cikl-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2011, 6:09:32 AM8/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam diskutis pri "cikl-o" en la senco de "rado" aŭ "bicikl-o". ankaŭ la Konsultejo de la Akademio diskutis, kaj ankaŭ ĝi konkludis ke "ciklopado" estus "bicikla vojo".

Nia amiko Marcos hejme uzas por "triciklo" la vorton "triradilo".

Kaj nia amiko Leo pensas, ke oni povus uzi la radikon "rajdi" por "bicikli" aŭ "motorcikli". Kiel vi vidas,la tuta kampo estas ankoraŭ diskutebla.

Ĉu vi havas originalajn ideojn ĉi-rilate?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 18, 2011, 2:59:57 AM8/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi opinias, ke ni certe povas uzi "rajdi" por "veturi sur biciklo",
char la movo kaj la pozicio estas egalaj. Ech sur "triradilo", kiun
vorton mi ne uzus, char "triradilo" ne indikas ke temas pri biciklo
kun du malantauaj radoj. Mi tial uzus "tribiciklo"n, char la vorto
"biciklo" indikas ne nur ke temas pri du (bi) radoj(cikloj), sed pri
veturilo kie la du radoj estas en certa rilato kaj pozicio kaj kiu
havas la tipajn partojn necesajn en biciklo. Sed por la veturilo
konsistanta el nur unu rado (en cirkoj ktp) mi uzus "duonbiciklo"n.
Amike, Marcel.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


renato corsetti

unread,
Aug 18, 2011, 6:54:11 AM8/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

> "tribiciklo"
>"duonbiciklo"

Bone. Ni provus disvastigi niajn proponojn, kaj ni vidu kio okazos, kiu estos sekvata de kelkaj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages