Cvi,
via mesaĝo estis skribita de dekstre maldekstren.
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi konsentas kun Marcos pri
> "aŭtismulo".
Pri la demando ĉu aŭtisto estas ŝoforo, la respondo estas pli malfacila. Mi mem diras “aŭtomobilisto” kaj neniam mallongigas al “aŭto”, sed la tuta mondo faras. Ĉiuokaze “ŝoforo” estas preferinda.
Mi ne scias ĉu ni devus pensi pri la linio:
aŭtist-o (en la signifo de ‘enmemiĝinta malsanulo’) à aŭtism-ul-o, [ĉu ankaŭ ‘mem-centr-ul-o’?]
Amike
Renato
Mi konsentas kun Marcos pri
> "aŭtismulo".
Pri la demando ĉu aŭtisto estas ŝoforo, la respondo estas pli malfacila. Mi mem diras “aŭtomobilisto” kaj neniam mallongigas al “aŭto”, sed la tuta mondo faras. Ĉiuokaze “ŝoforo” estas preferinda.
Mi ne scias ĉu ni devus pensi pri la linio:
aŭtist-o (en la signifo de ‘enmemiĝinta malsanulo’) à aŭtism-ul-o, [ĉu ankaŭ ‘mem-centr-ul-o’?]
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Cvi Solt <cvi...@gmail.com> skribis:
>Krom auxtismulo, oni proponis memisto kaj ensiisto.
Se oni pauxsas la japanan, auxtismo estas "memferma malsano"
(aux "sinferma ~"), kaj tia malsanulo estas "memferma malsanulo"
(eble "memfermulo").
auxtismo = gxi-hei-sxoo (mem/sin - ferm - malsano)
Vastalto
>Krom auxtismulo, oni proponis memisto kaj ensiisto.
Mi registras tion. Eventuale mi preferas "en-si-ul-o" pro la signifo de "isto", kiu ne ŝajnas kongrui.
Vastalto:
> Se oni pauxsas la japanan, auxtismo estas "memferma malsano"
(aux "sinferma ~"), kaj tia malsanulo estas "memferma malsanulo"
(eble "memfermulo").
Ankaŭ tion mi provas registri. Kiel oni diras tion en la vjetnama?
Amike
Renato
Adam:
Ø Ne chiuj konsentas ke temas pri malsano.
Sed kio alia ĝi povas esti?
Amike
Renato
Cvi:
> Mem-centr-ul-o povus havi aliajn signifojn krom la malsanulo. aŭtism-ul-o - estas pli bona.
Bone.
Renato
Adam:
Ø Ne chiuj konsentas ke temas pri malsano.
Sed kio alia ĝi povas esti?
-- ----------------------------- Renato Corsetti renato....@esperanto.org -----------------------------
2010/8/18 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:
> autismo ja estas malsano, au pli precize, aro da kompleksaj perturboj EN LA EVOLUO
> de la nervosistemo, kun diverstipaj sociaj malebloj, komunikaj
> malfacilajhoj kaj stereotipaj, ripetaj kondutoj.
>
> José Antonio Vergara
>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Ri ne estas ano de auxtismo
> Ĉu aŭtisto estas ŝoforo?
iel jes , sed ne nepre profesie (kun kargo aw pasagxeroj ktp)
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
>> Ĉu aŭtisto estas ŝoforo?
>
> Laŭ mi jes (aŭ iu kiu alimaniere profesie okupoiĝas pri aŭtoj, ekzemple
> aŭtovendisto aŭ aŭtoriparisto).
aw iu kiu pledas por pli da autmobil-uzado
> Mi ne scias ĉu ni devus pensi pri la linio:
>
> aŭtist-o (en la signifo de ‘enmemiĝinta malsanulo’) à aŭtism-ul-o,
> [ĉu ankaŭ ‘mem-centr-ul-o’?]
ni riskas grave trosimpligi la aferon... "auxtismo" estas ankoraw ege
largxsignifa
termino, kaj la sciencistoj ne jam konsensas pri kiel distingi la specojn.
> From: Cvi Solt <cvi...@gmail.com>
>
>> *aŭtist-o (en la signifo de ‘enmemiĝinta malsanulo’) **à** aŭtism-ul-o,
>> [ĉu ankaŭ ‘mem-centr-ul-o’?]*
>
>> Mem-centr-ul-o povus havi aliajn signifojn krom la malsanulo. *aŭtism-ul-o
> - estas pli bona.*
mi konsentas. Cetere la esprimo "malsanulo kiu enmemigxis" tute ne
kovras la sencon
> From: Cvi Solt <cvi...@gmail.com>
>
> Mi sercxis la vorton en en google..
>
> Antaux 5 jaroj mi mem faris la saman demandon en alia grupo.
>
> Krom auxtismulo, oni proponis memisto kaj ensiisto.
mi preferas ne sugesti ke temas pri -ismo
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Vastalto:
>
>> Se oni pauxsas la japanan, auxtismo estas "memferma malsano"
> (aux "sinferma ~"), kaj tia malsanulo estas "memferma malsanulo"
mi sxangxus tion al malfermmalsan-ulo. ja ne temas pri ajna malsanulo
kiu emas malfermi
> From: Adam Mesha <adam....@gmail.com>
> 2010/8/18 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>> *Adam:*
>>> Ne chiuj konsentas ke temas pri malsano.
>
>> *Sed kio alia ĝi povas esti?*
>
> Normala funkcia variaĵo en homa mensa evoluiĝo.
efektive, kiel samseksemo aw maldekstraman-emo. Cetere mi emas ripeti
ke temas pri
pluraj similaj sed ne samaj fenomenoj, nomataj "la awtisma spektro"
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
> Ri ne estas ano de auxtismo
Ni havas al linion:
ri → ŝi aŭ li, ŝi·li, ĝi
[Nepetita konsilo]
> efektive, kiel samseksemo aw maldekstraman-emo.
Tamen, mi plupensas, ke ĝi estas malsano.
Amike
Renato
From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
*Adam:*
Ne chiuj konsentas ke temas pri malsano.
*Sed kio alia ĝi povas esti?*
Normala funkcia variaĵo en homa mensa evoluiĝo.
efektive, kiel samseksemo aw maldekstraman-emo. Cetere mi emas ripeti ke temas pri
pluraj similaj sed ne samaj fenomenoj, nomataj "la awtisma spektro"
gxis, Ronaldo N
Cvi demandis:
> Ĉu la persono suferanta de la malsano aŭtismo estas aŭtisto aŭ aŭtismano?
Laŭ mi oni diru prefere "aŭtismulo". Mi ne vidas kialon por preferi "an" al "ul" ĉi-kaze.
> Ĉu aŭtisto estas ŝoforo?
Laŭ mi jes (aŭ iu kiu alimaniere profesie okupoiĝas pri aŭtoj, ekzemple aŭtovendisto aŭ aŭtoriparisto).
Sed mi ja konscias ke multaj Esperantistoj uzas "aŭtisto" en la senco de "aŭtismulo", kaj tial mi mem ekster klariga kunteksto verŝajne komprenus ĝin unuavice tiel.
Francisko (kaj Marcos):
Ø oni diru prefere "aŭtismulo".
Tion mi registris nun.
Amike
Renato
Mi eniras en la diskuton nur por substreki unu detalon: ankaux mi, kiel Francisko, opinias ke por suferanto je malsano aux je korpa/ mensa malperfektajxo la gxusta sufikso estas –ul ; cetere, estas zamenhofaj kaj jam firme kutimaj la vortoj malsanulo, blindulo, leprulo, gxibulo, lamulo, kriplulo, frenezulo, ktp.
Gxis
Antonio