tajp-eraro por "distrikto", aux cxu estas konscia elekto?
3. Alia vorto, jam frue oficialigita, estas "gubernio". Cxu gxi egalas/egalu
al "provinco"?
4. En la ora epoko de la E-aj disauxdigoj de Pola Radio, oni ofte nomis la
polajn - nu, provincojn "vojeevodioj". En la germanlingvaj disauxdigoj oni
nomis ilin "Wojewodschaften". Parolante pri reformo de la administra
subdivido de la pola sxtato, oni diris (laux mia memoro), ke malaperos la
vojevodioj favore al pli malgrandaj administraj unuoj nomataj "gminoj". Mi
supozas, ke tiu "gmin" estas kripligita prunto el la germana "Gemeinde" =
"komunumo".
Mi pensas, ke kiam oni skribas pri la subdividoj de iu lando, oni donu la
nomojn de la subdividoj en la koncerna lingvo la unuan fojon, kiam ili
aperas en la teksto, kun indiko de la Esperanta vorto, kiun oni uzas por
traduki la nomon en la koncerna teksto.
Otto
> Cxiam pli komplike pri “kantono”.
> Mi jxus ricevis la suban retmesagxon, venantan el la amerika listo
> “Amikema”, kie la termino “kantono” estas uzata por traduki la hispanan
> “barrio” (kiun, gxis nun, mi interpretis kiel “kvartalo”).
Kiom mi scias, barrio efektive signifas kvartalo (parto de urbo,vilagxo aw
tendaro) . Supozeble la traduko estas iom misa, aw oni uzis la vorton pro
kialoj poemismaj
gxis, Ronaldo
Date: Thurs 4 Dec 2008 04:43
From: Renato Corsetti
Antonio:
>> la kostarika kantono, administra divido de cxiu el la sep provincoj de
>> Kostariko. Siavice, cxiu kantono estas dividita en distriktojn.
> Do, ĉu la sistemo estu: vilaĝo/urbo --> disktrikto --> kanton-o -->
> provinco --> ŝtato ?
kvartalo/vilagxo-->komunumo-->distrikto-->distrikto....
> mia impreso estas ke disktrikto kaj kantono estas du nomoj por la sama
afero.
mia estas ,ke foje jes, foje ne, kaj foje distrikto estas subdivido de
kantono, foje inverse
> Lando-parto laŭ mi estus oportuna por kaj la usonaj ŝtatoj kaj la germanaj
"laender".
Law mi "lando-parto" ne estas suficxe specifa termino por tiuj
Amike
Renato
== 4 of 6 ==
Date: Fri 5 Dec 2008 04:00
From: "Antonio De Salvo"
Renato:
> Do, cu la sistemo estu: vilago/urbo --> disktrikto --> kanton-o -->
> provinco --> stato ?
Otto:
>Cxu vi demandas gxenerale? Se jes, mi supozas, ke tio ne suficxas. En iuj
latin-amerikaj landoj, ekz. Peruo, inter provinco kaj sxtato estas
"departamento". En Hispanujo, inter provinco kaj sxtato estas "auxtonomajxo"
(malbonlingva vorto), kvankam kelkaj tiaj (Asturias, Navarra, La Rioja kaj
eble Cantabria kaj Islas Baleares) konsistas el nur unu provinco. Dum la
Frankisma epoko oni ne volis doni al tiuj unuoj administran povon, sed tamen
ili ekzistis sub la nomo "regionoj", kvankam la divido estis iom alia ol nun
(mi ne donas detalojn).
Laux la itala konstitucio (art. 114):
La Respubliko konsistas el la Komunumoj, el la Provincoj, el la metropolaj
Urboj, el la Regionoj kaj el la Sxtato.
Do, cxiam pli komplika estas la starigo de egalvaloraj niveloj internacie
kompreneblaj.
Gxis
Antonio
Date: Fri 5 Dec 2008 15:38
From: "Fra Simo"
> "*shtat/o*" estas instituciaro,ne landoparto.
Bele estus, se ni havus apartajn vortojn por tiuj. En la nederlanda ekzistas
la vorto "deelstaat" por la 15 partoj de germanio.
Sed ree al la jugxejaj prizorgejoj. En nederlando la kantono estas la plej
baza jugxregiono, super tio estas la arrondissement, kaj super tio la "alta
kortumo".
En PIV mi trovis la vorton Arondismento, cxu iu franco povas (mal)konfirmi
ties samsignifon ?
gxis, Ronaldo
"Arrondissement" estas uzata en granda urbo, ghi konsistas el arigo de pluraj kvartaloj. Ghenerale estas "eta urbo" kie trovighas urbodomo. En Parizo la afero estas iomete malsama, char Parizo estas samtempe departemento kaj urbo.
Efektive, la plej ofta signifo de "barrio" estas "kvartalo", sed la vorto laux iu vortaro devenas de la araba "barr" = "cxirkauxajxo de urbo" aux "barri" = "ekstera" (Renato bv. korekti).
2. Renato plurfoje, mi ecx dirus regule, skribas "disktrikto". Cxu temas pri tajp-eraro por "distrikto", aux cxu estas konscia elekto?
3. Alia vorto, jam frue oficialigita, estas "gubernio". Cxu gxi egalas/egalu al "provinco"?
4. En la ora epoko de la E-aj disauxdigoj de Pola Radio, oni ofte nomis la polajn - nu, provincojn "vojeevodioj".
Mi pensas, ke kiam oni skribas pri la subdividoj de iu lando, oni donu la nomojn de la subdividoj en la koncerna lingvo la unuan fojon, kiam ili aperas en la teksto, kun indiko de la Esperanta vorto, kiun oni uzas por traduki la nomon en la koncerna teksto.
Mi tamen volas ke ni sekvu la sistemon de mia najbaro (denaska parizano) kiu nomas "kvartalon" la "distrikton"Mi komprenas pri viaj bezonoj pri bonaj najbaraj rilatoj, sed ni daŭrigu pensi, ke kvartalo estas parto de urbo. Eventuale pluraj kvartaloj povus esti "kvartalaro".
vi estas verega optimisto (bonlingve: plejbonisto?). La unuopaj ŝtataj sistemoj de la administra juro estas tro malsamaj por povi esperi, ke nia skipo rapide trovos la ĝustan celon.
> "Arrondissement" estas uzata en granda urbo, ghi konsistas el arigo
> de pluraj kvartaloj. Ghenerale estas "eta urbo" kie trovighas urbodomo.
do efektive temas pri *komunumo* ?
> En Parizo la afero estas iomete malsama, char Parizo estas samtempe
> departemento kaj urbo.
kaj kion faras departemento ? Kiel ajn, mia demando estis:
> Sed ree al la jugxejaj prizorgejoj. En nederlando la kantono estas la plej
> baza jugxregiono, super tio estas la arrondissement, kaj super tio la
"alta
> kortumo".
>
> En PIV mi trovis la vorton Arondismento, cxu iu franco povas (mal)konfirmi
> ties samsignifon ?
per aliaj vortoj: cxu arondismento konstistas el kantonoj ? Cxu ambaw havas
jugxistojn/kortumojn? Cxu Arondismento havas aliajn funkciojn?
Kiom grandaj ili estas ? (NL havas 16 millionoj da enlogxantoj, kaj 18
Arondismentoj kaj 19 balot"rondoj" )
gxis,
Ronaldo
...tial mi ne volas kompliki la aferojn nun.
Interesa vorto. Ĉu "vic-reĝa lando"?banusejo
>>banusejo
La esperanta vorto (NPIV) "banuso" ne plaĉas al mi.
Momente nur tiom (char pro iuj ne-lingvaj kialoj hodiau malbone fartas, kaj jam delonge mi devusesti dormanta), ke "shtat/o" estas instituciaro, ne landoparto.
Francisko:
Mi esperas, ke vi intertempe resaniĝis.Momente nur tiom (char pro iuj ne-lingvaj kialoj hodiau malbone fartas, kaj jam delonge mi devusesti dormanta), ke "shtat/o" estas instituciaro, ne landoparto.
Se mi bone komprenas vian starpunkton: "ŝtato" estas la institucioj kaj ne la "lando". Do se oni volas nomi parton de lando oni diru "lando-parto" kaj ne "sub-ŝtato".
Necesas, ke oni ellaboru plenajn terminarojn, aparte por chiu regno kaj chiu epoko. Mi opinias, ke tio por nia grupo ne estas la plej urgha tasko. Ghi estas tasko vasta kaj malsimpla.
laŭ via mesaĝo per kvartal-, vilaĝ-, urb-, distrikt-, provinc-, region- kaj regn- oni povas kovri ĉion.
Por kompreni la laŭ-Fundamentan diferencon inter "ŝtato" kaj "regno", ne utilas la germanaj kaj francaj tradukoj, kiuj ja estas samaj por la du vortoj.
la diferenco inter ili estas tiu inter parto en federa sistemo kaj suverena unuo.
Neniu emas tre trankvile diri, ke la germana ŝtato konsistas el 10 ŝtatoj.
Laŭ la Fundamento, oni fakte diru "La germana regno konsistas el 16 ŝtatoj".
Kiel la franca kaj germana tradukoj de "ŝtato" kaj "regno" povas helpi kompreni la diferencon inter la du vortoj, kiam la tradukoj de la du vortoj estas tute samaj? Tio simple logike ne eblas!
Eble cxefe, sed ne nur. Malnovaj norvegaj E-istoj ial emas nomi tiel
norvegan "fylke" (provinco). Cxu ankaux danoj nomas tiel sian "amt" kaj
svedoj sian "län", tion mi ne scias.
Cetere, eble cxefe por la etimologiema Antonio, la norvega "fylke" rilatas
al "folk" (popolo), la dana "amt" egalas al la germana "Amt" (ofico), la
sveda "län" estas la sama vorto, kiun oni en la mezepoko uzis por "feuxdo".
Gxi rilatas al "låna" (prunti), cxar la vasaloj prunteprenis la teron
(feuxdon) de la regxo (feuxdestro).
Otto
Eble cxefe, sed ne nur. Malnovaj norvegaj E-istoj ial emas nomi tiel norvegan "fylke" (provinco). Cxu ankaux danoj nomas tiel sian "amt" kaj svedoj sian "län", tion mi ne scias.
Eble la adjektivan uzon de "sxtata" kontraste al "privata". Privataj kaj
sxtataj lernejoj povas situi en la sama regno, sed sxtata lernejo eble estas
administrata de la sxtato kiel instituci(ar)o.
Cxar mi volas kiom eble plej rapide trafosi la restantajn mesagxojn, mi
esprimas min kvazaux stenografie kaj tial eble ne suficxe precize. Pardonu!
Otto
en Francujo :Frenezas ĉi tiuj francoj! (laŭ Asteriks).
> Renato:
>> gubernio [2oa] = provinc-o
>>
>> Nuntempe ĝi estas uzata ĉefe pro ĉinaj provincoj.
>
> Eble cxefe, sed ne nur. Malnovaj norvegaj E-istoj ial emas nomi
> tiel norvegan "fylke" (provinco). Cxu ankaux danoj nomas tiel sian
> "amt" kaj svedoj sian "län", tion mi ne scias.
Laux la vortaro de Vilborg la sveda "län" estu "gubernio". La finnan
vorton "lääni" same tradukas cxiuj tri finnaj vortaroj kiujn mi
posedas (la unua de antaux 100 jaroj).
Mi rimarkis, ke en la esperanta Vikipedio estis multe da diskuto pri
tio, cxu la japanan "ken" aŭ "todoohuken" oni traduku "gubernio", cxu
"prefektujo". Sxajnas al mi, ke japanoj preferos "gubernion"; gxis nun
estas plejparte "prefektujo" en Vikipedio.
Tio estas bela ekzemplo pri la malfaciloj, kiujn trudas nia hxaosa
administra-teritoria vortostoko. Niaj vortoj estas Euxrop-devenaj kaj
spegulas plej diversajn euxropajn aux euxropkoloniajn uzojn de similaj
alilingvaj vortoj. La difinoj pene verkitaj por PV aux PIV malmulte
helpas, kiam oni devas trovi vorton por tute malsimila vorto kun alia
lingva kaj jura fono.
Almenaux cxi tiuj vortoj estas uzataj por partoj de regno
regiono
provinco
gubernio
teritorio
kantono
distrikto
subdistrikto
graflando
konteo
vojevodio
prefektujo (iam: prefektejo)
lando (federacia)
sxtato
subsxtato
subjekto (Rusujo)
respubliko (parto de Rusujo)
departemento
arondismento
ekzistas ankaux ekleziaj terminoj
diocezo
episkopujo
eparhxio
parohxo
(tiuj povas esti ankaux politikaj-administraj distriktojn, precipe
historiaj)
kaj certe aliaj, por ne paroli pri la etaj landeroj:
urbo
urbeto
komunumo
municipoj
kvartalo
urboparto
vilagxo
...
Oni vidas asertojn, ke iu el la vortoj havas klare difinitan signifon,
sed tiaj bazigxas sur mallargxa interpreto laux legxoj aux tradicio de
unu lando. Ofte oni ecx ne povas konjekti, cxu iu nomo montras pli
grandan dividajxon de regno ol faras alia: ekz. "provinco" povas esti
uzata por parto de "gubernio", aux inverse.
Kiel povus reprezentanto de alia kultura tradicio logike adapti tian
nekoheran amason al sia propra realo kun alia pasinteco, alia juro kaj
tute malsimilaj nomoj? Facile sin proponas la solvo pruntepreni
propran vorton kaj ekuzi gxin en Esperanto. Tio estas konsiderinda
alternativo.
======================
Iom pli pri "gubernio"
======================
"Gubernio" estas interesa ankaux pro tio, ko la derivita vorto
"guberniestro" estas uzata almenaux same ofte kiel "gubernio", kaj ne
nur pri estroj de io nomata "gubernio" (gouvernement, gubernija aux
simila). Usonaj "ŝtatoj" havas guberniestrojn, same multaj tute
sendependaj partoj de la brita regnaro (Kanado, Auxstralio kaj 13
aliaj). Oni vidas ankaux la vorton "gubernatoro", sed gxi sxajnas esti
multe malpli ofta.
"Guberniestro" do estas uzata kiel traduko de "governor",
"gubernator", "gouverneur" kaj similaj. Certe ne eblus anstatauxigi
"guberniestron" per "provincestro". Se oni volas ion fari pri
"gubernio", ekz. rekomendi alian vorton aux simile, oni devas pripensi
ankaux kiel trakti la diversajn "guberniestrojn". Unu eblo estus nomi
la usonajn guberniestrojn "sxtatestroj" (se oni aprobas la uzon de
"sxtato" por la federacieroj), la britajn gxeneralajn guberniestrojn
"vicregxoj" aux "vicregxinoj", kio bone priskribas ilian pozicion.
Antauxe, kiam Finnlandon regis rusa caro, ni havis ankaux
generalojn-guberniestrojn (cxi tie oni povas efektive heziti, cxu uzi
gxeneral-, cxu general-). Kelkaj tiaj ekzistis jam sub sveda rego.
======================
La nuna administra divido en Finnlando
======================
finne/svede, kutima traduko en Esperanto
lääni/län, gubernio (versxajne malaperonta)
maakunta/landskap, provinco
kunta/kommun, komunumo aux municipo
La gubernioj versxajne baldaux estos malfonditaj, kaj la vorto estos
bezonata nur en historia kunteksto.
Ekzistas ankaux aliaj dividoj de la lando, laux brancxoj de
administro, sed tiujn mi opinias plej ofte tradukeblaj per
"distrikto", ekz. "jugxdistrikto" aux "jugxeja distrikto", "polica
distrikto", "distrikto de kuracaj servoj" ks.
amike
Harri
Ofte oni ecx ne povas konjekti, cxu iu nomo montras pli grandan dividajxon de regno ol faras alia: ekz. "provinco" povas esti uzata por parto de "gubernio", aux inverse.
Kiel povus reprezentanto de alia kultura tradicio logike adapti tian nekoheran amason al sia propra realo kun alia pasinteco, alia juro kaj tute malsimilaj nomoj?
Se oni volas ion fari pri "gubernio", ekz. rekomendi alian vorton aux simile, oni devas pripensi ankaux kiel trakti la diversajn "guberniestrojn".
Unu eblo estus nomi
la usonajn guberniestrojn "sxtatestroj" (se oni aprobas la uzon de
"sxtato" por la federacieroj),
guberni-estr-o (parolante pri Usono) --> sub-ŝtat-estr-o
Mi dankas pro la etimologiaj klarigoj.
Mi reciprokas per etimologiaj informoj pri "gubernio", en rilato kun regiono
kaj provinco.
Paradokse, guberniestro naskigxis pli fue ol gubernio, simple cxar la
signifo de la latina vorto "gubernator" (de kie venas la itala
"governatore", la franca "gouverneur", la angla "governor", la germana
"Gouverneur", la hispana "governador", ktp) estis "sxipa stiristo", do
"reganto/ registo".
Cetere, en esperanto oni diras "registaro" por "tuto de la personoj kiuj
regas sxtaton"; kaj en la zamenhofa traduko de la Biblio oni uzas kelkloke
la terminon "reganto" (versxajne en la senco "vicregxo"):
Genezo 45,8: Dio faris min reganto super la tuta Egipta lando;
Danielo 2,48: la regxo faris Danielon reganto super la tuta lando de Babel.
(interkrampe: la latina "gubernator" devenas, siavice, de la greka
"kibernetes", samsignifa; de kibernetes venas "kibernetiko" = scienco pri la
regado ktp).
En la senco "estro de regiono" (io simila al "guberniestro"), Zamenhof uzis
"estro de regiono" kaj "regionestro":
- 1 regxoj 20,24: forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux
ili regionestrojn;
- 2 Kronikoj 9,14: cxiuj regxoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al
Salomono oron kaj argxenton;
- Ezra 2,63: la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la
plejsanktajxo;
- Ezra 5,6: Tatnaj, la estro de la transrivera regiono;
- Ezra 6,7: la regionestro de Judujo kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruu
tiun domon de Dio;
- Nehxemja 5,14: de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia
regionestro en la Juda lando, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de
regionestro (Z);
- Ester 3,12: oni skribis al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono.
En la senco "estro de provinco" (tamen ne en rilato kun la nuntempaj
provincoj, kiuj gxenerale estas malpli ampleksaj ol regiono, sed en rilato
kun la romaj "provincoj", kiuj kontrauxe estis tre vastaj: vidu la mapon cxe
www.fmboschetto.it/racconti/iperimpero/cartina_impero_Marco_Aurelio.htm ),
la Londona versio de la Biblio uzas "provincestro":
- Luko 3,1: en la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio
Pilato estis provincestro de Judujo;
- Luko 21,12: oni persekutos vin, kondukante vin antaux regxojn kaj
provincestrojn pro mia nomo;
- Agoj 23,26: Klauxdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro,
saluton.
Amike
Antonio
Marcos Cramer:
Mi ne estas konvinkita pri “subŝtatestro”, ĉar:
1) oni povas miskompreni sub-ŝtatestro (= vicŝtatestro) anstataŭ “subŝtat-estro”;
2) ĉiu el la federaciitaj ŝtatoj de Usono estas ŝtato, ne subŝtato (USA = Unuiĝintaj ŜTATOJ de Ameriko);
3) mi pretas veti, ke tre malmultaj komprenus, kio estas “subŝtato”.
Gxis
Antonio
En la senco "estro de regiono" (io simila al "guberniestro"), Zamenhof uzis "estro de regiono" kaj "regionestro":
> en Francujo :
> Kantono : komunaro
komunUMaro, cxu jes? gxi ja ne ekzistas el komunoj sed el komunumoj
> kun ghenerala konsilisto, tribunalo kaj impostejo =
> departemento, mi ne scias kial ni havas du vortojn.
cxu temas pri vera sinonimo, aw cxu kelkaj havas unu nomon, dum aliaj
(eble "transmaraj") la alian ?
> Arondismento : la vortaro diras ke ghi estas inter la kantono kaj la
> departemento (?) kun subprefekto... estas administracia divido, teritorio,
> en la grandaj urboj.
cxu nur en grandaj urboj?
Date: Fri 12 Dec 2008 01:10
From: Renato Corsetti
> Mi nun emus havi la liniojn:
> kanton-o (ekster Svislando) --> distrikto
law mi tia gxi ne helpos. via azia kamparano bezonos scii ke temas
pri administra unuo, konsistanta el pluraj komunumoj (?)
> PIV ŝajnas opinii, ke Separtemento estas pli granda ol distrikto.
Gxi diras ke Departemento estas *speco* de distrikto. Aliaj specoj estas
balotdistriktoj, katastrodistriktoj, sportdistriktoj, feriar-distriktoj...
Cxiu institucio aw asocio povas dividi sian teritorion en distriktoj. Ne
gravas la grandeco, nur gravas la fiksitaj limoj. cxu jes?
gxis, Ronaldo
Cetere, ĉu Usono estas lando/ landaro, ŝtataro, unio, ...?Pri Belgio mi ne starigus tian demandon ;o)
2) ĉiu el la federaciitaj ŝtatoj de Usono estas ŝtato, ne subŝtato (USA = Unuiĝintaj ŜTATOJ de Ameriko);
Eblas, laŭ mi, uzi la vorton "ŝtato" por "sub-ŝtato"/"lando-parto"/"regiono"/"gubernio" nur kiam oni ne plu aprolos pri Francujo, Itlaujo kaj Ĉinujo kiel ŝtatoj.
Ĉar la uzo de "stato" por ero de federaĵo estas Fundamenta, ...
Nu, tio iom batas kontraŭ mia sento pri logiko. Kiel vi povas klarigi al ĉina lernanto ke "ŝtato" povas signifi du aferojn iom inter si kontraŭdirajn? Mi ne havas pli bonan solvon ol diri ke Usono estas regno kun 50 ŝtatoj.Ĉar la uzo de "stato" por ero de federaĵo estas Fundamenta, oni povas uzi "ŝtato" en tiu senco eĉ se ĝi ankaŭ estas uzata en alia senco .... Do oni certe povas diri "ŝtato" por la eroj de Usono. Aliflanke, oni povas ankaŭ uzi la vorton "ŝtato" por paroli pri la tuta Usono, precipe se oni volas emfazi, ke oni parolas pri ĝia instituciaro kaj ne pri ĝia teritorio.
Nu, tio iom batas kontraŭ mia sento pri logiko. Kiel vi povas klarigi al ĉina lernanto ke "ŝtato" povas signifi du aferojn iom inter si kontraŭdirajn? Mi ne havas pli bonan solvon ol diri ke Usono estas regno kun 50 ŝtatoj.
Kial ne nomi Usonon ŝtataro kun 50 ŝtatoj?
Do antaŭe vi laŭdis la rekomendojn, kiujn mi faris surbaze de la esploro de la efektiva lingvouzo kaj la tradukoj en la Universala Vortaro, kaj nun vi denove kritikas ilin :-(
Mi ne estas konvinkita pri "subŝtatestro", ĉar:
1) oni povas miskompreni sub-ŝtatestro (= vicŝtatestro) anstataŭ "subŝtat-estro";
2) ĉiu el la federaciitaj ŝtatoj de Usono estas ŝtato, ne subŝtato (USA = Unuiĝintaj ŜTATOJ de Ameriko);
3) mi pretas veti, ke tre malmultaj komprenus, kio estas "subŝtato".
1) Mi suspektas, ke ia miskompreno okazis pro la neapero de gxusta litero sur la ekrano; eble Ronaldo intencis paroli pri "ejo en kiu iu/ io reGXas", do "reGXejo".
2) Mi ankaux suspektas (laux itala diro, "suspekto estas malbona ago, sed ofte oni trafas"), ke kiam Zamenhof donis kiel ekvivalenton por "regno" ne nur la gxustan anglan "kingdom" (kaj la iusence gxustan rusan "gosydarstvo" kaj polan "panstwo", ambaux ligitajn kun radiko kiu signifas "sinjoro"), sed ankaux la francan "état" kaj la germanan "Staat", li havis iom da konfuzo en la menso pri la diferenco inter "regno" (= regxlando) kaj "sxtato"
4) Ankaux (kaj ecx precipe) en figura senco, estas granda diferenco inter "regno" kaj "sxtato": memevidente, ne havus sencon pregxi "Patronian" dirante "Patro nia kiu estas en la cxieloj, venu via Sxtato".
Mi restas iom nekonvinkita pri la oportuneco sekvi la uzon ĝis tiu punkto, ke unu sama radiko signifu parton de afero kaj la aferon mem, kiel se la sama vorto utilus por rado kaj por aŭtomobilo.
3) mi malkovras ke ekzistas du tipoj de arondismento urba kaj subdepartementa... Dankon !
4) Inter DOM kaj TOM (departementoj kaj teritorioj transmaraj) la afero ankorauh pli malfacilighas, interplektighas... mi malkovras "COM" (transmaraj distrikoj ? aroj ? komunumoj ? kunmetoj ? en la franca "collectivités")