guruo

6 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 9, 2016, 6:53:14 AM1/9/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
PIV-signifo: "Hindua spirita majstro, instruanta disciplinon".
Tamen la vorto estas ofte uzata figurasence por indiki la spiritan-kulturan
gvidanton de partio aŭ movado... ĉefe en ĉi periodo de popularismaj movadoj.

Nu mi faras komencan proponon
- guruo > inspira gvidanto
Joko

Leo De Cooman

unread,
Jan 9, 2016, 7:26:19 AM1/9/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/01/2016 om 12:53 schreef Johano Karlo Rinaldo:
>
> Nu mi faras komencan proponon
> - guruo > inspira gvidanto

Eble sufiĉas "inspiranto" aŭ eĉ "inspiristo"

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 9, 2016, 8:37:12 AM1/9/16
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, "spirita majstro" aux "spirita gvidanto" tauxgas.
Jen uzo en spirita senco:
http://www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0607.htm#9
Monaĥo venis al guruo (= hinda spirita majstro), kaj plendis al li pri la mizero de sia monaĥejo.

Por gxenerala uzo suficxas "majstro" aux "gvidanto".

Por la financa kampo, tauxgas "spertulo": "financa spertulo" (angle financial guru).

Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: sabato 9 gennaio 2016 12:53
A: ED.BL.DISKUTLISTO <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) guruo

PIV-signifo: "Hindua spirita majstro, instruanta disciplinon".
Tamen la vorto estas ofte uzata figurasence por indiki la spiritan-kulturan gvidanton de partio aŭ movado... ĉefe en ĉi periodo de popularismaj movadoj.

Nu mi faras komencan proponon
- guruo > inspira gvidanto
Joko

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2016, 2:02:39 PM1/9/16
to la-bona...@googlegroups.com
La linio estis redaktita laŭ la konsiloj de Antonio.

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Pjer

unread,
Jan 10, 2016, 10:35:16 AM1/10/16
to la bona lingvo
Bone. Vortorigine "gu'ru" signifas "kiu forviŝas la mallumon" = "kiu gvidas de la mallumo al lumo".
Oni povus kelkfoje precizigi anstataù inspira : alsaĝa gvidanto.
Amike, Pjer.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 10, 2016, 12:55:25 PM1/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer
> Bone. Vortorigine "gu'ru" signifas "kiu forviŝas la mallumon" = "kiu gvidas
> de la mallumo al lumo".
> Oni povus kelkfoje precizigi anstataù inspira : alsaĝa gvidanto.
Eble en la mezepoko.

Sed nuntemple la signifo estas "gvidantoj al malsaĝo"
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Jan 10, 2016, 1:57:47 PM1/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/01/2016 om 18:55 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Eble en la mezepoko.
> Sed nuntemple la signifo estas "gvidantoj al malsaĝo"


:-)

Jen trafa reago, kara JoKo!

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages