"Konkuri" kaj "konkurso" estas Fundamentaj vortoj, "konkurenco" estas
oficiala kaj rilatas nur al komerco, do "konkurado pri pozicio en la
merkato". Se oni entute proponu anstatauxigon de "konkurenco", gxi estu ne
simple "konkuro", sed "komerca konkurado". Sed mi sxatas konservi
"konkurenco"n kiel vorton, en kiun mi povas meti mian negativan sintenon pri
stultiga komerca konkurado - male al la principe noba (sed jam komerce
infektita) sporta konkurado.
Cxu oni anatemos cxi tiun intervenon pro ne-neuxtraleco?
Otto
> > Lau mi ni do tute forigu tiun linion el nia listo.
Thierry:
>La ghisnuna linio ne estas tro bona. Sed eble ni trovos solvon
>(punktumo, punktajho ???...)
Bone. Ni provu trovi la bonan linion. Tiam mi remetso g'in.
Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?
En la itala ambau' estas "punto".
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.org>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
bone.
amike
renato
Otto:
> Cxu oni anatemos cxi tiun intervenon pro ne-neuxtraleco?
Tute ne, c'ar ni c'iuj devus esti anatemitaj.
Amike
Renato
En la norvega: punkto estas "punkt" en konkreta kaj figura sencoj: punkto
sur linio, punkto de tagordo, turnpunkto, elirpunkto ktp. En konkreta senco
gxi ankaux povas esti "prikk". La interpunkcia signo "." estas "punktum".
Tri punktojn, "...", oni tamen ankaux povas nomi "3 prikker".
Poento estas "poeng" (norvega adapto de la franca "point"). "Poeng" povas
signifi ankaux "pinto" = "esenco", ekz. de parolado. Bona sxerco, aux
limeriko, devas havi "poeng" cxe la fino.
En la dana oni faras interesan distingon inter tiuj du "poeng"oj. Sporta
(aux ekzamena?) poento estas "point", pinto/esenco estas "pointe".
En la hispana, punkto kaj poento estas "punto".
En la rusa, punkto estas "tocxka" (kaj ankaux "punkt" en iuj figuraj
sencoj), poento estas "ocxko" ("okuleto", laux unu vortaro, ekz., okuleto de
ludkarto; sed mi supozas, ke ankaux tiel oni nomas la "okuletojn" de
jxetkubo).
Otto
s'ajnas al mi ke "viaj lingvoj" (krom la hispana) havas du apartajn vortojn.
amike
renato
> Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?
En la finna oni havas unu vorton "piste" por ambaux signifoj. Gxi ne
kovras absolute cxiujn signifojn de "punkto"; ekz. por eroj en listo,
temoj de diskuto aux por iom gxenerale diri "loko" oni uzas aux
preferas aliajn vortojn. Por "poento" iom popularas ankaux "pointsi",
evidente el la angla, sed gxi ne tauxgas por afereca uzo
La vorto "poento" estas bona Funadmenta vorto. En la vortaro
poento = gajn punkto, punkt nombro
bv. aldoni streketojn, cxar estas kunmetajxoj. "Punkt-nombro" estas
problema sinonimo, cxar "akiris tri poentojn" ne estas "akiris tri
punkt-nombrojn".
Aliaj eblaj sinonimoj: kalkul-punkto, valor-unuo, taks-unuo, unuo. Tiu
lasta tauxgas precipe, se oni uzas la vorton "poento" pri
indicoj (mi vidis tian uzon, sed PIV ne montras gxin), ekz. la indico
Dow Jones de la Nov-Jorka borso hieraux falis je 35 poentoj", "la
vivkosta indico altigxis de 183 al 188, do je 5 poentoj".
Amike
Harri
Dankon, Harri!
Momente mi s'ang'is al:
poento [fun] = valor-unu-o, taks-unu-o, unu-o <br>
Mi kredas ke en tia malforta formo la linio povas resti.
Amike
Renato
poento [fun] = valor-unu-o, taks-unu-o, unu-o <br>
Mi kredas ke en tia malforta formo la linio povas resti.
Renato Corsetti/Korseti skribis:
>Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?
En la japana
poento = "toku-ten" (akir-punkto); "ten-suu" (punkto-nombro); "pointo"
(el la angla)
"ten" (punkto) en la kuntekto "3 ten wo toru" (akiri 3
poentojn);
punkto = "ten"
Amike
2007/12/12 [mer.] HIROTAKA Masaaki
_______________________________________ http://www.vastalto.com/
>punkto = "ten"
Dankon, Hirotaka Masaaki! Por ke mi komprenu g'is la fundo: C'u "ten"
estas "punkto" ankau' en "Post la fino de la frazo metu punkton"?
En la japana skribo oni metas "ku-ten" (fraz-punkto), kiu
fakte estas malgranda cirkleto anstataux punkto.
Punkton metitan post la fino de alfabete skribita frazo oni
nomas "piriodo" (el la angla) aux "sxuusxi-hu" (fino-signo).
Amike.
2007/12/12 [mer.] HIROTAKA Masaaki
__________________________________ http://www.vastalto.com/
En la japana skribo oni metas "ku-ten" (fraz-punkto)